Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

La mezepoka Rolandkanto en nova pola traduko

La mezepoka „Rolandkanto”, klasikaĵo de la eŭropa literaturo aperis en la pola lingvo en la nova poezia traduko, kiu ebligas ĝin kanti. Tradukis ĝin arthistoriisto doktoro Jacek Kowalski el Adam Mickiewicz-universitato en Pollando. Li estas ankaŭ tradukisto, plenumanto kaj populariganto de la malnova franca poezio.
La devenanta el la fino de la 11-a jarcento Rolandkanto estas la plej malnova kaj fama franca kavalira eposo pri heroaj agoj. Ili koncernas la militekspedicion de Karlo la Granda al Hispanio kontraŭ saracenoj.
La jam ekzistanta en la pola lingvo traduko de Tadeusz Boy-Żeleński baziĝas sur la traduko el la nuntempa franca lingvo. La plej nova traduko kiel bazon prenis la malnovfrancan originalon redonante ne nur la enhavon, sed ankaŭ formon kun aparta konsidero de kantpreta finpoluro.
La tradukeldono estis kompletigita per sondokumenta unuhora prezento de ĝiaj fragmentoj en la plenumo de la tradukinto mem. Doktoro Jacek Kowalski fascinita pri la malnova muziko koncertas kun la ensemblo >Klubo de s-ta Ludoviko< plenumante siajn kanzonojn kaj tradukojn de kantoj el la malnovfranca kaj franca originalo.
La nova traduko de „Rolandkanto” kun la originala malnovfranca teksto kaj kantversio aperis en la eldonejo Dębogóra.

El la elsendo 05.03.2025. Legas Maciek – 01′ 39″

Post la 53-a Tutlanda Chopin-konkurso

Komence de februaro en la varsovia Nacia Filharmonio okazis la 53-a Tutlanda Chopin-konkurso. Ĝi konsistis el tri etapoj, en kiuj necesis prezenti komponaĵojn sen akompano de muziknotoj. En la unua etapo la pianistoj ludis etudojn, nokturnojn, baladojn, valsojn aŭ preludojn de Chopin. En la dua etapo ili povis elekti inter du sonatoj kaj devis prezeti plenan ciklon de Chopin-mazurkoj. La konkursan rivaladon komencis dudek ok pianistoj, al la finalo kvalifikiĝis ok, oni elektis 6 laŭreatojn.
La 1-an premion akiris Mateusz Dubiel, la 2-an Krzysztof Wierciński, la 3-an egalrange dividis Antoni Kleczek kaj Julia Łozowska. La 4-a kaj 5-a premio ne estis aljuĝitaj. La sesan egalrange dividis Yehuda Prokopowicz kaj Kamila Sacharzewska.
En la finala koncerto la laŭreatoj ludis laŭ sia elekto konĉerton de Frederiko Chopin Mi-minoran aŭ konĉerton Fa-minoran.
La laŭreatoj de la 1-a kaj 2-a premioj rajtos partopreni la nunjaran 19-an Internacian Chopin-konkurson sen enkonduka eliminado. Laŭreatoj de la 3-a premio rajtos partopreni la eliminadojn, sed sen la kvalifikiga proceduro.

El la elsendo 20.02.2025. Legas Maciek – 01′ 32″

La ensemblo Śląsk promocianto de la pola kulturo

La ensemblo de kanto kaj danco „Śląsk” gajnis konkurson por reprezenti la polan kulturon lige kun la pola prezidanteco en la Eŭropa Unio. Ĝi koncertos i.a. en Bruselo kaj Strasburgo. La kulmina estos koncerto sur la Silezia Stadiono en Chorzów en junio 2025.
Aktuale, post la decembraj koncertoj en Usono, „Śląsk” preparas sin al du artaj vojaĝoj en Japanio. Jam en marto ĝi inaŭguras dusemajnan koncertan itineron, dum kiu ĝi proksimigos al japanoj i.a. la kreadon de Stanisław Hadyna, la kreinto de la ensemblo, komponaĵojn de Wojciech Kilar kaj Frederiko Chopin. Post tiu koncerta ciklo „Śląsk” reprezentos Pollandon dum la evento Osaka 2025.

El la elsendo 20.02.2025. Legas Maciek – 0′ 53″

100-jariĝo de la Pola Radio – ekspozicio

En la varsovia Muzeo de tekniko daŭras la ekspozicio „Amaskomunikiloj de nia epoko – radio kaj televido”. Ĝi referencas al la pasanta nunjare 100-jariĝo de la Pola Radio. Ni aldonu, ke nunjare ni solonas entute la 105-an datrevenon de radio kiel amaskomunikilo kaj krome aldonendas, ke la 103-an datrevenon de la kreiĝo de la E-lingva radiofonio.
La 2-a duono de la 19-a jarcento abundis je malkovroj kaj inventaĵoj kun senprecedenca influo je la historio de la komunikado. La kapablo komuniki helpe de la radioondoj fulmrapide, je grandegaj distancoj, ne havis tiam egalajn. La homaro ekkonis la novan manieron realigi la plej gravan el la sociaj bezonoj – interŝanĝon de pensoj, impresoj, emocioj. Radio kaj televido daŭre en maniero signifa influas nian kulturon kaj civilizacion. Homoj daŭre volas aŭdi kaj esti aŭdataj, daŭre volas observi kaj esti rimarkitaj.
La ekspozicio „Amaskomunikiloj de nia epoko – radio kaj televido” ebligas retroveturon. Preskaŭ laŭvorte, prezentante la komercajn kaj hejmajn internojn el la 30-aj, 50-aj, 70-aj kaj 90-aj jaroj de la 20-a jarcento. Ĝi respondas al la demando pri tiamaj teknikaj aranĝajoj sur la vendejaj bretoj, pri tio kian lokon en niaj hejmoj okupis radio kaj televido. Eblas ankaŭ sekvi kiel dum la lastaj 100 jaroj ŝanĝiĝis la aspekto de radio- kaj televidaparatoj, de teletekniko.
La Nacia Teknika Muzeo disponigis por la ekspozicio kelkcent eksponaĵojn landajn kaj eksterlandajn, ligitajn kun la radia kaj televida tekniko. Signifa nombro de ili estas unikaj, nerenkonteblaj aliloke. Al ili apartenas aparatoj inaŭgurintaj la kulturajn ŝanĝojn, kiel la detektora radioaparato Detefon, kiu en Pollando post 1918 estis vendita en la kvanto de preskaŭ duona miliono da ekzempleroj. Dank’ al ĝi oni povis aŭskulti la radion unuavice sur la senkurentaj terenoj. Inter la eksponaĵoj troviĝas televidilo Belweder, surmerkatigita en 1957, fariĝinte klara signalo, ke la pola televido suriris la evoluvojon.

El la elsendo 20.02.2025. Legas Tomek – 02′ 29″

Polaj kandidatoj por la marko de la Eŭropa Kultura Heredaĵo 2025

La marko de la Eŭropa Kultura Heredaĵo estas atribuata al diverslandaj objektoj, kiuj distingiĝas per forta, simbola, eŭropa valoro reliefigante la komunan eŭropan historion, konstruadon de la Eŭropa Unio, eŭropajn valorojn kaj homajn rajtojn, kiuj fundamentas la procezon de la eŭropa integriĝo. Ĝis nun la marko de la Eŭropa Heredaĵo estis atribuita al sep objektoj el Pollando.
La selektoproceduro okazas ĉiun duan jaron kaj trapasas en du etapoj – la landa kaj la unia. En la nuna jaro ĉe la landa etapo en Pollando estis elektita manuskripto de „Konstitucio por Eŭropo” el 1831 de Wojciech Jastrzębowski. Ĝi prezentas modernan vizion de Eŭropo baziĝantan sur la principo de la supereco de la eŭropa leĝaro rilate la nacian kaj elmontras elementojn, kiuj estas esencaj por la eŭropa civilizcio – libreco kaj subjekteco de homo. La alia kandidato estas „Ĝardeno de Krzysztof Penderecki – la kultura heredaĵo de la biendoma-parka komplekso en la loko Lusławice”. Tio estas komplekso de la historiaj objektoj radikantaj en la 12-a jarcento. Ĝi estas ankaŭ loko, en kiu realiĝas multaj artaj projektoj kun la celo interproksimigi generaciojn kaj ĉiujn, kiuj sendepende de la deveno, konfesio, mondkoncepto aŭ kultura aparteno zorgas pri valoroj servantaj al la komuna bono.

El la elsendo 10.02.2025. Legas Gabi – 01′ 48″

La reĝaj vestoj el Nubio en Berlino

La rekonstruitaj de poloj vestoj de reĝoj, reĝinaj patrinoj kaj episkopo el la mezepoka Nubio estas inter la 6-a de februaro kaj la 12-a de aprilo 2025 prezentitaj en ekspozicio en Bode-Muzeo en Berlino. En oktobro la vestoj estis prezentitaj dum la modparado en la pariza Luvro.
La rekonstruon faris arkeologoj el la Varsovia Universitato kaj projektantoj el la varsovia Supera Lernejo de la Socia Psikologio. La vestoj estis rekonstruitaj baze de pentraĵoj en la katedralo en Faras, kiuj nun troviĝas en la Nacia Muzeo en Varsovio kaj en la Sudana Nacia Muzeo en Ĥartumo.
La unua tasko de la sciencistoj estis rekreo de la historiaj koloroj de la reĝaj kaj sacerdotaj vestoj. En tiu tasko oni apogis sin je arkeologiaj esploroj kaj je spertoj de polaj sciencistinoj pri la kolorigado de teksaĵoj helpe de tradiciaj metodoj kaj naturaj kolorigiloj. El la kolorpaleto estis elektitaj tiuj plej proksimaj al la originalaj koloroj baze de kolekto de originalaj nubiaj teksaĵoj en la nederlanda Lejdeno kaj Faras-pentraĵoj en Varsovio. La plej ambicia tasko estis transformo de dudimensiaj pentraĵoj en tridimensiajn vestoformojn.
En la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento la egiptia registaro decidis elkonstrui Grandan Digon en Asuano. La esplora savkampanjo sur la terenoj minacitaj de priinundo okazis kun la partopreno de sciencistoj el 26 landoj. La pola kolektivo esploris la urbon Faras. Ĝi estis la ĉefurbo de Nobatio unu el la tri mezepokaj nubiaj reĝolandoj en la suda Egiptio kaj norda Sudano. La malkovroj de polaj esploristoj de la katedralo en Fraras kun unikaj panetraĵoj inaŭguris studojn, kiuj ĝis hodiaŭ estas la pola dominkampo de la pluesplorado.

El la elsendo 10.02.2025. Legas Maciek – 02′ 09″

La kastelo en Międzyrzecz plia Historimonumento

Laŭ la decido de la pola prezidento la Piast-dinastia kastelo kun la kortega-parka komplekso en la loko Międzyrzecz en la okcidenta Pollando, estis registrita kiel la 130-a Historia Monumento sur la tereno de Pollando.
Ĝi estas ekzemplo de bone konserviĝinta mezepoka fortreso, kiu troviĝis en la defenda sistemo de la iama reĝolanda Respubliko. La masonita kastelo estis konstruigita en la 14-a jarcento dum la regado de la reĝo Kasimiro la Granda en la loko de pli frua slava defenda burgo el la 9-a/10-a jarcentoj. La kastelo kaj la kreiĝinta ĉirkaŭe de ĝi subburgo fariĝis sidejo de la regionaj administraj aŭtoritatoj.
Post la 2-a mondmilito la kastela komplekso en Międzyrzecz fariĝis la sidejo de muzeo dokumentanta la polan historion kaj kulturon de la regiono. Troviĝas en ĝi i.a. la plej riĉa en Pollando kolekto de la ĉerkaj portretoj.
La difino Historia Monumento estas unu el kvin ekzistantaj formoj protekti historiajn objektojn kun aparta signifo por la kultura heredaĵo de Pollando, rezervita ekskluzive por ili.

El la elsendo 10.02.2025. Legas Pamela – 01′ 22″

Eksterlandaj ekspozicioj de la krakova Nacia Muzeo

La Nacia Muzeo en Krakovo en 2025 fariĝos grava ambasadoro de la pola arto, ĉar kiel la unusola ĝi organizas eĉ tri grandajn ekspoziciojn de la pola arto eksterlande.
Jam en marto estas planita ekspozicio „Young Polland” en la Nacia Muzeo de la Moderna Arto en Kioto. Ĝi prezentos 150 verkojn de artistoj reprezentantaj la artfluon Juna Pollando. Inter ili troviĝos pentraĵoj, desegnaĵoj, grafikaĵoj kaj artmetiaj eksponaĵoj. La ekspozicio estos dediĉita al la plej gravaj problemoj, pri kiuj okupiĝis la tiuepoka arto – de impresionismaj provoj ĝis simbolismo kaj serĉado de la nacia stilo. Ĝi akompanos la polan ĉeeston dum EXPO en Osaka.
Pli malpli en la sama periodo eblos rigardi la verkojn de unu el la plej gravaj artistoj de la Juna Pollando, Stanisław Wyspiański en la Nacia ArtGalerio de Portreto en Londono. La ekspozicio proksimigos la variecon de la portreta arto de Wyspiański kaj lian influon je la evoluo de la pola pentrarto kaj kulturo. Sekve en aprilo en la Nacia Muzeo pri Historio de Rumanio en Bukureŝto la krakova Nacia Muzeo planas ekspozicion „Polaj Naciaj Stiloj. 1890-1914”. Kadre de la daŭranta Kultura Sezono Pollando-Rumanio estos prezentitaj pentraĵoj, grafikaĵoj, skulptaĵoj kaj aplikata arto reliefigantaj la klopodojn serĉi la polan nacian stilon.
Samtempe la arton el la landoj kaj muzeoj, kiujn printempe celos polaj artverkoj eblos admiri en Krakovo. Meze de januaro dum portempa ekspozicio eblas rigardi 300 verkojn de Kitagawa Utamaro, unu el la plej brilaj majstroj de la japana lignogravuraĵo el Edo-epoko. La ekspozicio „Dakio, forgesita reĝolando” el la bukureŝta muzeo proksimigos en la dua duono de 2025 legendecajn trezorojn el la 2-a kaj 1-a jarmiloj antaŭ Kristo el la terenoj de la hodiaŭa Rumanio.
Pasintjare la Nacia Muzeo de Krakovo realigis 23 ekspoziciojn kaj fermis la 2024-an jaron per brila vizitstatistiko kun unu miliono 859 mil vizitantoj.

El la elsendo 30.01.2025. Legas Gabi – 03′ 03″

La Itala Salono en Bjalistoko kun iama brilo

La Itala Salono en Branicki-ĝardeno en Bjalistoko, troviĝanta en ĝia registro de historiaj objektoj el 1966, post preskaŭ 200 jaroj reakiris sian iaman apekton. Ĝi estas konata nur laŭ desegnaĵo el la 30-aj jaroj de la 18-a jarcento. Baze de ĝi pastro doktoro Jan Nieciecki detektis la ikonografian programon de la Salono. Ĝia celo estis glorigi la urbokreinton, hetmanon Jan Klemens Branicki laŭmodele de la mito pri la Ora Epoko dum la regado de la romia impriestro Cezaro Aŭgusto.
La komplekso de skulptaĵoj en la Itala Salono konsistas el 14 elementoj. Tio estas 10 skulptaĵoj en atiko kun 6 vazoj enhavantaj abundokornojn kaj 4 figuroj, kiuj prezentas kvar statuojn de mitologiaj duondioj Saturno, Apolono, Astraia kaj Jupitero. Fine troviĝas en ĝi kvar bustoj de la historiaj figuroj Eneo, Aŭgusto Cezaro, Julia la plej aĝa kaj Julio Cezaro.
Aŭtoras ilin Lyubomir Grigorov el Bulgario. La figuroj ne plu estis faritaj el ligno kiel en la originalo, sed el epoksida rezino.
La Itala Pavilono estas plia verko – post la rekreaita Altano sub aglo kaj skuptdekoraĵo en la Ĝardena Pavilono – servonta por vaste prezenti la atingaĵojn de Branciki-familio kaj Bjalistoko.

El la elsendo 30.01.2025. Legas Maciek – 01′ 41″

La 31-a Internacia Festivalo de Kristnaskaj Kantoj

Per la solena koncerto lastdimanĉe, la 19-an de januaro, finiĝis la 31-a Internacia Festivalo de Kristnaskaj kaj Paŝtistaj Kantoj en Będzin, la suda Pollando. Temas pri la plej granda evento ligita kun la plenumado de la kristnaskaj kantoj en Eŭropo. Miloj da muzikŝatantoj dum la finala koncerto pruvis, ke la loko de la festivalo sur la kultura mapo de Pollando estas tre firma. Nunjare la festivalaj eliminadoj okazis en 30 lokoj en Pollando, Italio, Litovio kaj Ukrainio. El 1300 plenumantoj anoncitaj por la eliminado en la finala koncerto prezentiĝis 133 la plej bonaj – 6 korusoj, 11 duetoj, 81 solartistoj kaj 35 ensembloj voĉaj, voĉ-instrumentaj, folkloraj kaj paroĥaj. En unuopaj kategorioj oni distribuis 28 premiojn kaj 29 distingojn.
En ĉiuj festivalaj eldonoj ĝis nun partoprenis preskaŭ 40 mil kantistoj, inkluzive de plurnombraj korusoj. Inter la partoprenintoj estis siatempe tute nekonataj atistoj kiel i.a. aktorino Alicja Bachleda-Curuś aŭ nun kantanta sur scenenoj de la tuta Eŭropo basulo Piotr Lempa.

El la elsendo 25.01.2025. Legas Maciek – 01′ 27″