Ludu

En la 1507-a E_elsendo el la 20.10.2026 ĉe www.pola-retradio.org:

• Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas Nicola Ruggiero, kiu en la nunjara eldono de la Belartaj Konkursoj de UEA gajnis la unuan premion en la kategorio eseo. Ĝi estis dediĉita al Kálmán Kalocsay i.a. en la 50-a datreveno de lia morto. Antaŭ kelkaj tagoj  en la reto estis prezentita  speciala retprelego de Nicola Ruggiero al ĝi dediĉita „Inter silento kaj atesto”; Post la interparolo ni citas la poeziaĵon de Kalocsay „Aŭtuna parko” el „Tra la ŝtormo”;
• En la komencaj aktualaĵoj – tuj post la historiaj datoj – ni informas pri vizito de diplomatoj en Bjalistoko, pri la problemo de obezeco kaj tropezo en la Unio, inkluzive de Pollando; pri malkresko de bierproduktado;
• Nian sciencan rubrikon ni dediĉas al la sukcese startinta hodiaŭ sondilo direkte al Fobo, unu el la lunoj de la Marso, kiun lanĉis Japanio;
• Muzike akompanas nin la kanto de Kjara el ŝia albumo „Blua Horizonto” eldonita de Vinilkosmo;
• La akompana foto prezentas invitan afiŝon al la la organizita de UEA kaj Literatura Akademio de Esperanto reta prelego de Nicola Ruggiero;
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.