Ĝis la 13-a de septembro en la Muzeo de la Varsovia Arkidiocezo estas vizitebla ekspozicio „Art Déco kaj Sacrum. La dekora arto de la intermilita jardudeko”. Temas pri la unua en Pollando tiom vastskala prezento, kiu bildigas la ligojn de la tiuepoka estetiko kun la religia spaco.
Objektoj, kiuj kutime servis al la liturgio, en la ekspozicio atestas pri momento, kiam la tradicia religia arto frontis la lingvaĵon de modernismo kaj la elegantecon de la stilo art déco.
La ĉefan lokon en la ekspozicio okupas ornato kaj meskalika kovrilo el Wawel-katedralo en Krakovo, projektitaj de Zofia Stryjeńska. La ekspozicio enhavas krome la aŭtoritan de ŝi kristnaskan kripeton. Multas samstilaj artaĵoj de aliaj renomaj artistoj de la epoko kaj objektoj el la tn. Zakopane-skolo ligitaj kun la montarana arto.
El la kolektoj de la Muzeo mem devenas eksterordinara bibliofila objekto – „Paŝtistaj kristnaskaj kantoj de Tytus Czyżewski kun lignogravuraĵoj” de Tadeusz Makowski. La prezentataj objektoj el la privataj kolektoj neniam antaŭe estis prezentitaj, la aliaj devenas el diversaj muzeaj centroj en Pollando. Kvankam en la intermilita jardudeko plimulto de la pastraro rilatis al modernismo kun rezervo la artistoj ĉiam pli kuraĝe eksperimentis kun simpligita formo, geometria alrigardo al la objektoj kaj la dekorstilo de art déco. La eksplodo de la 2-a mondmilito ĉesigis tiun procezon antaŭ ol ĝi maturiĝis.
La postmilita realo kaj malamika rilato de la nova reĝimo al la Eklezio puŝis la temon al la marĝeno de sciencaj esploroj kaj el kolektiva memoro por kelkdek jaroj. La ekspozicio kreiĝis kiel frukto de sciencaj sesioj en Płock, kiuj proksimigis kiom multo estas ankoraŭ en ĉi tiu sfero malkovrenda.
El la elsendo 05.09.2026. Legas Gabi – 02′ 20″






