Ĝis la 10-a de januaro 2027 en la naskiĝdomo de Frederiko Chopin en Żelazowa Wola apud Varsovio daŭras la porokaza ekspozicio „George Sand (1804–1876). En la kalejdoskopo de la vivo kaj arto”. Ĝi estis organizita lige kun la 150-a mortodatreveno de la verkistino kaj prezentas malmulte konatajn veftojn el ŝia vivo. George Sand ne sole estis adorantino de la muzika talento de Frederiko Chopin, ŝi subtenadis artistojn, respekte rilatis al la naturo, kiun ŝi protektis, interesiĝis pri la arto. Pluaj interesiĝoj de Sand speguliĝas en ŝia originala literatura kaj epistolografia kreado, en ŝiaj akvarelaĵoj, en herbokajeroj kaj eĉ objektoj de la ĉiutaga vivo. La ekspozicio konsistas el ses temaj partoj dediĉitaj al la rolo de naturo en la vivo kaj kreado de George Sand, al artistoj vizitantaj ŝian bienon en Nohant, al ĉiutaga vivo hejme kaj dum veturadoj, literaturo, plastikaj artoj kaj percepto de ŝia kreado kaj bildo en la kulturo.
La unuan fojon en Pollando dum unu ekspozicio estas prezentataj pli ol 100 objektoj el la plej gravaj eŭropaj kolektoj ligitaj kun George Sand kaj Frederiko Chopin.
La ekspozicio estas elemento de la solenaĵoj ligitaj kun la 100-jariĝo de la Internacia Piankonkurso, kies patrono estas Frederiko Chopin, okazonta en 2027.

El la elsendo 05.10.2026. Legas Barbara – 02′ 03″

Ludu