Sciencaj informoj

Aquaman revoluciigos la plonĝadon

Enretigita de: | Nov 25, 2014 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Sciencistoj el la dana universitato en Odense kreis novan materialon, kiu kapablas reteni kaj stapli oksigenon en tre signifa koncentriĝo. La laborojn partoprenis ankaŭ aŭstraliaj sciencistoj el la universitato en Sidnejo. Ĝi estas nomita Aquaman omaĝe al la heroo de bildstrio el la 40-aj jaroj de la 20-a jarcento. Laŭ la inventintoj ĝi helpos al plonĝistoj spiri subakve kaj povas kaŭzi, ke malkomfortaj oksigenboteloj surdorse ĉesos esti bezonaj, ĉar anstatuigos ilin maskoj absorbantaj oksigenon el akvo. Aquaman povas utili ankaŭ al fajrobrigadistoj kaj personoj suferantaj la pulmomalsanojn. La materialo kun kristala strukturo kreiĝis baze de kobalto ligita kun organikaj elementoj. Laŭ sciencistoj bulo de nova substanco simila al granda akvomelono povas absorbi oksigenon el granda ĉambro. Oksigenkoncentriĝo povas estis 160-oble pli granda ol en aero, kiun ni spiras. Aquaman funkcias simile al hemoglobino en la sango – ĝi absorbas, transportas kaj kaze de malaltigita sangopremo aŭ alta temperaturo oksigenon redonas. Ĝi kapablas fari tion plurfoje sen perdi siajn proprecojn. Laŭ tiu vidpunkto ĝi similas al spongo, kiun plurfoje eblas akumi kaj sekve akvon forigi.

 El la elsendo 25.11.2014. Legas Maciek

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0526646

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj