Fine de julio en la loko Choroszcz apud Bjalistoko estis transdonita por la publika uzo altklasa historia pavilono el la somera rezidejo de Branicki-familio. La negranda palaco en Choroszcz situanta sur artefarita insulo, ĉirkaŭita per akvokanaloj konstruitaj laŭ la versajla modo, estis la rezidejo de la reĝa hetmano Jan Klemens Branicki (1689-1771), kiu kompletigis la ĉefan rezidejon de la magnato en la proksima Bjalistoko.
La 18-jarcenta somera rezidejo de Branicki-familio estis konstruata ekde 1745 preskaŭ ĝis la morto de la hetmano. Post la incendio en 1915 la palaceto estis rekonstruita nur en la jaroj 1961-73. Nun ĝi rolas kiel Muzeo de Palacaj Internoj kun la konstanta ekspozicio de la palacaj internoj el la 18-a kaj 19-a jarcentoj. Samtempe la palaco kolektas eksponaĵojn kaj dokumentojn ligitajn kun la historio de la palaco kaj ĝiaj posedantoj, ankaŭ meblojn kaj artmetiaĵojn el la sama periodo.

El la elsendo 25.09.2026. Legas Maciek – 01′ 18″