En la epoko de la kreskanta populareco de e-libroj kaj ĝenerala malkresko de interesiĝo pri paperaj libroj eldonejoj klopodas per bele dezajnitaj librokovriloj logi virtualajn legontojn. Tio fariĝis prioritato en la libroeldonado. La eldonejoj dungas tiucele elstarajn, nekonvenciajn artistojn por aŭtori la librokovrilojn. De ilia talento dependas, ĉu virtuala kliento/legonto donos al konkreta libro sian atenton.
Ne alie rezonis Pola Eldoninstituto PIW, kiu konfidis la taskon de la grafika prilaboro de sia librokolekto „Portretoj de la Polaj Regantoj” al la grafikisto Piotr Chuchla. Li decidis, ke la kovrilojn de la daŭre kreskanta serio, kiu ene de 7-8 jaroj grandiĝos ĝis 42 volumoj, ligu funkcieco kun klara grafika aspekto.
Tio evidentiĝis sukceso, ĉar la serio „Portretoj de la Polaj Regantoj” de la Pola Eldoninstituto akiris premion en la konkurso Red Dot Design Award. Temas pri la organizata ekde 1955 prestiĝa konkurso, unu el la plej famaj internaciaj eventoj el diversaj branĉoj. La serio „Portretoj de la Polaj Regantoj” venkis en la kategorio „Brands & Communication Design” – Markoj kaj Komunika Dezajno.
Piotr Chuchla, diplomito de arkitekturo kaj belartoj fieras pri multaj publikaĵoj kaj ekzpozicipartoprenoj same en Pollando kiel ankaŭ eksterlande. Siajn verkojn li prezentis i.a. dum la bienalo de artafiŝo en Bolivio (2013) kaj kadre de Salone Internationale del Mobile en Milano 2014.
El la elsendo 05.10.2026. Legas Maciek – 01′ 50″
