Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

Sankta Gralo en la hispana León

Laŭ du hispanaj sciencistoj Mar­ga­ri­ta Tor­res kaj Jose Mi­guel Or­te­ga del Rio – la Sankta Graal, la legendeca kaliko uzata de Jesuo dum la Lasta Manĝo – troviĝas en la baziliko de sankta Izidoro en León, la norda Hispanio. Iliaj esploroj daŭris tri jarojn. La specialist­iĝantaj pri la mezepoko sciencistoj esploris la donacojn de la arabaj regantoj troviĝantajn en la baziliko. Por konfirmi ilian devenon ili analizis en Egipto la font­informojn. Tie ili retrovis du pergamenojn el la 11-a jarcento kun priskribo de pokalo ŝtelprenita el la Tombo de Kristo kaj donacitaj en 1054 al la reĝo de León, Fernando la 1-a. Ĝi estas tenata en la tiea baziliko kaj laŭ la sciencistoj tio estas sankta Graal. Ili krom­argumentas, ke konforme al onidiroj la legendeca pokalo estas iom damaĝita kaj ĉe tiu en León ankaŭ mankas fragmento.  Laŭ la esploristoj la kaliko estis produktita en Qumram kaj ĝuste ĝi troviĝis surtable dum la Lasta Manĝo. Pri tio estis scianta Fernando la 1-a, kiu ordonis pentri en la baziliko­ freskon kun la Lasta Manĝo, en kiu ne aperas Graal. Laŭ sciencistoj ne estis tia bezono, ĉar la pokalo troviĝis en la sanktejo.

El la elsendo 18.04.2014. Legas Tomek

Trodrinkado kaj maljuniĝado de viraj cerboj

La esploroj de ĉirkaŭ 5 mil mezaĝaj britaj viroj pruvis, ke se ili dum jaroj multe drinkas, ili estas en pli signifa grado elmetitaj je demenco ol abstin­entuloj. Ĉi-specajn esplorojn aŭtoris doktorino Severine Sabia el UniversityCollege en Londono. Oni konstatis, ke viroj, kiuj drinkis tre multe maljuniĝis pli rapide ol aliaj,  kiuj drinkis moderamaniere aŭ entute ne drinkis. Ilia kapablo de logika rezonado estis tia, kiel de homoj du jarojn pli aĝaj. Se temas pri la memorkapablo la situacio aspektis ankoraŭ malpli bone. La diferenco inter personoj drinkantaj kaj abstinentuloj egalas al 6 jaroj. Kvankam laŭ sciencistoj ne estis duboj pri negativaj sekvoj de troa drinkado je cerbo, sed iliaj esploroj ĝis  nun rilatis nur al junaj viroj. La situacio en la aĝogrupo de 44-69 jaraĝaj viroj ne estis plene klara, ĉar estis malfacile distingi la malkreskon de la psika dispizicio kaŭzita de la natura maljuniĝado disde tiu, kiun motivis la troa drinkado. La esploroj ne identigis tamen minimuman dozon de alkoholaĵo, ĉe kiu aperas ĉe viroj la demenco­risko ligita kun la tro­dirinkado. Oni samempe ne konstatis similajn dependecojn ĉe virinoj.

 El la elsendo 15.04.2014. Legas Barbara

Aranĝaĵo por neplenlertaj komputiluzantoj

Dank al la aranĝaĵo Face Controller kreiĝinta por personoj ne­plenlertaj eblas movi kursoron, alivorte muso­montrilon tra la ekrano helpe de kapomovo. Malfermo de la buŝo efikas kiel musoklako kaj helpe de voĉo eblas  skribi per virtuala klavaro unuopajn vortojn kaj frazojn kaj literumi ĉiun sekvon de signoj. La aŭtoroj de la projekto, kolektivo Power of Vision  el la Politekniko de Rzeszów (la sudorienta Pollando) okupis la unuan lokon en la pola eldono de  Imagine Cup en la kategorio “Sociaj Projektoj”. Temas pri la plej granda en la mondo teknologia konkurso de Microsoft por studentoj. Ĝis nun sur la pola merkato ekzistis nur tre multekostaj aranĝaĵoj, kiujn povis utiligi personoj paralizitaj, kvankam en la uzo ili ne estis plej komfortaj.  Studentoj el Rzeszów proponas multe pli favorprezan alternativon utiligante la popularan sistemon Kinect. Face Controller povas esti adaptita al la ebloj kaj bezonoj de konkreta utiliganto kaj neplenlertulo kapablos fari tion mem. La laboroj pri la sistemo daŭras. La kolektivo laboras nun pri tio, ke la sistemon povu utiligi homoj kun diversaj formoj de neplenlerteco. Power of Vision estos unu el la polaj kolektivoj, kiuj partoprenos interrete la mondan duonfinalon de Imagine Cup en majo. La monda finalo okazos en julio en Usono.

El la elsendo 15.04.2014. Legas Barbara

Dieto de Pompejanoj

Riĉaj Pompejanoj manĝis rafinite, malpli riĉaj – ĝissate kaj sane. Ilia dieto estis ankaŭ varia konsistanta el olivoj, juglandoj, fiŝoj, fazeolo, marfruktoj aparte eĥinoj, vinberoj, vino kaj iom da seka viando. Sur la tabloj de bonstatuloj troviĝis  spicoj el Indonezio, ekzotikaj birdoj, kiel pelikanoj kaj flamengoj kaj eĉ ĝirafa viando. Ĉio ĉi estas sciata dank’ al profesoro Steven Ellis – specialisto pri klasika literaturo – kaj lia kolektivo el la Universitato en Cincinnati gvidantaj foslaborojn en Pompejo. Ilia atento ne koncentiĝas tamen pri marmoraj statuoj kovritaj per vulkana cindro rezulte de la eksplodo de Vezuvio en la 79-a jaro. Ili de jaroj esploras rubujojn, kanalizajn tubojn kaj necesejoj en loĝejoj, vendedoj, manĝejoj kaj bazaroj. Arkeologoj esploras ankaŭ kiujn kurirejajn restaĵojn forigadis la loĝantoj de la fama urbo. Ili ĉiuj devenas el la 500-jara periodo ekde la 4-a erao antaŭ Kristo ĝis la katastrofo en 79. Sciencistoj trovis nenion, kio atestus pri tio, ke la urboloĝantojn plagis malsato aŭ ke ilia dieto estu modesta. Ĉiuj ĉi esplor­rezultoj estis prezentitaj en Ĉikago dum ĉiujara konfereco organizita de Arkeologia Instituto de Usono.

El la elsendo 08.04.2014. Legas Barbara

Religiemo influas la aspekton de kortekso

Sciencistoj el la Universitato Columbia subigis al kontrolo cerbojn de homoj religiemaj kaj nereligiemaj kaj konkludis, ke en ilia cerbo­konstruo ekzistas diametraj diferencoj. Siajn rimarkojn ili publikigis en Usona Medicina Periodaĵo de Psikiatroj. La mistero konsistas en la dikeco de la kortekso. Kiel klarigis d-ino Myrna Weismann,  la kunaŭtorino de la esploroj niaj konvinkoj kaj agordoj speguliĝas en la cerbo, kio estas videbla dank’ al la modernaj teknikoj de la bildigado. Sciencistoj ekzamenis pli ol 100 diversaĝajn personojn dividinte ilin laŭ la skalo de iliaj deklaroj pri religiemo. Personoj, kiuj deklaris plej grandan religiemon havis la plej dikan kortekson. Pli frue estis pruvite, ke personoj kredantaj estas malpli subiĝemaj al deprimo. Nun oni aldone ligis la dikecon de la koreo kun inklino al deprimo­statoj.

El la elsendo 01.04.2014. Legas Barbara

Ĉu robotoj preterkuros homojn?

Fama futurologo Raymond Kurzweil antaŭvidas, ke komputiloj komencos krei proprajn progres­intajn formojn, ke ĉirkaŭ 2045 ili preter­kursos la kapablojn de homoj. Komentante tiun ideon Konstanty Młynarczyk el la magazino „CHIP” diris, ke ekde momento, kiam homo ekkonsciis, ke li estas kreiva li komencis pripensi ĉu iam ajn li kapablos krei ion laŭ si mem, al si similan. Kiam aperis la t.n. elektronaj cerboj, kiuj evoluis al komputiloj aperis samtempe spekulativ­adoj, ke iumomente la elektronikaj aranĝaĵoj kapablos pensi memstare. Laŭ la ĉefredaktoro de CHIP tio povas evidentiĝi tre danĝera, ĉar efektive homo pensas pri tio, ke oni provizu maŝinojn per konscio, dum ili jam havas povon.

Laŭ Młynarczyk, se en la roboton ne estos en­konstruita moralo ni frontos tion, per kio horirigas katastrof­ecaj filmoj, kiel Matrix kaj Terminator. La aludita moralo devus evoluigi tri famajn regulojn de robotiko: roboto ne povas damaĝi homon nek – rezignante pri agado – allasi, ke homo estu damaĝita; roboto devas obei homon kondiĉe, ke tio ne malkongruas kun la unua principo;  roboto devas protekti sin mem,  se tio ne malkongruas kun la unua aŭ dua principoj. Laŭ Jerzy Rzymowski el la priodo Nova Fantasto, se en iu momento komputilo ricevos konscion kaj komprenos, ke homoj povos ĝi trakti kiel minacon tiam ĝi – ĝis kiam ĝi ne kapablos plene de homoj dependiĝi – ne manifestos sian scias. Se homaro iumomente efektive ne plu estos bezona – homoj pri tio ekscios tamen tro malfrue.

El la elsendo 25.03.2014. Legas Tomek

Dormomasko de Intelclinic

La pola firmao Intelclinic kreis okulŝirmilon, kiu analizas la dormo­kvaliton monitorante ĝian formon kaj plibonigante ĝian kvaliton. Tio okazas per  la konektilo Bluetooth, kiu sendas informojn al speciala aplikaĵo en plurfunkcia poŝtelefono. Tiuj informoj estas sekve analizataj kaj telefono en konforma momento vekas dormanton.  En la pariza konkurso LaWen 2013 poloj ricevis la ĉefan premion pro sia projekto inter 700 anoncitaj.  La dormomasko Neuro-On  celas unuavice homojn, kiuj ne havas sufiĉe da tempo por satdormi, volas dormi malpli loge kaj ŝparitan dormotempon utiligi pli efike. La dormo havas diversajn fazojn kaj la homa bonfarto post la vekiĝo dependas ne sole de la dormodaŭro, sed ankaŭ de tio en kiu dormofazo homo vekiĝis. Neuro-On baziĝas sur ĉi tiu propreco kaj helpas dormi ne kontinue, sed dum kelkaj mallongaj, 30-minutaj dormofazoj diurne. Dank’ al tio eblas signife redukti la tutan dormo­kvanton necesan por plene refreŝigi la organismon ĝis du aŭ tri-kvar horoj. La firmao Intelclinic kreiĝis nur komence de 2013 rezulte de la kulaboro tri diplomitoj de la Varsovia Politekniko  Kamil Adamczyk, Janusz Fraczek kaj Krzysztof Chojnowski.

El la elsendo 18.03.2014. Legas Barbara

La pola radiografo Canis

Prototipo de unu el la plej modernaj en la mondo radiografoj estis prilaborita en la Nacia Centro de Nukleaj Esploroj en Świerk apud Varsovio. Canis, ĉar tia estas ĝia nomo kapablos „rentgenumi” eĉ fervojajn karo­vagonojn kaj sekve faciligos kaj mallongigos la laboron de doganistoj. Ekde nun ili ne devos kontrol­eniri kamionojn kaj kontenerojn, sed faros tion, se la radiografo malkaŝos  plumbon, kiun ĝi ne povos „rengenumi” kaj kiu estas utiligata en protektiloj de radioaktivaj materialoj.  La Nacia Centro por la Nukleaj Esploroj en Świerk pretigis ankaŭ prototipojn de aliaj aranĝaĵoj por batali kontraŭ terorismon, en kiuj estis aplikitaj detektiloj de fotonoj kaj neŭtronoj. La esploroj kun la valoro de   85 milionoj da eŭroj estis financitaj el la eŭropuniaj rimedoj.

El la elsendo 11.03.2014. Legas Barbara

Pro FAS respondecas ankaŭ patroj

Alkohola fet­sindromo (aŭ Feta alkoholsindromo) – FAS karakterizas novnaskitojn, kies patrinoj drinkis dum gravedeco. Temas pri vico da denaskaj somataj kaj neŭrologiaj difektoj influantaj la tutan estontan vivon de la infano. La damaĝitaj de ili infanoj i.a. spertas malrapidig­itan fizikan evoluon, anatomiajn anomaliojn, moviĝ­perturbojn, perturbojn de atento kaj memoro.  Ĝis nun FAS estis ligita ekskluzive kun la drinkantaj gravedulinoj. La turnopunktaj evidentiĝis esploroj de sciencistoj el Konkuk-Universitato en Seŭlo, la Suda Koreio. Laŭ ili pri la lezo de infanoj en la feta fazo kun­respondecas drinkantaj patroj. La ek­sperminetoj okazigitaj je musoj elmonris, ke la drinkado de la patroj povas rekte influi la evoluon de la infano. Ĉe signifa elcento de musaj fetoj koncipititaj de maskloj influitaj de alkoholo sekvis i.a. malregul­aĵoj en la organevoluo, inkluzive de la cerbo. Tio signifas, ke la evolu­perturboj estis determinitaj jam en momento de la koncipiĝo.

El la elsendo 25.02.2014. Legas Barbara

Birdoj ankaŭ ŝatas cigaredojn

Evidentiĝas, ke ne nur iuj homoj ŝatas cigaredojn, sed birdoj ankaŭ. Ili uzas cigaredojn evidente por aliaj celoj ol la homo, nome por tegado de la nestoj, ĉar ilia odoro fortimigas parazitojn. Duonuzitajn cigaredojn eblas trovi en nestoj de diversaj birdoj en la tuta mondo. Ne devas temi nur pri hazardo eĉ se en la birdonestoj en la urbo eblas trovi multajn kuriozajn materialojn. Nome la cigaredoj havas proprecojn, kiuj mortigas bakeriojn kaj akariojn. La birdoj do utiligas trovitajn, duonuzitajn cigaredojn por certigi pli sterilajn kondiĉojn en siaj nestoj. Tio similas ekzemple al la konduto de abeloj, kiuj enportas en abelujojn rezinon, kiu ankaŭ havas la bakterimortigan efikon.

El la elsendo 25.02.2014. Legas Barbara