En la Muzeo de Memoro pri Siberiekzilitoj daŭras la portempa ekspozicio „Arpilleras – fadenoj de memoro”, pretigita kunlabore kun la Muzeo de Memoro kaj Homaj Rajtoj en Santiago (Ĉilio).
Arpilleras, tradicia ĉilia metiarto, konsistas el koloraj, teksaj bildoj, kiuj dum la reĝimo de Pinochet akiris plian signifon. Patrinoj, edzinoj, filinoj aŭ fratinoj de personoj arestitaj de Pinochet-reĝimo pere de tiuj teksaĵoj klopodis rakonti pri sia enzorgiĝo pri proksimuloj, pri sufero kaj traŭmato. La teksaĵoj rakontas pri perforto, timo kaj rezisto. La komunaj virinaj renkontoj dediĉitaj al arta laboro helpis ankaŭ al ili fronti la solecon.
Arpilleras atestas hodiaŭ la historian veron kaj estas atesto de rezisto kontraŭ la militista diktaturo de Pinochet, unu el la plej kruelaj en Latina Ameriko, daŭrinta 17 jarojn. Ili estas komunaj al similaj verkoj de Siberiekzilitoj, kiuj – en alia historia epoko, kaj en aliaj cirkonstancoj – klopodis doni ateston pri sia sorto kreante skulptaĵojn, desegnaĵojn kaj aliajn artaĵojn. Tiu klopodo en arta formo emfazi siajn traŭmatajn travivaĵojn estas tre simila kaj tial „Arpilleras – fadenoj de memoro” trovis taŭgan lokon en la Muzeo de Memoro pri Siberiekzilitoj, kie troviĝas ankaŭ ĉi-rilataj verkoj de poloj trude forpelitaj el la hejmlando.

El la elsendo 15.09.2026. Legas Maciek – 01′ 37″