Sciencaj informoj

Urogaloj en la Arbarego de Augustów

Enretigita de: | Nov 18, 2014 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

En novembro la Arbarego de Augustów [aŭgustuf] akceptos 40 novajn loĝantojn. Temas pri urogaloj, kiuj estas unuj el la plej maloftaj birdoj en Pollando. Augustów-Praarbarego estas unu el iliaj lastaj vivterenoj. Ilia multnombra iam populacio sekve de ĉasadoj estis dekumita kaj nun en la Praarbarego troviĝas de 30 ĝis 35 urogaloj. Eblas ilin renkonti ankaŭ en Malsupra Silezio. Entute en Pollando vivas ĉ. 350-450 urogaloj. Komence de la 20-a jarcento temis pri ĉirkaŭ 3 mil birdoj.

Ekde la 2012-a jaro sur la tereno de Augustów-Praarbarego estas realigata projekto i.a. konsistanta en la rekreo de la populacio kaj gena protekto de urogaloj.  La novaj gastoj venis el Rusio. Antaŭ ol veni al Pollando ili estis ĝisfunde ekzamenitaj. Analizoj konfirmis la genan identecon de la venigitaj birdoj kun urogaloj vivantaj en la norda Pollando. Nun ili estas subigitaj al adaptoprocezo kaj nur post ĝia fino ili estos libere enlasitaj en la Praarbaregon.

Urogaloj troviĝas en la pola „Ruĝa libro de animaloj”, kiel specio ekstreme minacita.  Ekde 1995 ili estas ĉirkaŭprenitaj en Pollando per strikta proteko. Tio koncernas ne sole birdojn mem, sed ankaŭ lokojn de ilia vivado. Aktuale plej multonombre urogaloj troviĝas en Rusio, kie estas ĉirkaŭ unu miliono 400 mil birdoekzempleroj. Po ĉirkaŭ 200 mil urogaloj vivas en Svedio, Finnlando kaj Norvegio.

  El la elsendo 18.11.2014. Legas Tomek

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0526668

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj