Sciencaj informoj

Brumapo de Baltiko

Enretigita de: | Jan 13, 2015 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Ĝis la jarfino daŭros esploroj, kiuj servos por krei la brumapon de Baltiko. La donitaĵojn kolektas 40 sondiloj dislokitaj en diversaj lokoj. Sciencistoj el 6 landoj, inkluzive de Pollando, antaŭvidas, ke la kreiĝonta mapo helpos protekti la marbestojn kontraŭ la sekvoj de la subakva bruo. La sondiloj estas lokitaj en la akvoj de Baltiko ĉe la bordoj de Svedio, Danlando, Pollando, Germanio, Estonio kaj Finnlando. Ĉiu lando lokis inter 4 ĝis 10 aranĝaĵojn, Pollando kvin. Ili troviĝas en la profundo de eĉ 90 metroj kaj estis dislokitaj tiel, ke la kolektitaj informoj liveru laŭeble plenajn donitaĵojn pri la bruo en la tuta maro. Ĉar la mezurado daŭras ekde la jarkomenco la finaj donitaĵoj prezentos la staton de la bruo en la Balta Maro dum la tuta jaro.

Paralele kun la registrado de la subakvaj sonoj la aŭtoroj de la projekto kolektas donitaĵojn pri la trafiko de ŝipoj, kiuj estas la ĉefaj bru­kaŭzantoj. Temas pri informoj rilate specon kaj grandecon de la marunuoj kaj rilate rapidecon, kun kiu ili navigas.

Tiel kreiĝos la brumapo de Baltiko ne sole prezentante kiel bruo dismetiĝis sub la marakvo, sed ebligonta prilaboron de komputila programo, kiu kun relative granda precizeco prognozos kiomgrada bruo kreiĝos en elektita parto de la maro depende de la premisita ŝiptrafiko. Tiuj laboroj daŭros ĝis la 2016-a jaro.

Ekde la 2-a mondmilito la brunivelo en la maroj kaj oceanoj kreskis kelkoble, kion pruvis enkondukaj esploroj gvidataj de multaj institucioj. La marbestoj estas tre impresiĝemaj je bruo dum sono sub la akvo disvastiĝas kun pli granda forto kaj atingeblo ol en la aero.

La internacia projekto kadre de kiu estas ekzamenata bruo nomiĝas sigle BIAS (t.e. Baltic Sea Information on Acoustic Soundscape). Ĝi estas subvenciata de la Eŭropa Unio. En Pollando krom­financas ĝin la Nacia Fonduso por la  Medioprotekto kaj Akva Mastrumado.

El la elsendo 13.01.2015. Legas Tomek

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0524933

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj