Ludu

En la 1506-a E_elsendo el la 15.10.2026 ĉe www.pola-retradio.org:

• Hodiaŭ en nia felietono pri dek ses lokoj ricevintaj la nomon „Mirlokoj de Pollando 2026” laŭ la plebiscito de la pola eldono de „Nationale Geographic”, ni iom supraĵe informas pri la ok unuaj;
• Post elektitaj historiaj datoj ligitaj kun la 15.10, ni proponas kulturkronikajn informojn. Pri la partopreno de poloj en la kultura vivo laŭ la Nacia Kulturcentro; pri la 17-a Internacia Violnista Konkurso en Poznano; pri la   senpage viziteblaj en novembro kvar reĝaj rezidejoj en Pollando;
• En la E-komunuma segmento ni informas pri la nova prezidanto de la Akademio de Esperanto, Jasper Jacobsen kaj citas lian respondon donitan al „Libera Folio” pri la prioritatoj en lia laboro; pri daŭra ebleco por junaj esploristoj aliĝi al la venontjara konferenco en Parizo „Esperanto 140” https://shesl.org/en/2027-esperanto-2/;
• Por la muzika programkontribuo ni elektis la kanton „Doloro” de Julia Sigmond, por kiu muzikon kaj voĉon donis Raym; La akompana foto el Vikipedio prezentas la publikan kunsidon de la Akdemio dum la UK en Seulo en 2017. La foton faris Robin van der Vliet – CC BY-SA 4.0
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

.