Sciencaj informoj

Prix Galien por polaj specialistoj

Enretigita de: | Dec 30, 2014 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Polaj specialistoj el Aŭdocentro en la loko Kajetany apud Varsovio ricevis en Monte Carlo oran medalon de internacia konkurso Prix Galien pro la prilaboro de la unua en la mondo Landa Teleaŭdiologia Reto. Ĝia ideodoninto kaj kreinto estas la estro de la Internacia Centro de Aŭdokapablo, profesoro Henryk Skarżyński. Oni utiligas ĝin por pacientoj kun koĥlea enplantaĵo. Nome tiuj personoj post la operacio bezonas longdaŭran protekton, kio ligiĝas kun multaj vizitoj en la hospitalo, ofte longaj vojaĝoj tre tedaj kaze de kelkmonataj aŭ unujaraj infanoj. Por ili estis kreita la tele­medicina sistemo, kiu ebligas gvidi malmultekostan kaj efikan rekapabligadon de aŭdo- kaj parolokapablo kaj distancan priservon de pacientoj kun diversspecaj  koĥleaj enplantaĵoj. La laboroj pri la sistemo estis inaŭguritaj antaŭ 14 jaroj. Antaŭ 7 jaroj oni demonstris ĝin sur la internacia areno. Nun la Landa Reto de Teleaŭdiologio disponas pri 20 centroj en la tuta Pollando kaj estas unika  ĉi-speca sistemo en la sanprotekto.

La fondita en 1970 Prix Galien ĝuas prestiĝon kaj rekonon en la tuta mondo. Atribuata al firmaoj kaj individuoj pro esploroj, plej novaj teknologioj kaj novumaj produktoj ĝi estas taksata kiel la plej grava distingo koncerne medicinajn aranĝaĵojn tuj post Nobel-premio pri medicino.

 El la elsendo 30.12.2014. Legas Tomek

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0526617

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj