Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Ecsite debatos en junio en Varsovio

Mil sciencpopularigantoj el pli ol 50 landoj renkontiĝos komence de junio partoprenante tritagan konferencon en la varsovia Scienccentro Kopernik. Organizas ĝin European Network of Science Centres and Museums (Ecsite) – Eŭropa Reto de Sciencaj Centroj kaj Muzeoj, membriganta specialistojn pri la scienca komunikado el pli ol 400 institucioj. La konferencoj de Escite okazas ĉiujare en alia lando logante laborantojn de sciencaj centroj kaj sciencaj muzeoj, edukantojn, ekspozicikreantojn kaj firmaojn, kiuj aktivas por scienca evoluo.
Dum la varsovia evento oni traktos per prelegoj kaj laborrenkontoj la defiojn ligitajn kun la dividita mondo, kun la komunikado lige kun klimata krizo, kun avantaĝoj kaj malavantaĝoj de la evoluigado de retkonekta socio aŭ kun integropotencialo enestanta en la komunua eksperimentado.
La varsovia Sciencentro Kopernik aliĝis al la Eŭropa Reto de Scienccentroj kaj Muzeoj ankoraŭ ĉe la enkonduka etapo de sia funkciado, ne disponante ankoraŭ pri sia statuto kaj sidejo. Tuj post ĝia kreiĝo en 2011 la konferenco okazis en ĝi la unzeuan fojon. La varsovia Sciencentro Kopernik estas la unusola centro en Ecsite, kiu disponas pro propra esplorevoluiga strukturo. Kreiĝas en ĝi i.a. eksponaĵoj, edukscenaroj. Por kunlaboro ĉe unuopaj projektoj la Centro kunlaboras kun siaj partneroj kiel sciencaj institucioj, inĝenieroj, psikologoj, sociologoj, instruistoj, artistoj, inventistoj, merkatreprezentantoj. Sciencistoj utiligas ankaŭ la provizojn de la varsovia Kopernikcentro por propraj esploroj. Dum konferencoj en unuopaj landoj la gastoj el la eksterlandaj scienccentroj kiel prioritaton traktas la konatiĝon kun la eblecoj kaj kun esplorevolugaj laborrezultoj de la koncerna centro.

El la elsendo 15.04.2025. Legas Maciek – 02′ 08″

Oraĵumista arto en Sukcenmuzeo de Gdansko

Ĝis la 1-a de junio 2025 en la Muzeo de Sukceno en Gdansko daŭras – libere vizitebla – ekspozicio titolita „Rompita/broken”. Ĝi prezentas la rikolton de Internacia Konkurso de Oraĵumista Arto 2025. Venis por ĝi 35 konkursaĵoj aŭtoritaj de 27 artistoj. Por la ekspozicio estis elektitaj 26 verkoj de 22 kreantoj. La unuan premion konsisitigas orelringoj „El unu kreiĝis du” faritaj el sukceno, agata „druso” kaj oro. La 2-an premion gajnis ornampendaĵo el ŝtalo, arĝento kaj fuma kvarco „Kojno rompos ĉion”.
Krom evidentaj estetikaj valoroj la ekspozicio instigas al enpensiĝo pri tri demandoj. Ĉu arto ĉiam devas rompi principojn, superi limojn, ŝanĝi kutimojn?, ĉu rompo signifas ne nur ribelon, sed ankaŭ forlason de komfortosfero? Kie la kreanto metas limon inter la arta serĉado kaj kompromiso?

El la elsendo 15.04.2025. Legas Maciek – 01′ 11″

Chopin-konkurso 2025 batis rekordon de interesiĝo

Ĝis la oktobra inaŭguro de la 19-a Internacia Chopin-konkurso estas ankoraŭ longa tempo, sed jam estis batita, superita rekordo. Nome por la konkurso anonciĝis 642 pianistoj el 54 landoj, kio estas rezulto historia. Chopin-konkurso estas ne nur unu el la plej malnovaj kaj prestiĝaj pianistaj konkursoj en la mondo, sed ankaŭ evento, en kies daŭro preskaŭ ĉiu polo fariĝas – eĉ se nur porteme – amanto de klasika muziko.
En la elekta proceduro la Kvalifikiga Komisiono elektis el 642 pianistoj 171 artistojn el 28 landoj. Iliaj nomoj estas videblaj i.a. en la vikipedia paĝo de la Konkurso. Plej multaj pianistoj anoncis sin el Ĉinio, la Suda Koreio, Japanio, Pollando, Kanado kaj Italio. La eliminadojn, kiuj daŭros inter la 23-a de aprilo ĝis la 4-a de majo en la Ĉambra Salono de la Nacia Filharmonio en Varsovio, partoprenos ankaŭ pianistoj el Brazilo, Tajlando, Malajzio kaj Uzbekistano.
La 19-a Internacia Chopin-konkurso komenciĝos la 2-an de oktobro kaj la juĝaŭskultadoj de la pianistoj daŭros tri semajnojn. La nomon de la venkinto de la Internacia Chopin-konkurso 2025 oni anoncos la 20-an de oktobro. La laŭreato ricevos 60 mil eŭrojn kaj oran medalon. La valoro de ĉiuj premioj egalas al 240 mil eŭroj. Laŭreatoj estos invititaj por kelkmonata koncerta turneo tra la mondo.

El la elsendo 05.04.2025. Legas Maciek – 01′ 44″

El Siberio tra Japanio al Pollando, konkurso de Manggha

La sortoj de polaj infanoj en Rusio, en kiu daŭris revolucio kaj interna milito ne apartenas al vaste konataj. Nur en la Fora Oriento laŭ diversaj donitaĵoj la bolŝevista revolucio surprizis ĝis 200 mil polojn – iamajn ekzilitojn, specialistojn pri konstruado kaj priservado de la Transsiberia Fervojo. En 1919 ilia situacio dramece malpliboniĝis. En la plej malfacila stuacio troviĝis infanoj, ofte orfoj. Kun penso pri ili kreiĝis la Savkomitato por Infanoj el la Fora Oriento. Ĝiaj organizantoj sukcesis ligi kontaktojn kun la japanaj aŭtoritatoj kaj Japana Ruĝa Kruco kaj evakui el Siberio tra Japanio al Pollando kelkcent polajn orfojn.
La krakova Muzeo Manggha organizis en ĉi tiu kunteksto laŭvican eldonon de la konkurso „Feliĉa reveno de siberiaj infanoj al la Patrolando”. Ĝi estas adresita al la lernantoj de la mezgradaj – kaj la lastaj klasoj de la bazaj lernejoj. La unua, lerneja etapo havis tradician konkursoformon pri scioj rilataj al la eventoj, al la historio de la siberiaj infanoj kaj helpo de Japanio. Krome ĝi donis al partoprenantaj en la konkurso infanoj kaj junuloj pli da libero por emfazi antaŭ la ĵurio parole, kion instruas la helpo donita de Japanio al polaj infanoj el Siberio. Kia instruo sekvas el ĝi por mi mem, por miaj samaĝuloj, plenkreskuloj, por nia ŝtato kaj socio, por la mondo. La 2-a, tutlanda, konkursetapo koncernas literaturajn formojn, plastikajn, multmediajn. Ilin eblas krei ankaŭ helpe de AI. Laŭreatojn kaj konkurfinalanojn krom partoprenatesto atendas pluraj premioj.

El la elsendo 05.04.2025. Legas Maciek – 02′ 01″

Mumintroloj festos en majo en Lodzo

Fine de majo en la Muzeo de Kinematografio en Lodzo estos malfermita ekspozicio pri Mumintroloj, lige kun la 80-a datreveno de la unua eldono de la konata libro de Tove Jansson el Finnlando. La ekspoziciloko ne estas hazarda, ĉar en Lodzo en la jaroj 1977-1982 kreiĝis, en la pola-aŭstra kunlaboro, la animita serio „Rakontoj de Mumintroloj”. La filmoj estis realigitaj en la studio Se-Ma-For kaj la propono de rolantaj pupoj de Mumintroloj estis aprobita de la aŭtorino mem.
La ekspozicio prezentos la historion de la libroserio kaj ankaŭ polajn aŭtorojn kaj filmistojn, kiuj kontribuis al popularigo de la libroserio en Pollando. Oni rigardos arkivajn fotojn pri la vizito de Tove Jansson en Pollando, pupojn, kiuj rolis en la animita filmserio, sondkumentojn, plurajn polajn eldonojn de la libroj pri Mumintroloj, de la bildstrioj, periodaĵoj, aŭdiolibroj. La ekspozicion akompanos edukprogramo. Okazos laborrenkontoj, filmprezentoj kaj popularscienca sesio pri aktualaj esploroj pri la mumintrola fenomeno. Ĉio ĉi okazos kunlabore kun Moomin Characters kaj Muzeo de Mumintroloj en Tampere. La ekspozicio okazos sub la patroneco de Ambasado de Finnlando en Pollando.
Jam en 1984-a aperis la unua traduko de Muminvalo-libroj en Esperanto fare de Eckhard Bick. Brita Esperanto-Asocio aperigis fine de 2024 la sepan libron laŭvice el la Muminvala-serio en la traduko de Sten Johansson.

El la elsendo 25.03.2025. Legas Gabi – 02′ 11″

La 16-jarcentaj polikromiaĵoj ĉe Jakoba Vojo en Toruno

En la Getsemana Kapelo de la preĝejo de s-ta Jakobo en Toruno artkonservistoj malkovris sub pluraj farbotavoloj malfrumezepokajn polikromiaĵojn kun scenoj de Pasiono.
Laŭ profesorino Elżbieta Pilecka el la Belarta Fakultato de Kopernik-universitato en Toruno, tiu malkovro estas unu el gravaj punktoj ĉe unu el la gravaj kristanaj pilgrimitineroj, kiu estas la Jakoba Vojo. En la malfrua mezepoko ofte ĉe la preĝejoj estis konstruataj apartaj kapeloj kaj tia estas la kapelo, kie okazis la malkovro. Tiam ili estis malfermitaj kaj la trapasanaj kredantoj povis rigardi enen tra du grandaj arkadoj.
La kapelo estas disponigota al vizitantoj. Troviĝos en ĝi informcentro pri la daŭre rekonstruata preĝejo de s-ta Jakobo kaj pri la Jakoba Vojo mem. Ĝi estos loko, en kiu eblos renkontiĝi kun specialisto gvidanta tra la riĉa interno de la preĝejo.
Povas esti, ke la la artamantojn atendas pliaj emocioj. Ĉar baze de artikolo en la specializa periodaĵo „Jarlibro de Toruń” en kapelo ĉe la preĝejo de s-ta Jakobo ekzistis ankaŭ polikromiaĵoj prezentantaj la sep ĉefajn pekojn. Temas pri orgojlo, avideco, volupto, envio, senbrida manĝado kaj drinkado, kolero kaj pigreco.

El la elsendo 25.03.2025. Legas Maciek – 01′ 33″

La artgalerio de Lanckoroński-familio en nova aranĝo

Ekde la fino de februaro la Artgalerio de Lanckoroński-familio en la varsovia Reĝa Kastelo prezentiĝas en nova aranĝo. Salonoj estas plenigitaj de nederlanda kaj itala pentroarto. Inter la nederlandaj tolaĵoj denove eblas rigardi du verkojn de Rembrandt „Knabino en la bildokadro” kaj „Sciencisto ĉe pupitro”. Ĉi-lastaj tolaĵoj devenas el la kolekto de princa Lanckoroński-familio. Tra generacioj ĝi kreis unu el la plej renomaj privataj artkolektoj en Pollando. En 1994 parto de ĝi estis donacita de reprezentanto de la familio, profesorino Karolina Lanckorońska al du reĝaj rezidejoj – en Wawel Kastelo en Krakovo kaj Reĝa Kastelo en Varsovio.
Dank’ al la nova aranĝo la varsovia Artgalerio de Lanckoroński-familio vastĝis je nova trisalona spaco dediĉita al la itala arto ekde la 14-a ĝis la mezo de la 18-a jarcento. Oni donis apartan informatenton al la verkoj kaj ilia deveno, por ke la donacoj de profesorino Lanckorońska estu facile rekoneblaj fone de alies donacoj aŭ kastelaj aĉetoj. Lastatempe la Artgalerio riĉiĝis per du novaj tolaĵoj – la pentraĵo de Matti Pretti „Triktrak-ludo” kaj de Jacop Bassan „La miraklo eligi akvon el roko”. Krome la kolekto vastiĝis per 32 renesancaj majolikaj teleroj el Montelupo kaj unusolaj en Pollando „deschi da parto”, belege dekoritaj renesancaj donacpletoj, sur kiuj en Toskanio la patrino post la nasko de la unua infano estis ricevanta simbolajn donacojn.
Profesorino Karolina Lanckorońska estis arthistoriisto, verkistino, soldato de la konspira Landa Armeo, malliberigitino de Ravensbrück, poste aktiva membro de la poldevenularo en Italio, kunestablintino de la Pola Historia Instituto en Romo.

El la elsendo 15.03.2025. Legas Gabi – 02′ 33′

Skulptaĵoj de Mitoraj en la krakova Belarta Akademio

En la Muzeo de la Belarta Akademio en Krakovo estas prezentataj skulptaĵoj de Igor Mitoraj el la kolekto de la akademio, de la Jagelona Universitato kaj de la Silezia Muzeo en Katowice. Parto de la eksponaĵoj devenas el la privata familikolekto. Estas prezentataj krome liaj desegnaĵoj el Pietrasanta, kie Mitoraj vivis kaj mortis. Multaj el la eksponaĵoj ne estas konataj al vasta publiko. La krakova Belarta Akademio tiel daŭrigas la solenadojn de 2024, ligitajn kun la 80-a naskiĝdatreveno kaj la 10-a mortodatreveno de la artisto.
Igor Mitoraj estis fascinita de la antikva arto, aparte greka kaj romia, kio speguliĝas en lia kreado. Karakteriza elemento de lia skulptista stilo estas monumentecaj formoj, kiuj bone kongruas kun vasta spaco. Eblas renkonti liajn skulptaĵojn sur placoj kaj en ĝardenoj de multaj urboj de la mondo, kiel Krakovo, Varsovio, Parizo, Milano aŭ Tokio.
La skulptaĵoj de Igor Mitoraj ofte havas formon de korpofragmentoj inspiritaj de la antikvaj formoj, sed konscie difektitaj aŭ ne finverkitaj. Tiu estetiko simbolas la fragilecon de la homa ekzisto, tempopasadon kaj neeviteblan detruon, kiun portas tempo. Samtempe la skulptaĵoj de Mitoraj emanas ekstertempan belecon kaj harmonion spegulante univeralajn valorojn ligitajn kun la homa ekzisto.
Igor Mitoraj daŭre kalkuliĝas al la plej gravaj nuntemapj artistoj. Lia kreado daŭre ravas kaj inspiras pliajn generaciojn.

El la elsendo 15.03.2025. Legas Maciek – 01′ 51′

Plia sciencfikcia filmo laŭ Stanisław Lem

Oliver Hirschbiegel, nomumita por Oskar-premio en 2005 pro sia biografia filmo „Falo” planas novan projekton. Li kunkreos la adapton de unu el la rakontoj de Stanisław Lem el la kolekto „Rakontoj pri la piloto Pirx” (1968). La ĉefheroo kaj rakontisto estas la titola Pirx, piloto, sekve komandanto de kosmaj ŝipoj. Lia ekperimenta kosma vojaĝo trapasas kun la partopreno same de homoj, kiel ankaŭ de perfekte imitantaj ilin robotoj. Dum la flugo unu el la maŝinoj komencas saboti la mision dezirante alkonduki al la morto de la pasaĝeroj, ebligonte tiel al androidoj transpreni la kontrolon super la mondo. La verkoj de Stanisław Lem plurfoje inspiris filmistojn. Hirschbiegel mem konfesas, ke li de multaj jaroj estas admiranto de Lem-genio.
La anglalingva filmo „Testo de la piloto Pirx” kreiĝos en kunlaboro kun la dramverkisto kaj scenaristo Peter Harness kaj kun Adrian Tchaikovsky, brita poldevena verkisto kies specializo estas la sciencfikcio.

El la elsendo 05.03.2025. Legas Maciek – 01′ 16″

Historiaj objektoj rekontruotaj en 2025

En la nuna jaro kadre de la projekto „Protekto de historiaj objektoj” subvencion de la pola kulturministerio ricevis 278 projektoj. La ministerian financan helpon ricevos krome 63 projektoj.
La programo „Protekto de historiaj objektoj” celas konservi la materian kulturheredaĵon pere de la konservado kaj restaŭrado de moveblaj kaj nemoveblaj kulturaj objektoj kaj disponigo de ili al la publiko. Aparta celo nunjare estas la historiaj objektoj damaĝitaj de la inundo, kiu plagis kvar sudajn vojevodiojn en septembro 2024.
Plej granda subvencio en la alteco de 2 milionoj 260 mil zlotoj estis atribuita al Jan Potocki por la realigo de la 4-a etapo de la projekto „Rudno, la ruino de la 14-jarcenta kastelo en Tenczyn”.

El la elsendo 05.03.2025. Legas Maciek – 0′ 57″