Eŭropaj Tagoj de la Kultura Heredaĵo estas la plej granda eŭropa soci-kultura projekto. Ĝia celo estas popularigi la kulturan heredaĵon, promocii historion kaj identecon de lokaj socioj, reliefigi la komunajn eŭropajn radikojn kaj popularigi la interkulturan dialogon. La Tagoj estas organizataj jam de 30 jaroj dank’ al la komuna iniciato de la Konsilio de Eŭropo kaj la Eŭropa Unio, kiun partoprenas 48 landoj. Pollando partoprenas en ĉi tiu iniciato ekde 1993.
Dum la Tagoj la partoprenantoj povas senpage viziti historiajn objektojn, kiuj normale ne estas libere viziteblaj kaj partopreni multajn porokazajn eventojn – ekspoziciojn, koncertojn, laborrenkontojn, prelegojn.
La nunjara 34-a eldono de la Eŭropaj Tagoj de la Kultura Heredaĵo, okazanta sub la devizo „Estonteco pasinteco. Heredaĵo minacita”, estos inaŭgurita en Pollando en Bielsko Biała en la suda Pollando. Eventoj ligitaj kun ĝi okazos inter la 18-a kaj 20-a de septembro, kaj semajnfine la 26-an kaj 27-an de septembro. La Tagoj servos kiel invito al diskuto pri la respondeco pro la protekto same de historiaĵoj kiel ankaŭ de vivaj tradicioj, kutimoj kaj praktikoj transdonataj de generacio al generacio. Ili estos ankaŭ okazo cerbumi pri reinterpreto de la koncepto de heredaĵo kaj ĝia adapto al la novaj kuntekstoj kulturaj, sociaj kaj teknologiaj.
El la elsendo 15.09.2026. Legas Milada – 02′ 34″
