En la varsovia Muzeo de Łazienki-parko ĝis la mezo de novembro eblas rigardi preskaŭ 100 verkojn de Nabis-artistoj, kiuj influis la evoluon de la moderna arto. La bildoj i.a. de Maurice Denis, Paul Ranson kaj Paul Sérusier devenas el la polaj kaj eksterlandaj kolektoj, inkluzive de la franca Musée d’Orsay.
Nabis-artistoj formis artan grupon, kiu funkciis en Francio en la jaroj 1888-1899. Ili rifuzis la principojn de la akademia pentroarto kaj iliajn bildojn karakterizis profundaj koloroj, klara konturo kaj dekoracia karaktero. Kvankam la grupo ne funkciis longe ĝi inspiris multajn postajn artistojn, i.a. kubistojn. Ĝi estis moderna, sed samtempe mistera pri kio atestas ilia nomo, Nabi kiu en la araba kaj hebrea lingvoj signifas profeton.
La varsovia ekspozicio en la Muzeo de Łazienki–parko proksimigas la fundamentan rolon de Nabi-artistoj, kiun ili ludis en la elformiĝo de la moderna arto. Malgraŭ sia esenca influo je la kreado lime de la 19-a kaj 20-a jarcentoj daŭre ili ne estas sufiĉe konataj al la vasta publiko. La ekspozicio enhavas verkojn el la kolektoj de 11 eksterlandaj institucioj en Francio, Svislando, Nederlando kaj Hungario. Plimulto neniam antaŭe estis prezentita en Pollando.
La patronecon super la ekspozicio transprenis la Franca Ambasado en Pollando, la Franca Instituto en Pollando kaj Pola Nacia Fondaĵo.
El la elsendo 05.10.2026. Legas Maciek – 01′ 43″