Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

Praepokaj spuroj de kranitrepanado en Peruo

Antaŭ pli ol mil jaroj en la montoj de Peruo oni praktikis komplikajn kirurgiajn operaciojn, inkluzive de kranitrepanado.  La malkovroj de Danielle Kuris el la Kalifornia Universitato en Santa Barbara pruvas, ke tiuj operacioj antaŭ mil jaroj estis sukcese efektivig­ataj. Danielle Kurin ekzamenis ostojn de 32 personoj sur kies kranioj ŝi trovis spurojn de 45 kirurgiaj intervenoj. Iuj interveno­lokoj estis kunkresk­itaj, kio atestas pri tio, ke paciento vivis post la operacio relative longe.  Sciencistoj estas konvinkitaj, ke temas pri la spuroj de la kuracista helpo kaj ne de torturoj aŭ vundoj. Sur la kranioj videbligas nome spuroj post la forrazado de haroj kaj aplikado de kuracherboj, kio manifestiĝis en ŝanĝo de koloro de la kranio. La unuaj pruvoj pri krani­trepanado el Peruo devenas el la 200-600 jaroj antaŭ nia erao. La lastaj el ĉ. 16-a jarcento.

El la elsendo 18.02.2014. Legas Barbara

La plej profunda fervoja tunelo de la mondo

Fine de oktobro 2013 estis inaŭgurita la fervoja tunelo sub la Bosfora Merkolo en Istambulo. Ĝi ligis la eŭropan kaj azian parton de Turkio. Laŭ la premiso ĝi estas ero de projekto ligi la azian fervoj­sistemon kun la eŭropa kaj stimulos la turkan mastrumadon.  La tunelo longas 14 kilometrojn, inkluzive de 1 kaj duon­kilometra segmento troviĝanta sub Bosforo mem. Ĝi troviĝas en pli ol 55-metra profundo kaj estas la plej profunda fervojlinia tunelo en la mondo. Kostante 4 miliardojn da dolaroj ĝi ligas kontinentojn de la historia Silka Trako. Unu miliardon investis japanoj. Laŭ enkondukaj pritaksoj la trajnoj de Marmaray povos ĉiutage transporti ĉirkaŭ unu milionon da pasaĝeroj. La trafikdaŭro sub Bosforo egalas al ĉirkaŭ 4 minutoj, veturo de unu rando de Istambulo al la alia postulas 105 minutojn. La konstruado komenciĝis en 2005 sed la investaĵo prokrastiĝis je 4 jaroj pro arkeologiaj esploroj pri i.a. retrovitaj objektoj post la bizanca haveno el la 4-a jarcento de nia erao. Sub Bosforo estas planita krome aŭtomobila tunelo, Istambulo ricevos krome la trian ponton kaj flughavenon laŭpremise la plej grandan en la mondo.

El la elsendo 11.02.2014. Legas Tomek

Tango kiel medikamento por personoj kun neŭrologiaj malsanoj

“Teo kaj Tango” estas la titolo de la eksperimenta programo por pacientoj kun neŭrologiaj malsanoj, kiu antaŭ kelkaj monatoj komenciĝis en la kanada Halifakso. Pacientoj dancas tangon ekzercante kun studentoj de la baleta lernejo kaj post la okupoj renkontiĝas trinkante teon. La unuaj rezultoj estas promeso­plenaj. La terapio estis organizita kunlabore kun porsenjora organizo „Happily Ever Active”. Konforme al la esploroj elmontrantaj signifan dependecon inter moviĝo kaj fizika kaj psika sano la psika kaj fizika bonfarto de pacientoj partoprenantaj tango­lecionojn rapide pliboniĝas. tango­terapio estis testita jam en la uni­veristata skolo de medicino en Vaŝingtono. Laŭ d-ino Gammon M. Earhart danco ŝajnas realigas multajn, se ne ĉiujn el la rekomend­ataj ekzerco­programoj por personoj suferantaj Parkinson-malsanon. Krom Halifkso la lecionoj kun popoldanco okazas en Toronto kaj estas analizataj de sciencistoj el la universitatoj York kaj Ryerson. La eblecon apliki terapie dancon oni esploras ankaŭ en Montrealo, en la teatro de la Granda Kanada Baleto. Funkcias tie  centro de danco­terapio ofertanta al interesiĝantoj i.a. kompletigon aŭ ŝanĝon de kvalifikoj. Krome oni kunlaboras kun 4 universitataj esplor­centroj.

El la elsendo 11.02.2014. Legas Tomek

Aviadilo projektita de pola 21-jarulino

La 21-jaraĝa Natalia Kubiak, studentino de la teknika fakultato de la Teknologia Universitato en Szczecin (la nord-okcidenta Pollando) en la daŭro d unu jaro projektis pasaĝeran aviadilon, kiu havas ŝancon esti produktata. La ideo de la aviadilo kreiĝis sub la influo de artikolo pri aviadilo kun t.n. kanalaj flugiloj. Ŝia projekto­postulis profundigon de specializaj konoj kaj prenis multajn horojn. Tiel kreiĝis Goldcrest, en la pola lingvo Mysikrólik kaj en Esperanto Orverta Regolo. Temas pri eksterordinara kombino de helikoptero kun klasika aeroplano, kalkulebla al. la klaso >malgranda merkatista firmo< kun lokoj por du pilotoj kaj 4 pasaĝeroj. La projekto de la 21-jaraĝa pola studentino estas eŭropskala evento. Ĝi akiris la 2-an lokon en la studenta konkurso SolidWorks.

El la elsendo 04.02.2014. Legas Barbara

Spuroj de ekzotikaj rabobestoj en Pollando

Jaguaroj, lampartoj (leopardoj) kaj plejstocenaj leonoj vivis iam en la suda Pollando, en la regiono de la nuna Silezio. Tion ni scias dank’ al. sciencistoj el la Vroclava Universitato, kiuj en la kaverno Biśnik retrovis la restaĵojn de la prahistoriaj rabobestoj. Tio pruvas, ke la daŭro kaj flaŭro sur la tereno de Pollando estis pli abunda ol antaŭe oni asertis. Regis nome la opinio, ke tiu tereno pro la klimataj kondiĉoj ne estis vivoriĉa. Ekzistas tamen malaj pruvoj. Jaguaro povis vivi tie antaŭ ĉ. 2 milionoj da jaroj veninte el Afriko kaj Azio. Lampartoj kaj plejstocenaj leonoj vivis  antaŭ ĉ. 600 mil jaroj. La tiamaj jaguaroj pezis ĉ. 150-200 kilogramojn kaj memorigis la besto­ekzemplerojn nun vivantajn en la Centra kaj Suda Ameriko. La pli posta apero de plejstocenaj leonoj, la rabobesto pezanta ĉ. 350-500 kilogramojn forpuŝis jaguarojn de ĉi tiu tereno. Jam pli frue eblis trovi la spurojn de plejstocenaj leonoj, tamen la malkovro de jaguaroj kaj lampartoj postulis konfirmon kaj komparon de la kolektita arkeologia materialo kun eksponaĵoj en aliaj muzeoj. La arkeologiaj esploroj en la kaverno Biśniak estas gvidataj de 1991. Ili liveris tre riĉan arkeologian kaj paleontologian materialon, kiu dokumentas la historion de la homo sur la fono de la naturaj transformiĝoj en la lastaj 350-300 mil jaroj. La analizo de la besto­restaĵoj ebligis identigi pli ol 100 speciojn de mamuloj.

El la elsendo 04.02.2014. Legas Barbara

La unua pola vino el frostintaj survite vinberoj

La unua en Pollando vino el la frostintaj survite vinberoj kreiĝis en la vitejo de la Jagelona Universitato en Krakovo “Apud la Nobelbiena Rojo”. La maloftan drinkaĵon povas gustumi nur malmultaj personoj, ĉar oni produktis sole 20 litrojn, alivorte 30 botelojn. La kvalito de la vino produkita el vinberoj 2012 en la loko Łazy apud Bochnia en la krakova regiono laŭ la postulema Vinkapitulo de la Jagelona Universitato estas bona. Laŭ enologoj kaj vin­ekspertoj ĝi distingiĝas per koncentrita aromo de freŝaj fruktoj kaj havas guston karakterizan por la vinber­specio “hibernal”, el kiuj ĝi estis produtita. La frostiĝ­intajn survite helverdajn vinberojn oni plukis nokte komence de decembro 2012 dum favora frosta aŭro de preskaŭ minus 12 gradoj. La kolektado estis fulmrapida, ĝi daŭris nur unu horon. La mosto fermentis dum duona jaro kaj poste la vino maturiĝis. Glacivino estas drinkaĵo malofta. El 100 kilogramoj da premitaj vinberoj antaŭ la degelo kreiĝas 10-15 litoj da mosto. Per la glacivino de la  Jagelona Universitato oni tostos la 650-jariĝon solenatan en 2014. La lulilo de la vino de la vinberoj frostiĝintaj estas Frankonio en Germanio. Nun la plej grandan produktadon oni notas en Germanio kaj en Kanado.

El la elsendo 28.01.2014. Legas Barbara

La blankaj ursoj manĝas ne sole fokojn

Ekspertoj de la usona televiidstacio NBC malkovris, ke la polusaj ursoj kaze de neceso kapablas ŝanĝi sian dieton. Ili ekzamenis la ekstrem­entojn de la blankaj ursoj, kiuj ektroviĝis en Manitoba, Kanado. Evidentiĝis, ke la polusaj ursoj, kies dieton konsistigas grandparte fokoj povas konsumi ankaŭ birdoovojn, rangiferojn, berojn kaj herbo­grajnojn. Serĉante nutraĵon ili ne tiom gvidas sin per instinkto, kiom laŭ provo­maniero, tial foj-foje ili klopodas gustumi aŭtomobilan akumulaton aŭ sidilon de la neĝskotero. Antaŭ unu jaro la usona Centro de Donitaĵoj pri Neĝo kaj Glacio informis, ke la glacikrusto sur Arkto egalas al 3, 41 milionoj da kvadrataj kilometroj, atestante ke ekde la inaŭguro de la mezurado, t.e. ekde la 1979-a jaro okazas ĝia drasta ŝrumpo. Laŭ parto de ekspertoj ankoraŭ antaŭ la fino de la jardeko dum iu varma somero la arkta glacio povas tutece malaperi. Kiel kaŭzon de ĉi tiu fenomeno oni konsideras la klimatajn ŝanĝojn.

El la elsendo 28.01.2014. Legas Barbara

La maniero reagi je streso grava en la sanprognozado

La maniero reagi je streso influas la homan sanon. Ĝi ankaŭ permesas antaŭvidi,  kian sanstaton havos koncerna persono post la paso de 10 jaroj. 10 jarojn dediĉis specialistoj el la Ŝtata Universitato en Pensinvalio al siaj esploroj ekzameninte du mil personojn, 8 fojojn tage alvokante ilin kaj pridemand­ante pri la trapaso de ilia tago, animstato, san­problemoj kaj aperantaj stresigaj situacioj. Kvar fojojn esplorantoj prenis testoprovaĵojn de ilia salivo por ekzameni la nivelon de kortizolo – la stresohormono. Post la paso de 10 jaro ili ripetis la ekzamenadon kaj sekvis donitaĵojn pri la vivo kaj sanstato de la testataj personoj baze de la usonaj naciaj ekzamenadoj MIDUS. La rezultoj ne estis aparte surprizaj, ĉar delonge estas konata dependeco inter streso kaj sanstato. Tiel do, se homo malbone toleras streson, daŭre estas ekscitita kaj nervoza post la paso de kelkaj jaroj povos suferi kronikajn malsanojn pri la sangocirkulado aŭ artikdoloroj. Laŭ David Almeida, unu el la esploristoj respondecaj pro analizoj, homoj apartenas al du kategorioj. Al gluhomoj streso kateniĝas kaj eĉ fine de la tago tiuj homoj estas malgajaj kaj koleraj. De la alia kategorio, la t.n.  homoj-teflonoj streso forglitiĝas. La problemo ligiĝas ne sole kun la homa karakero. Iuj homoj spertas pli da stresigaj fenomenoj dumtage ol la aliaj. Plej multe endanĝerigitaj je stresaj situacioj estas junaj personoj, tre aktivaj kun altgrada klereco. Temas krome pri grizaĝuloj, aparte personoj pli ol 65-jaraĝaj, kiuj ne tiom sukcese frontas stresojn. Laŭ sciencistoj la solvo ne estas redukti streson, sed ellerni la manieron ĝin sukcese fronti.

El la elsendo 21.01.2014. Legas Zbyszek

Emocioj ligitaj kun matematiko

Maltrankvilo ligita kun la solvado de matematikaj taskoj aktivigas la samajn cerbo­sferojn, kiel la fizika doloro.  La esploristoj el la ĉikaga universitato pruvis, ke ju pli grandan timon sentas homoj lige kun la matematikaj taskoj des pli forte estas stimulitaj cerbo­regionoj respondecaj pro instinkta malkovrado de danĝero kaj pro la sperto de fizika doloro. Ĉe la testitaj personoj timo estis aperanta ne nur dum la solvado de matematikaj taskoj, sed ankaŭ dum kuntuŝigo kun la matematikaj lernolibroj kaj enpaŝado en la matematikajn klasojn. Maltrankvilo estis aperanta ankaŭ, kiam testatoj  havis la konscion, ke por fini la studojn necesos ekzameni iliajn sciojn pri matematiko.  La testitaj personoj tute ne estis timemaj en la normalaj viv­cirkonstancoj. La maltrakvilo estis aperata en situacioj, kiuj vekis asociaciojn kun matematiko.

El la elsendo 14.01.2014. Legas Tomek

Temperaturoj realaj kaj senteblaj

La persona percepto de temperaturo malsamas disde tiu, kiun elmontras termometroj. Tial kelkfoje, kiam estas nur 12 gradoj ŝajnas al ni, ke estas varme – aliflanke ĉe la 18-grada temperaturo ni sentas malvarmon. Ĉion ĉi klarigas la ideo de sentebla temperaturo, eksplikanta ĉi tiujn diferencojn.

Ankoraŭ antaŭ kelka tempo oficialaj informoj de la pola Instituto pri Meteologio kaj Akvomastrumado informis pri la sentebla temperaturo kaj ne tiu, kiun elmontris termometroj. Oni rezignis pri tio, kiam homoj rimarkis, ke la sciigata temperaturo malsamas disde tiu, kiun elmontris iliaj hejmaj termometroj. Sed tion kaŭzis manko de konscio pri tio, ke ekzistas gravaj diferencoj inter la temperaturoj senteblaj kaj realaj.

Interesan metodon mezuri la senteblan temperaturon, baziĝantan sur la sciencaj esploroj,  prezentis kanadanoj. Ilia meteologia instituto prilaboris specialan forumulon, baze de kiu la sentebla temperaturo estas kalkulata baze de reala temperaturo kaj humideco. Humidex ne estas tamen ideala, kvankam tre utila maniero informi pri la temperaturo,  ĉar ĝi en preciza maniero difinas la influon de humideco je la percepto de temperaturo. Tamen mankas en ĝi almenaŭ du variabloj, kiuj ebligus unusignife difini ĉu en koncerna momento  homo sentos la termo¬komforton aŭ ne.

Unue temas pri la ventoforto. Nome vento en signifa grado malaltigas temperaturon. Kelkfoje tamen, kiam regas granda varmo – pli ol 40-grada – ĝi efikas kiel harsekigilo kaj povas grandigi la senton de varmo.

Alfoniĝas al tio pluvo. Nome la homa organismo perceptas la akvotemperaturon kiel signife malpli altan ol la temperaturon de aero. Tial ĉiu pluvo aŭ neĝpluvo kaŭzas, ke homo sentas pli da malvarmo malgraŭ la sama temperaturo, kiu regas  dum la senpluva vetero.

Kial tamen oni ne konsideras la sunradiadon? Tio okazas pro la fakto, ke la reala temperaturo mezurata en la meteologiaj stacioj okazas ĉiam en la ombro. La sunradioj efektive varmigas la aeron, sed tiu faktoro ne estas konsiderata. Tial ni mem lasas nin trompi rigardante varmigitan termometron, kiu indikas eĉ je 10 gradoj pli ol estas reale. Nur konfronto kun freŝa ekserdoma aero ver¬konformigas nian senton de temperaturo

La senteblaj temperaturoj, povas esti kelkfoje ŝokaj. Kiam estas nulgrada vetero, sed vento blovas kun rapideco de 50 kilometroj je unu horo homo sentas minus 27 gradojn. Se tia vento blovus en momento, kiam ekzemple en Pollando ni havus  minus 30 gradojn ni sentus malvarmon de minus 67 gradoj.

En Britio la tieaj 7-8 plusaj gradoj en kondiĉoj de ŝira vento kaj multe pli granda humideco ol en Pollando povas esti de poloj senteblaj kiel malpli alta temperaturo ol la temperaturo en Pollando egala al nulo gradoj en la kondiĉoj de sunplena kaj senventa vetero.

Tial necesas orientiĝi pri la sentebla, perceptebla temperaturo aŭ almenaŭ kapabli taksi ĝin konsiderante donitaĵojn pri humideco kaj ventoforto. Verdire ne estis ankoraŭ prilaborita perfekta meteologia modelo ebliganta precize difini la senteblan temperatuon, sed la jam ekzistantaj modeloj ebligas ĉiam  pli bone ĝin taksi.

El la elsendo 17.12.2013. Legas Tomek