Sciencaj informoj

Negativaj sekvoj de kemiaj substancoj en kosmetikaĵoj

Enretigita de: | Jan 27, 2015 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Laŭ la lastaj esploroj rezultas, ke hormone aktivaj substancoj aldonataj i.a. al kontraŭŝvitigaj kosmetikaĵoj,  medikamentoj, purigaj substancoj de la ĝenerala uzo, pakumoj povas kaŭzi perturbojn de koncentriĝo, malortiĝon de la memorkapablo, movperturbojn, aŭtismon kaj senfekundecon. Usona Epidemiologia Revuo publikigis informojn, ke EDC-substancoj, t.e. kemiaĵoj perturbantaj la hormonprocezojn,  troviĝantaj en senŝvitigaj kosmetikaĵoj malaltigas la viran fekundecon je 30 procentoj.  Laŭ la raporto de la Nordia Konsilio rezultas, ke la konsekvencoj de la malsalubra efikado de la aplikataj EDC-substancoj en la Eŭropa Unio ligiĝas  kun la kostoj egalaj al duona miliardo da eŭroj ĉiujare.

La perturbojn kaŭzas ĉefe hormone aktivaj substancoj, kiuj estas signitaj per la siglo EDC. Inter la plej popularaj troviĝas dioksinoj, pesticidoj, bifenoloj, kiel bisfenolo A.  Ili ĝuste kaŭzas misfunkciojn en la produktado kaj metabolo de naturaj hormonoj de la homa organismo. Ili povas influi ankaŭ ilian dislokon, kio grave damaĝas la funkciadon de organo kontrolata de koncerna hormono. Laŭvicaj ekzamenoj el la lastaj jaroj alportas informojn pri la ligo inter EDC-substancoj perturbantaj la hormonprocezojn kaj antaŭdata maturiĝo, pertuboj de koncentriĝo, malfortiĝo de memoro, movfunkciaj deficitoj, aŭtimo kaj senfekundeco. Ŝanĝoj rezultigitaj de kemiaĵoj povas ne tuj aperi, sed  nur en laŭvicaj generacioj. Reprezentantoj de la Nordia Konsilio alvokis la Eŭropan Union enkonduki normojn malpermestantajn la uzon de tiuj substancoj por la produktado de kosmetikaĵoj, medikamentoj kaj purigaj substancoj.

Profesoro Andreas Kortenkamp, toksikologo el la londona Brunel-universitato atentigas, ke estas tre malfacile unusignife pruvi la ligojn inter la aplikataj konsmetikaĵoj enhavantaj  tiujn ĉi substancojn kaj malsaniĝado, ĉar pro evidentaj kialoj oni ne faras tiajn eksperimentojn ĉe homoj. Alilflanke ekzistas tre konvinkaj pruvoj pri negativa influo de kemiaj substancoj je animalaj ĉeloj. Liaopinie la raporto de la Nordia Konsilio devus esti konsiderita por reguligi normojn ligitajn kun la aplikado de substancoj perturbantaj la hormonprocezojn.

  El la elsendo 27.01.2015. Legas Barbara

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0519289

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj