Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

HIROSHIGE 2023

Ekde la lastaj tagoj de novembro 2023 ĝis la unuaj de majo 2024 en la Muzeo Manggha en Krakovo daŭras ekspozicio dediĉita al unu el la plej grandaj artistoj de la ĝenro ukiyo-e, kiu ŝanĝis la vidlingvaĵon de la arto en Okcidento lime de la 19-a kaj 20-a jarcentoj, kunkreante la fenomenon de japanismo. En la kolekto de Feliks Manggha-Jasieński troviĝas preskaŭ du mil lignotabulgravuraĵoj de Utagawa Hiroshige. La nun daŭranta ekspozicio estas aranĝita ĉirkaŭ tri asertoj dominantaj en la arto de la artisto: Naturo, Vojo, Loko, reciproke traiĝantaj havante supertempan emfazon. Akompanas ilin gravaj veftoj, difinantaj novajn artpadojn en la arto, inkluzive de popularaj: Pluvo kaj Ombro, Harimaze, diversaj skizoj kaj bidstrioj. La ekspozicio prezentas ankaŭ la biografian vefton reference al la samuraja deveno de Hiroshige. Ĝi estas signita en la kunteksto de lignogravuraĵoj prezentantaj famajn japanajn heroojn, inter ili 47 liberajn samurajojn en la serio Chūshingura – Trezorejo de fidelaj vasaloj. Utagawa Hiroshi aplikis novecajn kompontrukojn, nekonvencian traktadon de spaco, originalan manieron kadri fragmentojn de la realo. Liaj artaj solvoj grave influis la arton de Okcidento, kunkreante en la dua duono de la 19-a jarcento novan artan vidlingvaĵon. La nuna ekspozicio prezentas pli ol 160 liajn lignotabulgravuraĵojn el liaj dek kelkaj famaj serioj. Multaj verkoj estas prezentitaj la unuan fojon. La ekspozicion HIROSHIGE 2023 kompletigas pentraĵoj de Ferdynand Ruszczyc, Jan Stanisławski kaj Julian Fałat, kiuj reliefigas la influon de la japana artisto je la panorama pentroarto de la Juna Pollando kaj polan japanismon.

El la elsendo 05.03.2024. Legas Maciek – 02′ 20″

La Paska festivalo de Ludwig van Beethoven

Inter la 13-a kaj la 28-a de marto en Krakovo okazos la 28-a Paska Festivalo de Ludwig van Beethoven. Nunjare la publiko ĝuos tri grandajn internaciajn koncertojn. La unuan prezentos la orkestro de Luksemburgia Filharmonio kun fama pianistino Beatrice Rana, sekve estas planita koncerto de la ĉambra ensemblo de la milana La Scala, kiu per sia repertuaro omaĝos la 100-an mortodatrevenon de Puccini. Fine prezentiĝos Junulara Orkestro de la Filharmonio en Bergen. Tradicie la festivalon akompanos ekspozicio de la muzikaj manuskriptoj kunorganizata kun la Jagelona Universitato. La publiko povos rigardi manuskriptojn de Beethoven kaj de aliaj komponistroj, objektojn rekte ligitajn kun la festivala temaro.

El la elsendo 25.02.2024. Legas Maciek – 0′ 56″

Ĉina survitra pentroarto en Varsovio

En la varsovia Muzeo de Azio kaj Pacifiko daŭras ĝis la 21-a de aprilo porokaza ekspozicio „Reflektoj de belo. Ĉina survitra pentroarto el la kolekto de Mei Lin”. La survitra pentroarto estas konata en Ĉinio ekde la 17-a jarcento, kiam la imperiestran kortegon komencis atingi eŭropaj komercistoj kaj diplomatoj, prezentante la novspecan pentroarton. Komence la ĉina survitra pentroarto estis destinita al malvastaj rondoj, sed en la 18-a jarcento ĝi akiris grandan popularecon. Tiuepokaj pentraĵoj estis kreiĝantaj kiel eksportaj varoj kaj ĝuis popularecon en Eŭropo kaj la Norda Ameriko. En la sekvaj 19-a kaj 20-a jarcentoj la survitraj pejzaĝoj en pli signifa grado celis la lokan publikon kaj ĉinaj artistoj koncentriĝis pri simboloj de prospero kaj pri literaturaj referencoj. La varsovia ekspozicio rilatas al ĉi tiu periodo. La pentraĵoj bildigas scenojn el mitologio aŭ populara literaturo, objektojn feliĉoportajn, portretojn de infanoj kaj virinoj. Ili koncernas la finon de la dinastio Qing kaj fruan respublikan periodon.

El la elsendo 25.02.2024. Legas Maciek – 01′ 28″

La romano de Singer el la jida en la polan

„Mago el Lublin” de Isaac Bashevis Singer en la traduko el la jida aperis sur la pola libromerkato. Eldonis ĝin en la traduko de Monika Adamczyk-Garbowska la Loka Turisma Metropolitana Organizo Lublin. Ĝis nun la pola leganto konis sole la romanon en la traduko el la angla lingvo, kiu traduko estis adaptita al la usona leganto. Sekve de tio multaj detaloj karakterizaj por la orienteuropaj judoj – rilate topografion, kuirarton, proprajn nomojn, onidirojn estis en ĉi tiu traduko simpligitaj. Monika Adamczyk-Garbowska faris sian tradukon baze de la jida tekso aperinta en Telavivo en 1971. La unua traduko de Krystyna Szerer en la polan lingvon el la angla aperis en 1983, sed pro traduka fontlingvo ĝi estis senigita je detaloj sigifegravaj por la pola leganto. Ekzemple en la jida ĵargono estas tuj sciate de kie la heroo devenas, ĉu temas pri asimiliiĝita aŭ ortodoksa judo, do en la originala jida versio estas pli fortaj, bildecaj esprimoj. En la procezo alirebligi la verkojn de Singer al la usona leganto okazis laŭ iuj kritikistoj sentimentaligo de lia kreado kaj Singer estis prezentita prefere kiel simplanima fabelisto rakontanta pri orienteŭropaj judaj loĝlokoj. Sian tradukon de „Mago el Lublin” el la jida en la polan lingvon Monika Adamczyk-Garbowska difinis kiel donacon al la urbo Lublin, en kiu okazas multaj eventoj inspiritaj de la verkoj de Bashevis Singer.

El la elsendo 15.02.2024. Legas Gabi – 02′ 05″

El la kolekto de Lubomirski-princoj

Nunjare Rzeszów, en la surdorienta Pollando, solenas la 670-an datrevenon de sia lokalizo. Lige kun tio la Fondaĵo de Lubomirski-princoj kunlabore kun la loka Oficejo de Artaj Ekspozicioj organizis prezenton „La moderna arto el la kolekto de Lubomirski-princoj”. Ĝi enhavas 52 verkojn de 20 artistoj i.a. Mark Chagall, Salvador Dali, Pablo Picasso, Andy Warhol, Banksy, Fernand Leger, Karel Appel, Victor Vasarely. Kvankam la nuntempa arto ne vekas apartajn asociaciojn kun aristokrataj familioj, de jarcentoj estis de ili kolektata, kaj dum jarcentoj membroj de la princa familio estis aĉetantaj verkojn de siaj nuntempuloj. La prezentita kolekto estas tre varia, kaj karakterizas ĝin tio, ke ĉiuj verkoj kreiĝis post la 1-a mondmilito. Ili reprezentas la plej gravajn artfluojn de la postmilita Eŭropo, kiuj revoluciigis la arton de la 20-a kaj 21-a jarcentoj. La riĉa kolekto estas ofte prezentata al la publiko. Povis jam admiri ĝin artamantoj en ekspozicioj en la Reĝa Łazienki-kompelsko en Varsovio, en la Nacia Muzeo en Krakovo, en Palaca-parka komplekso en Przeworsk. La ekspozicio „La moderna arto el la kolekto de Lubomirski-princoj” en Rzeszów estas vizitebla ĝis la 19-a de majo.

El la elsendo 15.02.2024. Legas Maciek – 01′ 38″

Ministaj blovorkestroj sur la Landa Listo de Nemateria Kulturheredaĵo

Inter la subjektoj kaj fenomenoj, kiuj pasintjare estis registritaj en la pola Listo de Nemateria Kulturheredaĵo troviĝas Ministaj Blovorkestroj el la Supra Silezio. La registro ligiĝas ne sole kun ilia ekzisto, sed ankaŭ kun la tradicioj, kiu referencas al la funkciado de minejoj kaj la regiona, silezia laboretoso. La registron subtenis la Muzeo de la Karbominado en Zabrze, dank al kio daŭre eblos kultivi la tradiciojn, kiuj povus esti forgesitaj lige kun la fermado de ministaj laborentreprenoj. Post ĉi tiu sukceso jam estis entreprenitaj klopodoj, ke la Kulturaj Tradicioj de la Ministaj Blovorkestroj el la Supra Silezio ektroviĝu ankaŭ sur Unesko-listo de Nemateria Kulturheredaĵo.

El la elsendo 15.02.2024. Legas Maciek – 0′ 54″

Prestiĝa Premio por la Memormuzeo pri Siberiekzilado

La troviĝanta en Bjalistoko Memormuzeo pri Siberiekzilado ricevis la Muzean Premion de la Konsilio de Eŭropo 2024. La premio estas atribuata ekde 1977 fare de la Eŭropa Federacio de Muzeoj kaj estas parto de la prograno Premio de la Eŭropa Muzeo de la Jaro. Ĝi estas atribuata al muzeo, kiu donas apartan atenton al la eŭropa perspektivo kaj reciproka traiĝado de la loka kaj eŭropa identeco, engaĝiteco kaj prezentado de la ŝlosilaj demokrativaloroj, kiel homaj rajtoj, interkultura dialogo, ligado de kulturoj kaj superado de sociaj kaj politikaj limoj. La ĉefa tasko de la bjalistoka Memormuzeo pri Siberiekzilado estas omaĝado, esplorado, dokumentado kaj popularigado de konoj pri sorto de personoj ekzilitaj al Siberio. „La tragikaj sortoj, kiuj pro la sovetunia reĝimo trafis la polan socion estas grava parto de la kolektiva eŭropa memoro”, i.a. atentigis la pola kulturministro. La enmanigo de la premio okazos en aprilo en Strasburgo, Francio.

El la elsendo 05.02.2024. Legas Maciek – 01′ 13″

Desegnaĵo de Rafaelo en la Reĝa Kastelo

En la lastaj semajnoj de 2023 la Reĝa Kastelo en Varsovio aĉetis desegnaĵon de Rafaelo „Batalanto” kaj ĝiaj kolektoj riĉiĝis krome je du pentraĵoj de Agostino Tassi. La desgnaĵo de Rafaelo estas lia unua verko en la polaj kolektoj post „Portreto de Junulo” perdita dum la germana okupacio dum la 2-a mondmilito kaj ĝis nun ne retrovita. Aldonendas, ke komence de oktobro la Kastelo inaŭguros ekspozicion dediĉitan al Rafaelo Santi. Dum ĝi eblos rigardi ses liajn tolaĵojn, kelkajn desegnaĵojn kaj pli ol 20 verkojn de liaj disĉiploj kaj el la rondo de liaj kunlaborantoj. Ĉi tiu ekspozicio kronos la 50-an jubileon de la rekonstruo de la Reĝa Kastelo. Kiel dirite la varsovia Reĝa Kastelo aĉetis pasintjare ankaŭ du pentraĵojn de Agostino Tassi (1578-1644) bildigantajn obskuran kaj iom romantikan realon. Tassi (Agostino Buonamici) estis malfrumanierisma itala pentristo, konata pro malgrandimensiaj pejzaĝoj.

El la elsendo 05.02.2024. Legas Gabi – 01′ 25″

Renovigitaj ikonoj revenis al Muzeo de Przemyśl-regiono

La Nacia Muzeo de Przemyśl-regiono (en la sud-orienta Pollando) posedas unu el la plej grandaj kaj plej valoraj kolektoj de ikonoj en Pollando. Troviĝas en ĝi verkoj el la periodo inter la 15-a kaj 20-a jarcentoj. Nun al la muzeo revenis – post la sesmonata konservado – la lastaj 34 ikonoj subigitaj al la konservistaj laboroj kaj ampleksaj esploroj kadre de la projekto „Konservado de la plej malnovaj ikonoj el la kolektoj de la Muzeo”, kiu daŭris en la jaroj 2021, 2022 kaj 2023. La tuta entrepreno signis laŭvican etapon de longdaŭra projekto de konservistaj laboroj kaj ĉiuflankaj esploroj, kadre de kiu iom-post-iom estas subigataj la plej malnovaj ikonoj de la muzeo. Dank’ al tiuj specializaj laboroj, kiuj koncernis ikonojn el la 15-a kaj 16-a jarcentoj estos pretigita scienca prilaboraĵo kaj eldonota koncerna publikaĵo. Nun la revenigitaj ikonoj estas rigardeblaj en la ekspozicio „Credo je du voĉoj”.

El la elsendo 05.02.2024. Legas Maciek – 01′ 12″

Historio de la pola literaturo en Usono

Sur la usona libromerkato en februaro aperos „Historio de la pola literaturo” de Anna Nasiłowska. La pollingvan version de la verko aperigis la eldonejo de la Instituto de la Literaturaj Esploroj de la Pola Scienckademio en 2019. La libro estis bone akceptita de recenzantoj kaj legantoj. Pasitjare ĝia aŭtorino ricevis premion de la monatevuo „Nowe Książki” (Novaj Libroj) pro sia laŭvica libro „Mrożek. Biografio”. La anglalingvan tradukon de la „Historio de la pola literaturo” pretigis la loĝanta en Britio Anna Zaranko, kiu ankaŭ pasintjare estis premiita. Ŝi ricevis Found in Translation Award pro la traduko de „La kamparanoj” de la pola Nobel-premiito Władysław Reymont. La publikaĵo dediĉita al la historio de la pola literaturo en ŝia traduko aperos en la eldonejo Academic Studies Press en Bostono. Ĝi estas la unua post multaj jaroj kompleksa verko pri la pola literaturo sur la usona merkato. Pli frue aperis sur ĝi „Historio de la Pola Literaturo” aŭtorita de Czesław Miłosz.

El la elsendo 25.01.2024. Legas Gabi – 01′ 21″