Sciencaj informoj

En ZOO-ĝardeno en Płock mara flaŭro kaj faŭno el la tuta mondo

Enretigita de: | Jan 6, 2015 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Kelkdek akvarioj kun la volumeno de 500 ĝis 40 mil litroj estos el­konstruitaj en la Urba Bestoĝardeno de Płock [pŭock] en la norda Pollando kadre de la projekto „Akvoj de la mondo”. Eblos en ili rigardi la ekzemplojn de faŭno kaj flaŭro el ĉiuj plej grandaj maraj kaj dolĉaj akvo­receptakloj de la mondo. La projekto – la plej granda en Pollando – estos preta lime de somero kaj aŭtuno 2016, kio ligiĝos kun la 65-jariĝo de la loka besto­ĝardeno. La plej granda akvario destinita por ŝarkoj entenos 40 mil litrojn de la akvo. Ĝiaj muroj dikos 10 centimetrojn, ĝi longos 12 metrojn kaj estos vasta je du kaj duona metroj. Tra la ekspozicio kondukos pado memoriganta la sekiĝintan river­fluejon kun la bordaj muroj el akrilo. La ZOO-ĝardeno en Plock kun la surfaco de ĉirkaŭ 15 hektaroj estis establita en 1951. Loĝas en ĝi pli ol 3200 bestoj reprezentantaj 307 speciojn, inkluzive de tiuj al kiuj minacas la formorto. En Płock troviĝas unu  el la plej grandaj en la lando did­aktosciencaj pavilonoj kun ekspozicio de reptiloj kaj amfibioj kaj specimene aranĝita tropika arbaro kun originala, ekzotika plantaro. Ekde 12 jaroj la bestoĝardeno de Płock – vizitata jare de pli ol 250 mil personoj –  apartenas al la Monda Organizo de ZOO-ĝardenoj.

 El la elsendo 06.01.2015. Legas Tomek

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0520341

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj