La 94-jaraĝa kolektanto el Częstochowa transdonis al la varsovia Wilanów-palaco 48 historiajn horloĝojn. Ili devenas el la plej renomaj eŭropaj manufakturoj de la 18-a kaj 19-a jarcentoj i.a. el Francio, Nederlando kaj Aŭstrio.
La emerita kirurgo, eksa direktoro de la kirurgia hospitalo en Częstochowa estas fama kolektanto, kiun krom horloĝoj i.a. interesas skulptaĵoj, malnovaj mebloj, medaloj kaj apogbastonoj, pri kiuj li verkis libron. Entute li eldonis ĉirkaŭ 25 librojn, ĉefe dediĉitajn al la historio de medicino kaj al la kolektado. La transdonitaj 48 horloĝoj estos prezentitaj al la publiko en la palacaj pavilonoj.
Kelkajn semajnojn pli frue Mieczysław Wyględowski donacis horloĝon por la muzeo de Kossak-familio kreiĝanta en Krakovo. Temas pri la krakova branĉo de grava arta familio, kies kvar generacioj lasis gravan spuron en la pola kulturo kaj scienco. La horloĝo en la formo de pokalo kun orumitaj dekoraĵoj apartenis al Wojciech Kossak, la pola pentristo reprezentanta pentroarton kun historia kaj batalrilata temaro.
El la elsendo 25.09.2026. Legas Gabi – 01′ 39″
