Kulturkroniko
La Biblio de Gutenberg konstante ekzpoziciata en Pelplin
Fine de marto la unusola originala ekzemplero de Gutenberg-Biblio – troviĝanta en la Dioceza Muzeo en Pelplin (la norda Pollando) – post dujaraj esploroj estis ekspoziciita al la vizitantoj por konstante. Ĝis nun pro manko de konformaj kondiĉoj ĝi estis prezentata nur kvar fojojn jare. La Biblio el Pelplin troviĝas en la grupo de apenaŭ 17 kompletaj, duvolumaj ekzempleroj de la verko. Ĝi apartenas al malmultaj, kies du volumoj transdaŭris en originlaj klapkovriloj el la 15-a jarcento.
La esplorajn kaj konservistajn laborojn gvidis kolektivo konsistanta el 35 sciencistoj el Pollando kaj el la mondo. Nun la pola ekzemplero estas la plej bone kaj ĝisfunde esplorita Gutenberg-Biblio. La esplorlaboroj estis gviditaj ĉefe surloke en Pelplin-muzeo helpe de la plej modernaj esplorinstrumentoj kaj teknikoj.
Sciencistoj sukcesis spuri la procezon de la kreiĝo de la pola ekzemplero. Dank’ al tio eblis konstati, ke ekzemple la ligno por la klapkovriloj devenis el Oliwa-arbaroj, apartenantaj el la tiea cisterciana klostro. Dank’ al la detalaj esploroj estas konata la konsisto de inkokolorigilo, kiun aplikis Gutenberg. La esploroj elmontris ankaŭ, ke Gutenberg-Bilbio estas ekzemplero kiu kiel la unua forlasis la presilon.
La Biblio el Pelplin malgraŭ tempesteca historio transdaŭris preskaŭ komplete. Mankas sole tri lastaj paĝoj de la 2-a volumo. Unu kun la teksto de la Apokalipso kaj du, kiuj ne estis surpresitaj. La Dioceza Muzeo en Pelplin funkciigis interretan paĝon, kun informoj pri sia ekzemplero de Gutenberg-Biblio.
El la elsendo 25.04.2025. Legas Pamela – 02′ 08″
Spickukoj el Toruń en la pola listo de kultura heredaĵo
La Kulturo de la Toruna Miel-, Spickuko ektroviĝis en la pola Landa Listo de Nemateria Kulturheredaĵo. Ĝia historio radikas en la Mezepoko komence kiel luksa varo destinita por la reĝa tablo. Kun la tempofluo la spickukoj trafis sur la tablojn de malpli altaj socitavoloj. La spickuka tradico fariĝis en Toruno populara, kaj la mielkukoj komencis roli kiel donacoj dum gravaj eventoj. Ĝis nun ili apartenas al ŝatataj regaloj el Pollando.
Toruń daŭrigas sian spickukan tradicion organizante nun Mielkukan Feston aŭ Festivalon de la Toruna Spickuko >Katerinjo<. La Muzeo de la Toruna Spickuko kaj privataj mielkukaj produktejoj ofertas krome laborrenkontojn pri la mielkuka elfarado ligante edukon kun distro. Spic-, mielkukoj produktaj el bazaj ingrediencoj kiel faruno, mielo, spicoj fariĝis simbolo de Toruno. De centoj da jaroj oni fanfaronas pri ilia beleco kaj ilia ornamarto.
La Landa Listo de Nemateria Kulturheredaĵo enhavas tiel jam 112 registrojn dokumentanajn vivajn tradiciojn kaj kutimojn peratajn de generacio al generacio. En 2014 estis en ĝi registrita Esperanto kiel portanto de la E-kulturo.
El la elsendo 25.04.2025. Legas Maciek – 01′ 27″
Vojoj al Jerusalemo
Ekde mezo de aprilo la Nacia Muzeo de Varsovio prezentas ekspozicion „Vojoj al Jerusalemo”. Ĝi estas klopodo montri la fenomenon de Jerusalemo, kiel urbo de tri grandaj kulturoj: juda, kristana kaj muzulmana. Ĝi prezentas Jerusalemon ekzistantan en konkreta geografia, historia kaj kultura realo, kaj krome kiel spacon imagitan – metafizikan pilgrimcelon, objekton de la fantazio de la vojaĝantoj, eskatologian finon de la vivvojoj de generacioj de religiuloj, en la transmondo. Laŭ religiaj tradicioj ĝuste en Jerusalemo komenciĝis la mondo kaj tie en la juĝotago ĝi havos sian finon.
Invitante por la ekspozicio la varsovia Nacia Muzeo atentigas, ke Jerusalemo estas plena de malakordoj kaj paradoksoj. Ĝi estas urbo same komuna, kiel dividita, kies statuto de jarcentoj estas ligita kun spiriteco kaj pieco de diversreligiaj konfesantoj kaj samtempe ligita kun akraj politikaj konfliktoj.
La varsovia ekspozicio „Vojoj al Jerusalemo” estas konceptita kiel malferma kaj plurkultura spaco de konoj kaj dialogo, en kiu arto kaj metio de la malnovaj epokoj renkontiĝas kun la verkoj de nuntempaj artistoj. En la ekspozicio troviĝas artverkoj kaj produktoj, kiuj kreiĝis en Jerusalemo – kaj pli vaste en Palestino. Samtempe troviĝas en ĝi nuntempaj artverkoj kaj produktoj, kiuj emfazas fasciniĝon kaj sopiron al tiu teritorio, elvokas rememorojn kaj simbolajn al ĝi veturojn.
La enpensiĝo pri la universala historio, pramalnova mito kaj komplika nuntempo de Jerusalemo okazas laŭ la loka perspektito de Varsovio. La ekspzicititolo „Vojoj al Jerusalemo” kiel celo de la vojaĝado kaj pilgrimado, referencas ankaŭ al aparta lokalizo de la ekspozicio, nome la adreso de la varsovia Nacia Muzeo troviĝanta ĉe la Jerusalemaj Aleoj.
La ekspozicion – daŭrontan ĝis la 20-a de julio – akompanas pluraj eventoj, kiel komuna gvidado tra la ekspozicio fare de fakuloj, prelegoj de ekspertoj, laborrenkontoj por infanoj kaj plenkreskuloj, komunaj promenoj tra la urbo.
El la elsendo 20.04.2025. Legas Maciek – 02′ 33″
Rekorda interesiĝo pri la Kantkonkurso de Ada Sari
Meze de majo okazos la 21-a Internacia Kantkonkurso en Nowy Sącz – la suda Pollando. Ĝia patrono estas Ada Sari (1886-1968), pola operkantistino, kiu en sia repertuaro havis la plej famajn koloratursopranajn rolojn. Ŝi kantis sur la plej grandaj operscenejoj de la mondo, kiel La Scala en Milano, Carnegie Hall en Novjorko.
La nunjara eldono de la konkurso, kies patrono estas Ada Sari vekis grandan interesiĝon de junaj kantistoj en la tuta mondo. Kandidatiĝis 210 personoj el 40 landoj kaj 6 Kontinentoj. Post la elimina etapo al la konkurso estis allasitaj 70 kantistoj el 18 landoj, inter kiuj 23 reprezentos Pollandon. La ceteraj konkursanoj reprezentos Argentionon, Aŭstrion, Ĉinion, Germanion, Italion, Kartvelion, Kazaĥion, Latvion, Litovion, Montenegron, Norvegion, Slovenion, Svedion, Svislandon, Sudan Koreion, Usonon kaj Ukrainion. Plej multaj kandidatoj, ĉar 38 estas sopranulinoj, sekvas mezosopranulinoj – 11. La konkurson partoprenos krome 4 tenoruloj, 12 baritonuloj kaj 5 basuloj.
La konkurso de Ada Sari komenciĝos la 18-an de majo kaj finiĝos per Koncerto de Laŭreatoj la 24-an de majo. Krom tri unuaj premioj estos atribuitaj distingoj kaj specialaj premioj pro la plenumo de iu el la komponaĵoj de Mozart, pro la plenumo de pola kanto. Estos atribuitaj specialaj premioj por la plej brila koloratursopranulino, por la plej bona pianisto.
El la elsendo 15.04.2025. Legas Gabi – 02′ 09″
Ecsite debatos en junio en Varsovio
Mil sciencpopularigantoj el pli ol 50 landoj renkontiĝos komence de junio partoprenante tritagan konferencon en la varsovia Scienccentro Kopernik. Organizas ĝin European Network of Science Centres and Museums (Ecsite) – Eŭropa Reto de Sciencaj Centroj kaj Muzeoj, membriganta specialistojn pri la scienca komunikado el pli ol 400 institucioj. La konferencoj de Escite okazas ĉiujare en alia lando logante laborantojn de sciencaj centroj kaj sciencaj muzeoj, edukantojn, ekspozicikreantojn kaj firmaojn, kiuj aktivas por scienca evoluo.
Dum la varsovia evento oni traktos per prelegoj kaj laborrenkontoj la defiojn ligitajn kun la dividita mondo, kun la komunikado lige kun klimata krizo, kun avantaĝoj kaj malavantaĝoj de la evoluigado de retkonekta socio aŭ kun integropotencialo enestanta en la komunua eksperimentado.
La varsovia Sciencentro Kopernik aliĝis al la Eŭropa Reto de Scienccentroj kaj Muzeoj ankoraŭ ĉe la enkonduka etapo de sia funkciado, ne disponante ankoraŭ pri sia statuto kaj sidejo. Tuj post ĝia kreiĝo en 2011 la konferenco okazis en ĝi la unzeuan fojon. La varsovia Sciencentro Kopernik estas la unusola centro en Ecsite, kiu disponas pro propra esplorevoluiga strukturo. Kreiĝas en ĝi i.a. eksponaĵoj, edukscenaroj. Por kunlaboro ĉe unuopaj projektoj la Centro kunlaboras kun siaj partneroj kiel sciencaj institucioj, inĝenieroj, psikologoj, sociologoj, instruistoj, artistoj, inventistoj, merkatreprezentantoj. Sciencistoj utiligas ankaŭ la provizojn de la varsovia Kopernikcentro por propraj esploroj. Dum konferencoj en unuopaj landoj la gastoj el la eksterlandaj scienccentroj kiel prioritaton traktas la konatiĝon kun la eblecoj kaj kun esplorevolugaj laborrezultoj de la koncerna centro.
El la elsendo 15.04.2025. Legas Maciek – 02′ 08″
Oraĵumista arto en Sukcenmuzeo de Gdansko
Ĝis la 1-a de junio 2025 en la Muzeo de Sukceno en Gdansko daŭras – libere vizitebla – ekspozicio titolita „Rompita/broken”. Ĝi prezentas la rikolton de Internacia Konkurso de Oraĵumista Arto 2025. Venis por ĝi 35 konkursaĵoj aŭtoritaj de 27 artistoj. Por la ekspozicio estis elektitaj 26 verkoj de 22 kreantoj. La unuan premion konsisitigas orelringoj „El unu kreiĝis du” faritaj el sukceno, agata „druso” kaj oro. La 2-an premion gajnis ornampendaĵo el ŝtalo, arĝento kaj fuma kvarco „Kojno rompos ĉion”.
Krom evidentaj estetikaj valoroj la ekspozicio instigas al enpensiĝo pri tri demandoj. Ĉu arto ĉiam devas rompi principojn, superi limojn, ŝanĝi kutimojn?, ĉu rompo signifas ne nur ribelon, sed ankaŭ forlason de komfortosfero? Kie la kreanto metas limon inter la arta serĉado kaj kompromiso?
El la elsendo 15.04.2025. Legas Maciek – 01′ 11″
Chopin-konkurso 2025 batis rekordon de interesiĝo
Ĝis la oktobra inaŭguro de la 19-a Internacia Chopin-konkurso estas ankoraŭ longa tempo, sed jam estis batita, superita rekordo. Nome por la konkurso anonciĝis 642 pianistoj el 54 landoj, kio estas rezulto historia. Chopin-konkurso estas ne nur unu el la plej malnovaj kaj prestiĝaj pianistaj konkursoj en la mondo, sed ankaŭ evento, en kies daŭro preskaŭ ĉiu polo fariĝas – eĉ se nur porteme – amanto de klasika muziko.
En la elekta proceduro la Kvalifikiga Komisiono elektis el 642 pianistoj 171 artistojn el 28 landoj. Iliaj nomoj estas videblaj i.a. en la vikipedia paĝo de la Konkurso. Plej multaj pianistoj anoncis sin el Ĉinio, la Suda Koreio, Japanio, Pollando, Kanado kaj Italio. La eliminadojn, kiuj daŭros inter la 23-a de aprilo ĝis la 4-a de majo en la Ĉambra Salono de la Nacia Filharmonio en Varsovio, partoprenos ankaŭ pianistoj el Brazilo, Tajlando, Malajzio kaj Uzbekistano.
La 19-a Internacia Chopin-konkurso komenciĝos la 2-an de oktobro kaj la juĝaŭskultadoj de la pianistoj daŭros tri semajnojn. La nomon de la venkinto de la Internacia Chopin-konkurso 2025 oni anoncos la 20-an de oktobro. La laŭreato ricevos 60 mil eŭrojn kaj oran medalon. La valoro de ĉiuj premioj egalas al 240 mil eŭroj. Laŭreatoj estos invititaj por kelkmonata koncerta turneo tra la mondo.
El la elsendo 05.04.2025. Legas Maciek – 01′ 44″
El Siberio tra Japanio al Pollando, konkurso de Manggha
La sortoj de polaj infanoj en Rusio, en kiu daŭris revolucio kaj interna milito ne apartenas al vaste konataj. Nur en la Fora Oriento laŭ diversaj donitaĵoj la bolŝevista revolucio surprizis ĝis 200 mil polojn – iamajn ekzilitojn, specialistojn pri konstruado kaj priservado de la Transsiberia Fervojo. En 1919 ilia situacio dramece malpliboniĝis. En la plej malfacila stuacio troviĝis infanoj, ofte orfoj. Kun penso pri ili kreiĝis la Savkomitato por Infanoj el la Fora Oriento. Ĝiaj organizantoj sukcesis ligi kontaktojn kun la japanaj aŭtoritatoj kaj Japana Ruĝa Kruco kaj evakui el Siberio tra Japanio al Pollando kelkcent polajn orfojn.
La krakova Muzeo Manggha organizis en ĉi tiu kunteksto laŭvican eldonon de la konkurso „Feliĉa reveno de siberiaj infanoj al la Patrolando”. Ĝi estas adresita al la lernantoj de la mezgradaj – kaj la lastaj klasoj de la bazaj lernejoj. La unua, lerneja etapo havis tradician konkursoformon pri scioj rilataj al la eventoj, al la historio de la siberiaj infanoj kaj helpo de Japanio. Krome ĝi donis al partoprenantaj en la konkurso infanoj kaj junuloj pli da libero por emfazi antaŭ la ĵurio parole, kion instruas la helpo donita de Japanio al polaj infanoj el Siberio. Kia instruo sekvas el ĝi por mi mem, por miaj samaĝuloj, plenkreskuloj, por nia ŝtato kaj socio, por la mondo. La 2-a, tutlanda, konkursetapo koncernas literaturajn formojn, plastikajn, multmediajn. Ilin eblas krei ankaŭ helpe de AI. Laŭreatojn kaj konkurfinalanojn krom partoprenatesto atendas pluraj premioj.
El la elsendo 05.04.2025. Legas Maciek – 02′ 01″
Mumintroloj festos en majo en Lodzo
Fine de majo en la Muzeo de Kinematografio en Lodzo estos malfermita ekspozicio pri Mumintroloj, lige kun la 80-a datreveno de la unua eldono de la konata libro de Tove Jansson el Finnlando. La ekspoziciloko ne estas hazarda, ĉar en Lodzo en la jaroj 1977-1982 kreiĝis, en la pola-aŭstra kunlaboro, la animita serio „Rakontoj de Mumintroloj”. La filmoj estis realigitaj en la studio Se-Ma-For kaj la propono de rolantaj pupoj de Mumintroloj estis aprobita de la aŭtorino mem.
La ekspozicio prezentos la historion de la libroserio kaj ankaŭ polajn aŭtorojn kaj filmistojn, kiuj kontribuis al popularigo de la libroserio en Pollando. Oni rigardos arkivajn fotojn pri la vizito de Tove Jansson en Pollando, pupojn, kiuj rolis en la animita filmserio, sondkumentojn, plurajn polajn eldonojn de la libroj pri Mumintroloj, de la bildstrioj, periodaĵoj, aŭdiolibroj. La ekspozicion akompanos edukprogramo. Okazos laborrenkontoj, filmprezentoj kaj popularscienca sesio pri aktualaj esploroj pri la mumintrola fenomeno. Ĉio ĉi okazos kunlabore kun Moomin Characters kaj Muzeo de Mumintroloj en Tampere. La ekspozicio okazos sub la patroneco de Ambasado de Finnlando en Pollando.
Jam en 1984-a aperis la unua traduko de Muminvalo-libroj en Esperanto fare de Eckhard Bick. Brita Esperanto-Asocio aperigis fine de 2024 la sepan libron laŭvice el la Muminvala-serio en la traduko de Sten Johansson.
El la elsendo 25.03.2025. Legas Gabi – 02′ 11″
La 16-jarcentaj polikromiaĵoj ĉe Jakoba Vojo en Toruno
En la Getsemana Kapelo de la preĝejo de s-ta Jakobo en Toruno artkonservistoj malkovris sub pluraj farbotavoloj malfrumezepokajn polikromiaĵojn kun scenoj de Pasiono.
Laŭ profesorino Elżbieta Pilecka el la Belarta Fakultato de Kopernik-universitato en Toruno, tiu malkovro estas unu el gravaj punktoj ĉe unu el la gravaj kristanaj pilgrimitineroj, kiu estas la Jakoba Vojo. En la malfrua mezepoko ofte ĉe la preĝejoj estis konstruataj apartaj kapeloj kaj tia estas la kapelo, kie okazis la malkovro. Tiam ili estis malfermitaj kaj la trapasanaj kredantoj povis rigardi enen tra du grandaj arkadoj.
La kapelo estas disponigota al vizitantoj. Troviĝos en ĝi informcentro pri la daŭre rekonstruata preĝejo de s-ta Jakobo kaj pri la Jakoba Vojo mem. Ĝi estos loko, en kiu eblos renkontiĝi kun specialisto gvidanta tra la riĉa interno de la preĝejo.
Povas esti, ke la la artamantojn atendas pliaj emocioj. Ĉar baze de artikolo en la specializa periodaĵo „Jarlibro de Toruń” en kapelo ĉe la preĝejo de s-ta Jakobo ekzistis ankaŭ polikromiaĵoj prezentantaj la sep ĉefajn pekojn. Temas pri orgojlo, avideco, volupto, envio, senbrida manĝado kaj drinkado, kolero kaj pigreco.
El la elsendo 25.03.2025. Legas Maciek – 01′ 33″