Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

Pola artefarita osto

Jam antaŭ 4 jaroj sciencistoj el la Min- kaj Fandindustria Akademio en Krakovo post 6 jaraj laboroj certis, ke ili sukcesis inventi biomaterialon, kiu distingiĝis inter aliaj osto­anstataŭaj materialoj en la mondo. Nun kunlaboras pri ĝi esploristoj el la Medicina Universitato en Lublino. La inventita  materialo bonege taŭgas por bio­inplantaĵoj. Ĝi ne kaŭzas inflamojn kaj ne estas rifuzata de organismo. Unu jaron post enplanto ĝi bone kunlaborante kun la ĉeloj transformiĝ­ante en oston. La pola biomaterialo baziĝas sur  kalci­fosfato, kiu eniras la konsiston de ostoj kaj koraloj. Ĝi kelkfoje povas esti riĉigata per jonoj de magnezo, sed krome ankaŭ ĝi estas riĉigata per sukera polimera komponento, kiu kaŭzis, ke ĝi fariĝas simila al la homa spongeca osto, facila por tranĉoj kaj modifoj. La konsistera polimero sub la influo de humideco pufiĝas ŝanĝante siajn proprecojn fariĝante kungluaĵo. La pola biomaerialo povas esti saturita per antibiotiko aŭ per aliaj substancoj, ekzemple kreskigaj. Ĝi evidentiĝis esti bona fundamento por la ĉeloj, kiuj sur ĝi lokiĝas.

El la elsendo 11.06.2014. Legas Barbara

Nun la specioj formortas pli rapide ol antaŭe

La planto- kaj bestospecioj pereas nun almenaŭ mil fojojn pli rapide ol kiam aperis la unuaj homoj kaj la mondo staras rande de laŭvica amasa formortado. Tio rezultas el esploroj en la usona Duke University [dik juniversity]. La tieaj esploristoj analizis la malnovan kaj nunan ritmon de la formortado kaj malkovris, ke iam ĝi estis multe malpli rapida ol oni ĝis nun asertis. Nun la planto- kaj bestospecioj malaperas ĉ. 10-oble pli rapide ol premisis biologoj. La malaperadon de la specioj influas multaj faktoroj, sed la ĉefa estas perdo de vivejoj, kio ligiĝas kun la homa ekspansio. Al tio aldoniĝas invad­specioj, kiuj forpuŝas la indiĝenajn,   klimatŝanĝoj kaj ankaŭ ĉasdekumado. Jam kelkfoje granda parto de la Tero fariĝis viktimo de amasa formortado de la specioj. Antaŭ ĉirkaŭ 66 milionoj da jaroj  la amasa formortado pereigis di­onosaŭrojn kaj tri kvaronon de la teraj specioj. Antaŭ 252 milionoj da jaroj en simila procezo pereis 90 procentoj de nia planedo. Sciencistoj tamen vidas esperon en modernaj teknologioj kaj en alarmado pri specioj endanĝerigitaj fare de posedantoj de plurfunkciaj poŝtelefonoj. Tiam iliaopinie eblos entrepreni la provon savi iliajn vivejojn aŭ generigi en kontrolaj kondiĉoj. Kiel ekzemplon ili citas brazilan simion Leontopithecus rosalia, kiu antaŭ kelkaj jaroj estis rekonita kiel formortinta pro perdo de vivejoj. Oni tamen retrovis ĝin en senhomaj regionoj de Brazilo, pli­nombrigis en mallibereco kaj sekve lasis en arbarojn. Nun estas pli da ili ol lokoj, en kiuj oni povus ilin liberigi.

El la elsendo 11.06.2014. Legas Barbara

Bjalistokaj studentoj denove venkis

La marsa roboto-paŝilo Hyperion 2 de bjalistokaj studentoj jam la duan fojon laŭvice venkis la rivaladon University Rover Challenge  2014 en Usono. La duan lokon akiris la teamo el la Universitato de la Scienco kaj Teknologio el Misurio, Usono. La trian lokon nunjare okupis studentoj el Rzeszów [ĵeŝuv] en la sudorienta Pollando.

La dua sinsekva venko de la teamo el la Mekanika Fakultato de la Bjalistoka Politekniko okazis la unuan fojon en la historio de la rivalado. Michał Grześ, Jacek Wojdyła, Jakub Maliszewski, Robert Bałdyga, Maciej Baka, Maciej Rećko prezentis roboton Hyperion 2, evoluigitan version de Hyperion, kiu venkis la rivaladon en 2013. La rivaladon partoprenis 23 studentaj teamoj el la tuta mondo. La polaj venkintoj akirinte la 1-an lokon ricevis 368 poentojn. La du sekvaj teamoj 342 respektive 338 poentojn. En 2013 studentoj el Bjalistoko akiris la rekordan nombron de poentoj 493 je 500 eblaj. Nunjare temas pri ilia tria venko en la konkurso. En 2011 ili venkis prezentante la roboton Magma 2.

El la elsendo 03.06.2014. Legas Barbara

Pliaj junaj fokoj en Baltiko

Laborantoj de la fokejo ĉe la duoninsulo Hel pasintsemajne liberigis tri junajn grizajn fokojn, kiuj kreskis en la fokejo de la tiea marlanterno. Ili estas provizitaj per elektronikaj aranĝaĵoj ebligantaj sekvi ilian maran moviĝon, kion povas fari ankaŭ internaŭtoj (http://wedrowkifok.wwf.pl). Du el la fokoj naskiĝis en la fokejo kaj nun pezas 49 respektive 46 kilogramojn. Unu foko estis trovita en aprilo ĉe la plaĝo de Łeba en la stato, kiu enzorgigis la laborantojn de la centro. Ŝia pezo egalis nur al. ĉ. 15 kilogramoj, nun ĝi duobliĝis. Antaŭ la liberigo la fokoj estis instruitaj memstare serĉi kaj kapti fiŝojn, la ceterajn kapablojn ili devos alproprigi memstare. Kiam fokoj kreskos ili pezos 100-200 kilogramojn kaze de femaloj kaj 200-300 kilogramojn kaze de maskloj. La liberigitaj pasint­semajne fokoj estas jam laŭvicaj ekzempleroj kiuj trafis al Baltiko kadre de la projekto gvidata de la marlanterno ĉe Hel kun WWF reenkonduki grizajn fokojn ĉe la suda marbordo de Baltiko kaj rekreon de lokaj fokaj kolonioj, iam plurnombre vivantaj ĉe la pola marbordo. Antaŭ ĉ. 100 jaroj en Baltiko vivis 100 mil grizaj fokoj. En la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento ilia nombro egalis al apenaŭ 4 kaj duona mil. Tiam fokoj estis ĉirkaŭpren­itaj per leĝa protekto. Dum la ĉiujara nombrado en 2013 oni konstatis ilian kreskon ĝis ĉ. 30 mil ekzempleroj.

El la elsendo 03.06.2014. Legas Barbara

La aranea veneno

Estas jam sciate, kiuj proteinoj povas partopreni en la kreiĝado kaj aktiviĝo de toksaj substancoj en la veneno de araneo kaj kiuj estas necesaj por ke kreiĝu araneaĵo. En la mondo vivas 44 kaj duona mil specioj de araneoj, kiuj aplikas ankaŭ tre malsamajn ĉas­taktikojn. Pro diversspecaj mutadoj eblas renkonti ilin en ekstreme malsamaj medioj. La araneaĵo pro sia ekterordinara rezisto kaj elasteco senĉese estas la esplor­objekto de bioteknik­istoj, kiuj ne sukcesis ĝis nun lerni kiel produkti ilin malmultekoste kaj amasskale. Kiel efikaj ĉasistoj araneoj estas grava elemento de ekosistemoj, aparte en la natura kontrolo de insektoj, inkluzive de la insektoj plant­damaĝaj. Siajn viktimojn ili atakas per ĉasveneno produktata en speciala glando. Pro siaj biokemiaj kaj strukturaj proprecoj ilia ĉasveneno ankaŭ estas la esplorobjekto de sciencistoj. La veneno de iuj araneoj estas danĝera por la homo, sed oni ne ekskludas, ke aranea toksaĵo povus esti aplikita en medicino. Por kompreni ĝian biologion sciencistoj el Danlando, Ĉinio kaj Saŭda Arabio ekzamenis la genomon de du araneoj, la afrika stegodyphus mimosarum kaj devenanta el Brazilo acanthoscurria geniculata. Iliaj genomoj evidentiĝis tre grandaj kaj laŭ tio ili similaj al genomoj de mamuloj. La sciencistoj okupiĝis aparte pri genoj respondecaj pro la produktado de veneno kaj identigis 2193 proteinojn de araneaĵo. La esplor­rezultoj povas helpi en estonta utiligo de veneno por la produktado de neŭr­otoksinoj kaj insekto­detruaj kemiaĵoj. Ili povas ankaŭ rapidigi esplorojn pri utiligo de araneaĵa proteino por la produktado de novaj, tre rezistaj biomaterialoj.

 El la elsendo 20.05.2014. Legas Tomek

Inventaĵo servonta al personoj grizaĝaj

Ĉiam pli da personoj grizaĝaj malaperas en Pollando senspure, kio sekvas el la donitaĵoj de la fondaĵo serĉanta la malaper­intojn ITAKA. Multaj tiaj kazoj ligiĝas kun perturboj de la memoro kaŭzitaj de demenco aŭ Alzheimer-malsano. Por pli facila retrovo de ili servas la t.n. Wanted Clock (serĉhorloĝo). Temas pri la inventaĵo de la pola 19-jarulo, Mariusz Blaszka, lernanto de la lasta klaso de la Elektronika Teknikumo el la suda Pollando.  La aranĝaĵo aspektas kiel horloĝo kun la enmuntita GPS-gvidilo kaj  karto SIM.  La programitaj en ĝi lokalizaj donitaĵoj rilatas al la regiono, kiun uzanta ĝin grizaĝulo ne devus forlasi. Se tamen tio okazas la horloĝo sendas elekt­ronikan mesaĝon kun informo pri lokalizo konsideranta distancon de kelkaj metroj. Tamen se eĉ en la horloĝo ne estas en­programita „ne­transpasebla regiono” sufiĉas sendi elektronikan mesaĝon al ĝia SIM-karto kaj responde oni ricevas informon pri lokalizo de koncerna persono. La inventita de la pola junulo horloĝo memorigas ankaŭ pri horo apliki medikamentojn. Se oni sendas al ĝi elektronikan mesaĝon ĝi mem rekontaktas la telefon­inton funkciig­ante la laŭtparolan sistemon, tiel ke oni povas alparoli la horloĝ­portanton. Se tio ne sukcesas la enmuntitaj diodoj ekemisias intensan lumsignal­adon, kio povas servi dum la noktaj serĉadoj, kiam la horloĝ­portanto perdiĝis. La horloĝo de Mariusz Blaszka akiris jam la oran medalon kaj specialan premion dum la brusela foiro „Brussels Innova”, distingon dum la polaj konkurso por junaj sciencistoj E(x)plory 2014 kaj tutlanda Olimpiko de Teknikaj Novumoj. En majo ĝi estis prezentita dum la invento­foiro en Parizo, sekve ĝi partoprenis la konkurson INFOMatrix en Bukureŝto.

 El la elsendo 20.05.2014. Legas Tomek

Elektraj aranĝaĵoj perturbas la birdo­navigadon

La esploroj de germanaj sciencistoj sugestas, ke elektraj aranĝaĵoj povas perturbi la navigadon de birdoj dum ilia migrado. Eĉ malforta elektromagneta kampo difektas la internan kompason de animaloj. Germanaj sciencistoj asertas, ke tiu ĉi efekto estas plej forta, kiam la birdoj flugas super la urbanizitaj kompleksoj.  Iuj birdoj migras laŭ tre grandaj distancoj, preskaŭ je mondoduono. Oni asertas, ke retrovon de ĝusta vojo helpas al ili interna kompaso alkonformiĝ­anta al la magneta kampo de la Tero. Profesoro Henrik Mouritsen el la germana universitato de Oldenburg dum 7 jaroj ekzamenis kiel malforta elektromagneta kampo influis ruĝgorĝulojn. Evidentiĝis, ke ekzempleroj influitaj de la elektra kampo de 50 kilohercoj ĝis 5 megahercoj tutece perdas la dir­ekosenton. Post ĝia elŝalto ili denove kapblas „retrovi sin” en la spaco. Kiel atentigis la esploristo la migrantaj birdoj traflugas super la urboj, en kiuj en ĉiam pli da domoj kaj oficejoj oni utiligas multajn elektrajn aranĝaĵojn. Tio  signifas, ke tiuj birdoj devas uzi alian metodon de sia flug­navigado. Ili disponas pri tri diversaj kompasoj: la stela, la suna kaj magneta, kiuj funkcias sendepende.  Sciencistoj ne scias ĝisfine kiel funkcias la magneta kompaso, sed ekzistas pruvoj, ke ili utiligas kemiajn reagojn stimulatajn de la lumo, kiuj dependas de la orientiĝo de la birdo rilate al la magneta kampo de la Tero.

El la elsendo 13.05.2014. Legas Barbara

Klimatvarmiĝo dekumas kapreolojn

Laŭ esploroj de sciencistoj el la Franca Sciencakademio kaj Landa Ĉascentro la klimat¬varmiĝo kaŭzas amasan formortadon de kapreoloj. La rimarkita varmiĝo egala al unu grado en la daŭro de unu jarcento kaŭzis, ke sur la teritorio de Francio multaj specioj de flaŭro kaj faŭno sukcese adaptiĝis. Tamen ne junaj kapreoloj. Printempo venas nun pli frue ol en la antaŭaj jaroj kaj se plantoj en specifa maniero al tio adaptiĝas al tiuj kalendaraj ŝanĝoj kelkiuj animaloj ne. Sekve maturaj kapreoloj naskas antaŭdate idojn kaj ili estas signife malpli¬f ortaj kaj malpli rezistaj je tio, kio okazas en la atmosfero. Estis konstatite, ke en Francio dum la lastaj 30 jaroj kapreoloj naskas ideojn pli-malpli du semajnojn antaŭdate. En la 1970-a jaro en Francio estis sukcese inaŭgurita kampanjo, kies celo estis grandigi la populacion de kapreoloj kaj cervoj. Ilia nombro de 200 mil bestoj 10-obligis. Nun francaj sciencitoj denove alarmas, ke la novnaskitaj kapreoloj vivas signife malpli longe kaj tial estas ĉiam malpli da ili.

El la elsendo 06.05.2014. Legas Gabi

La televid­rigardado influas mallongige la dormodaŭron

Ekzamenado de pli ol 1800 infanoj en la aĝo de 6 monatoj ĝis 8 jaroj elmontris ligon inter ofta televidrigardado kaj evidenta mallongiĝo de la dormodaŭro. Grupo de esploristoj el Harvardo kaj de la Infana Hospitalo MassGeneral en Bostono okazigis eksperimenton, kiu celis analizi longdaŭran (kelkajaran) influon de diversspecaj faktoroj je sano kaj evoluo de malgrandaj infanoj. Inter tiuj faktoroj estas televido. La patrinoj de ĉiuj ĉi infanoj estis difinantaj kioman tempon tage iliaj infanoj pasigas ĉe televidilo. En la unua vivojaro temis pri tempo troviĝi en ĉambro kun la funkcianta televidilo. Poste unu fojon jare dum 7 jaroj la patrinoj estis informantaj pri tempo de aktiva rigardado de televido fare de iliaj infanoj. Ĉiufoje la patrinoj sciigis la mezan dormo­kvanton de siaj infanoj diurne. Evidentiĝis, ke ĉiu kroma horo pasigita antaŭ la televidilo ligiĝis kun malkresko de la tagnokta dormo je 7 minutoj. Oni rimarkis, ke ĉe infanoj dormantaj en ĉambroj, en kiuj funkciis televidilo la dormdaŭro malkreskas meze je duona horo diurne. La ricevitaj rezultoj konfirmas pli fruajn sciencajn esplorojn, ke same la rigardado de televido, kiel ankaŭ dormado en ĉambro kun televidilo rezultigas mallongigon de la domodaŭro. Tio povas havi negativan influon je la psika kaj fizika sano de la infanoj.

El la elsendo 29.04.2014. Legas Barbara

Pliaj informoj pri la lingvo Carabayo

Baze de partaj informoj pri la lingvo carabayo sciencistoj retrovis ĝian lokon kadre de la amazoniaj lingvoj. Oni konas ĉ. 50 vortojn de ĉi tiu lingvo rezulte de mallonga kontakto kun unu el la familioj Carabayo, kiam ĝi fariĝis ostaĝo de militista trupo. Dum mallibereco­periodo oni klopodos komuniki kun ĝi helpe de lingvoj uzataj en la regiono. Senrezulte. Frank Seifert el Instituto pri Evolua Antropologio en Lajpcigo, Germanio kaj Juan Alvaro Echeverri el la Nacia Universitato de Kolombio en Leticia subigis la kolektitajn tiam leksikajn donitaĵojn al denova analizo kaj komparis kun historiaj donitaĵoj pri diversaj lingvoj uzataj en la regiono. La komparoj pruvis, ke carabayo multkaze similas al la mortinta lingvo yuri kaj daŭre uzata tikuna. Laŭ sciencistoj la tribo carabayo rekte aŭ malrekte deriviĝas el la popolo yuri, kies lingvo kaj kutimoj estis priskrib­itaj en la 19-a jarcento. Seifart kaj  Alvaro identigis 4 elementojn, kiuj memorigas la lingvon yuri, inkluzive pronomon, kiu apartenas al formoj plej imunaj je pruntoj, elmontrante prefere genealogiajn rilatojn. Nun en la mondo vivas ĉirkaŭ 100 grupoj de originaj triboj, kiuj ne volas kontaktiĝi kun la ekstera mondo. Multaj el ili loĝas en la pluvarbaroj de Amazonio. Carabayo vivas en la kolombia parto de Amazonio, en la supra parto de la rivero Pure.

El la elsendo 29.04.2014. Legas Barbara