Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

Abelaj antenoj kiel socia komunikilo

Same kiel homoj salute etendas la dekstran manon, tiel abeloj salutas unu la alian aplikante siajn dekstrajn antenojn. Konstatis tion sciencistoj el la universitato en Trento, Italio. Laŭ iliaj observoj rezultas, ke abeloparoj, kiuj rilatas utiligante sole dekstrajn antenojn proksimiĝas pli rapide kaj rilatas pozitive etendante langon aŭ rostreton. Se ili uzas la maldekstrajn antenojn iliaj reagoj pli ofte estas negativaj kaj ilia korpo arkiĝas aŭ ilia pikilo celas la alian. Tio signifas laŭ Giorgio Vallortigara, ke abeloj por pli bona komunikado preferas dekstrajn antenojn. Eksperimentoj elmontris, ke abeloj kun nur dekstra anteno kondutis kvazaŭ ili posedus ambaŭ demonstr­ante agreson rilate insektojn el fremda  kolonio. Abeloj nur kun maldekstra anteno ne kapablis distingi inter la propraj aŭ fremdaj insketoj.  Laŭ Giorgio Vallortigara la eksperimentoj sugestas ankaŭ, ke abelocerboj karakteriz­iĝas per asimetrio kiel ĉe la homo. Ĝis nun oni asertis, ke tio estas homa karakterizaĵo ligita kun la uzo de lingvo kaj superaj konigaj procezoj. La esploroj entute elmontris apartajn kapablojn de abeloj, kiuj disponas en la cerbo pri apenaŭ 960 mil neŭronoj dum homoj pri 86 milionoj. Abeloj kapablas rekone identigi la homajn vizaĝojn, elstare navigas kaj pere de danco informas unu la alian,  kie serĉi nutraĵon.

El la elsendo 03.09.2013. Legas Barbara

Suroceanaj plastoinsuloj

Sur la Tero evoluas nova ekosistemo, kiun konsistigas diversaj mikroorganismoj nutrantaj sin per kemiaj forfalaĵoj drivantaj tra la maroj. Tiun novan medion biologoj difinas kiel plasto­sferon. Sciencistoj el la usona Oceanologia Instituto Woods Hole ekzamenis test­provaĵojn de la t.n. plasta supo el la norda Atlantiko. Plimulto de la plastaj forfalaĵoj ne superis unu milimetron, sed ili evidentiĝis riĉa vivejo de mikroorganismoj. Sur unu milimetra fragmento vivas ĉ. unu milo da ili. Temas pri fito­planktono kaj bakterioj konsumantaj plaston kaj minivoruloj, kiuj nutras sin per ĉi tiuj bakterioj. Ĉio ĉi formas simbiozan organismon kun apartaj vivotrajtoj.

La ekzameno de plastosfero helpe de elektrona mikroskopo elmontris, ke aperantaj en ĝi mikroorganismoj evoluas alimaniere ol en la naturaj ekosistemoj. Plasto malkomponiĝas malpli rapide ol organikaj restaĵoj, ligno kaj korpoj de marbestoj kaj liveras krome aliajn nutro­substancojn, sub kies influo la mikroorganismoj evoluas.

kelk­fragmente sur plasto­konglomeraĵo dominas bakterioj el la familio Vibrio, al kiuj i.a. apartenas bakterioj provokantaj koleron kaj problemojn de la digesto­sistemo. Sciencistoj el la Oceanografia Instituto Woods Hole intencas identigi ĉiujn bakteriojn el la prenitaj testo­provaĵoj. En unu el la planataj esplor­etapoj oni observos ilian evoluon en la laboratoriaj kondiĉoj por malkori ilian vivmanieron kaj eblan influon en la mara medio.

Sur la Tero ĉiujare oni produktas 260 milionojn da diversspecaj plastaj pakumoj kaj elfaraĵoj, el kio 10 procentoj trafas en la oceanojn. La oceaniaj fluoj puŝas tiujn forfalaĵojn for de la marbordoj. Laŭ tiu vojo iom grandaj plasto­fragmentoj diseriĝas kaj sekve kreiĝas la menciita jam plastosupo. Ĝi jam nun endanĝerigas 250 marajn speciojn. Sciencistoj ne kapablas antaŭvidi kiel la plastosfero influos la vivon de la oceano, i.a. kiel ĝi influos la ŝanĝojn de la oceania manĝoĉeno.

La esplorojn de la sepa kontinento gvidas ankaŭ profesoro Mark Brown el la Nacia Ekologia Esplorcentro en Santa Barbara en Kalifornio kunlaborante kun kolektivo de profesoro Richard Thompson el la brita Plymouth-universitato. Laŭ iliaj esploroj rezultas, ke la mikroskopaj plastoeroj grandparte devenas el la hejmaj lavmaŝinoj. Dum unu vestolavado al la kanaliza reto traiĝas meze 1900 mili­plasteroj. Ili estas absorbataj de diversaj maraj organismoj kaj traiĝas al la manĝoĉeno. Ili ne estas neŭtralaj por la sano enhavante multajn mal­salubrajn substanojn, kiel plumon kaj kolorigilojn.

La norda Atlantiko konsistigas sole elementon de la t.n. sepa kontinento, alie plastosfero drivanta tra la maroj kaj oceanoj. La plej granda konglomeraĵo de plastaj forfalaĵoj pezanta 100 milionojn da tunoj drivas tra la norda Pacifiko inter Kalifornio kaj Havajo kaj simila inter Havajo kaj Japanio. Sur la malferma oceano la plastosfero konserviĝas sur la marsurfaco, en la apudbordaj sferoj okupas la spacon inter la akvosurfaco kaj la marfundo. Ĝi blokas la nutro­sistemon kaj ĉiujare kaŭzas morton de 100 mil maraj mamuloj kaj de unu miliono da birdoj.

El la elsendo 27.08.2013. Legas Barbara

Vizitoj en Facebook kaj solecosento

Laŭ pritakso de esploristoj el Michigan-Universitato, gvidata de psikologo Ethan Kross la utiligado de Facebook povas negative influi la homan bonfarton kaj viv­satisfakcion. La esplor­rezultoj estis aperigitaj en la portalo de BBC, kies utiligantoj partoprenis la esplorojn. Temis pri 82 elektitaj personoj el diversaj kulturaj medioj, kiuj estis observataj dum du semajnoj. Ili devis respondi la demandon pri la nivelo de soleco-sento aŭ bonfarto en koncerna momento. Tiujn respondojn sciencistoj ligis sekve kun la ofteco utiligi la fejsbukan portalon. El ilia analizo rezultis, ke ju pli longe enketitoj pasigis tempon en la socia portalo des malpli bone fartis post ĝia forlaso. La esplorado ne klarigis ĉu konkretaj personoj utiligis fejsbukon, ĉar sentis sin solecaj kaj malgajaj aŭ tiun senton elvokis Facebook. Evidentiĝis, ke rekta interhoma kontakto kun aliaj homoj ne influis negative la bonfarton de enketitoj. Aliflanke evidentiĝis, ke personoj kun signifa solecosento pasigis en Facebook pli da tempo. La esploro elmontris krome, ke plimulto de la enketitoj dividis en Facebook bonajn informojn pri sia vivo, 36 procentoj konfesis, ke dividas ankaŭ siajn zorgojn. Aktuale Facebook-on utiligas pli ol unu miliardo da personoj, duono de ili utiligas la socian portalon ĉiutage.

El la elsendo 20.08.2013. Legas Barbara

Identiga sono kiel persona nomo de delfenoj

Ĉiu delfeno legitimas sin per propra, neripetebla sono. Se ĝi fajfas en maniero por si propra la familio kaj konatoj el la grupo respondas per identa fajfo. La esplorojn okazigis sciencistoj el la Universitato de Sankta Andreo en Skotlando. Ĝis nun estis sciate, ke delfenoj en mallibereco rapide lernas diversajn sonojn, sed sciencistoj pruvis, ke ili lernas ankaŭ laŭ la propra deziro kaj por la propraj bezonoj. Delfenoj aplikas tre vastan son­repertuaron, diversspecajn fajfojn, klakojn, pere de kiuj ili komunikas ekzemple dum la ĉasado.

Oni surbendigis sonojn de grupo de sovaĝaj delfenoj, sed ĉiun animalon aparte, sekve ili registris sonojn de fremdaj delfenoj. La son­registraĵo estis sekve aŭdigita. Evidentiĝis, ke delfenoj el la esplorata grupo respondas sole je fajfoj de siaj membroj emitatane sonon kun identa frekventeco. Ĉiu delfeno, kiu aŭdis sian fajfotonon, do sian nomon – estis respondanta per la identa sono. Fajfoj de fremdaj delfenoj estis ignorataj. Laŭ dokotoro Vincent Janik delfenoj kondutas kiel homoj. Kiam ili aŭdas sian nomon, ili reagas. Dum la homa bebo ricevas personan nomon tuj post la naskiĝo, delfenoj maturiĝante kreas ne­ripeteblan, unikan kaj propran por si sonon, kiu rolas kiel persona nomo. La ceteraj delfenoj el la grupo lernas ĝin kaj baze de ĝi identigas sian membron. Laŭ sciencistoj delfenoj elformis tiun sistemon de la komunikado kaj identigado, ĉar ili vivas en vasta subakva medio, en kiu ne troviĝas orientigaj punktoj. La identig­eblaj sonoj ebligas al la grupo teni sin kune.

El la elsendo 20.08.2013. Legas Barbara

Homaj gestoj kiel identiga faktoro

Sciencistoj el la Pola Sciencakademio laborante pri ciferecigo de gestoj konkludis, ke ĉiu homo havas la unikan manieron etendi salute manon aŭ fari kapgeston. Do sufiĉas kelkaj kelkaj etaj gestoj baze de kiuj eblas rekoni konkretan personon. En la cifereca gestobazo prilaborita en la Instituto pri la teoria kaj aplikata Informadiko de la Pola Sciencakademio troviĝas jam 22 homaj gestoj. La rezultoj de tiuj laboroj povas esti utiligitaj praktike, ekzemple dum krim­esplorado.

Se gestoj estas individue specifaj kaj karakterizaj por ĉiu konkreta homo tio povas servi  por rekonado de ili. La ĉiutagaj gestoj povas do servi ekzemple, por ke iu aranĝaĵo identigu konkretan personon. Estas do ebla situacio, en kiu poŝtelefono senblokiĝos nur tiam, kiam mansvingos antaŭ ĝia ekrano la poŝtelefona posedanto. Laŭ kriminologo Piotr Girdwoyń malkovro de specifa individua gesto­karakterizo povus esti  ankaŭ utiligita en la sistemo de la urba person­trafiko por monitori konkretan personon, entute por vastaj krim­esploroj.

El la elsendo 13.08.2013. Legas Barbara

Post papirusologia kongreso en Varsovio

En Varsovio finiĝis la 27-a Internacia Papirusologia Kongreso. Ĝi estis dediĉita al privataj leteroj, komercaj kontraktoj kaj aliaj tekstoj, kiuj laŭ la premiso de antikvuloj havis sole porokazan karakteron. Tamen baze de ili eblas ekscii multon pri niaj praŭuloj. La nuntempuloj konas papirusojn nur ekde la 18-a jarcento, kiam estis efektivigita la plej granda ĉi-rilata malkovro.   Ĝi okazis en vilao de la antikva Herkulanum en Italio. Ĝia posedanto havis imponan bibliotekon, kiu ĝis hodiaŭ ne estis plene esplorita kaj kaŝas multajn misterojn. La Papirusologiaj Kongresoj de pli ol 80 jaro venigas  specialistojn – ĉi-jare 350 el la tuta mondo – okupiĝ­antajn pri papirusoj, ceramikaĵoj, grafitioj, lignaj kaj vaksaj skribotabuletoj – kiel la antikvaj komunik­rimedoj. Ili devenas ĉefe el Egipto, Palestino, la Norda Afriko kaj Eŭropo. Destinitaj por porokaza uzo ili servas nun kiel bazo rekrei la bildon de la antikvula mondo. Apartan atenton oni donis al la t.n. malfrua antikveco, iam apenaŭ esplorata dum laste troviĝanta en la esplor­atento de sciencistoj. Ĝi ligiĝas kun la araba regado en Egipto, kiu pli frue apartenis al Bizanco. Tiam formiĝis la mondo konata ĝis hodiaŭ. Ekzistas tre multaj dokumentoj pri tiu epoko, sed en plimulto ili ne estas publikigitaj.

El la elsendo 06.08.2013. Legas Barbara

Viando bredata baze de praĉeloj

Lastlunde en Londono estis planita la premiero de hamburgero produktita de nederlanda genetikisto Mark Post el la universitato en Maastricht. Amaskomunikiloj  difinas ĝin Frankenŝtaj-burgero aŭ hamburgero el la provtubeto. Post kreis tri mil miniaturajn bovajn histo­fibrojn el la bovinaj praĉeloj. Lia eksperimento kostis 250 mil pundojn kaj temas pri la plej multekosta rapidserva manĝ­produkto en la historio de favorprezaj nutraĵoj. La viando de Post estas iom ŝlima kun griza kolornuanco, sed laŭ la nederlanda profesoro lia produkto havas grandan estontecon. Post asertas, ke  la monda agrikulturo jam baldaŭ ne kapablos kontenigi bezonatecon je freŝa viando. Jam nun 70 procentoj de la kultiveblaj grundoj celas la bredadon de bestoj  kiel paŝtejoj aŭ furaĝplantaj areoj. Liopinie amas­produktado de viando el provtubeto estos malpli kosta. Ĉiu viandokilogramo el tradicia bredejo postulas 10 kilogramojn da furaĝo dum produktata novmaniere nur du kilogramojn  por praĉelaj bovinoj-donantinoj. La novmaniera bredado de manĝeblaj histoj foruzus je 45 procentoj da energio kaj je 99 procentoj da grundoj malpli, krome ĝi malgrandigos la emisiadon de forcejaj gasoj. Tamen por ricevi produktolicencon sciencistoj unue devas pruvi, ke tiel produktita viando havos samajn proprecojn kiel la tradicia kaj ke ĝi ne  damaĝas la homan sanon.

El la elsendo 06.08.2013. Legas Barbara

Nova kvalito de la surkorneaj lensoj

Sciencistoj el la svisa politekniko en Laŭzano kaj el la kalifornia  universitato en San Diego prilabris surkorneajn, t.n. kontakt­lensojn, dank’ al kiuj oni vidos objektojn kvazaŭ helpe de lupeo aŭ lorno. Uzante ilin oni povas vidi normale kaj kun 2,8-obla grandigo. Ili konsistas el du partoj, simpla, kiu tralasas lumon kvazaŭ normala lenso, kaj la alia kiu konsistas el kelkaj aluminiaj speguletoj grandig­antaj bildon antaŭ ol ĝi trafas al la pupilo. Por ke tio funkciu necesas havi la okulvitrojn 3D, kiuj helpas en- aŭ elŝalti lensojn kaj ŝanĝi la vidmanieron. Iliaj posedantoj povos do uzi du perspektivojn lornan kaj normalan. Rigardante la mondon en tradicia maniero ili ankaŭ povos rigardi grandigitan bildon, kiu aperos antaŭ iliaj okuloj. Tiuj lensoj kaj okulvitroj celas iom aĝajn personojn, kiuj frontas la iom-post-ioman perdon de la vidkapablo. La inventaĵo devas ankoraŭ estis fin­prilaborita. Aktuale la lensoj estas rigidaj kaj malkomfortaj, necesos nun fari ilin el elasta materialo. La esploroj estas pli ampleksaj. Pasintjare la usona Pentagono mendis similefikajn lensojn iOptik. Normale la homa okulo povas koncentriĝi pri unu distanco, sed iOptik evitas tiun malfacilon kaj la okulo vidas  samtempe normalan bildon en la fono kaj ĝian proksimig­itan version, kiu estas bildigita sur eta retina ekrano antaŭ la okulo.

El la elsendo 16.07.2013. Legas Barbara

Obezeco kaj la epizoda memoro

Svedaj sciencistoj pruvis, ke epizoda memoro komencas pli bone funkcii, se ni perdas nenecesajn kilogramojn. Iliaj esploroj elmontris, ke la epizoda memoro, do memoro rilatanta al pasintaj eventoj misfunkcias ĉe homoj baraktantaj kontraŭ obezecon. Laŭ sciencistoj el Umea-universitato eĉ ne tre granda pezoperdo povas plibonigi la memor­funkciadon. Tio aparte estas stimula motivo por perdi la pezon. Dum la okazigataj memortestoj kun partopreno de obezaj virinoj sciencistoj la tutan tempon kontrolis la funkciadon de iliaj cerboj helpe de magneta bildigado. Konklude, ne nur pliboniĝis la epizoda memoro, kion eblis kontroli sekvante dum la esplorado ŝanĝojn en ilia cerbofunkciado.   Samtempe oni notis, la kreskon de la cerbo­aktiveco dum registrado de rememoroj kaj malkreskon en la procezo de la rememorig­ado.  La esplor­rezultoj estis prezentitaj dum la nunjara renkontiĝo de Endokrinologia Societo en San Francisko.

El la elsendo, 02.07.2013. Legas Barbara

Sensacia malkovro de polaj arkeologoj en Peruo

La pola-perua arkeologia skipo gvidata de profesoro Miłosz Giersz malkovris enorme valoran antaŭinkaan tombon. Temas pri la ne enpenetrita ĝis nun tombo de aristokratoj el la civilizacio Wari, kiu fundamentis la pli postan potencon de inkaoj. Tio estas unikaĵo, nome neniam antaŭe oni sukcesis malkovri similan tombon. Estis malkovritaj 1,2 mil valoraj objektoj. La tombo  enhavas krome la postrestaĵojn de 63 personoj kaj pri la malkovro vaste informis en la ĵusaj tagoj la peruaj amaskomunikiloj. La tombo malkovrita de polaj sciencistoj el la Varsovia Universitato troviĝas en la loko Huamay en la provinco Ancash. Doktoro Milosz Giersz gvidas tie esplorojn de 11 jaroj. En 2011 la projekto realigata en Huarmay estis subvenciita de la ministerio por la eksterlandaj aferoj. Kadre de ĝi la konoj pri la loka kulturo estis popularig­itaj inter instruistoj kaj indiĝenoj, krome aperis popular­scienca eldonaĵo kaj estis kreita rilata interreta portalo. Lime de januaro kaj februaro 2013 en la pola ambasado en Limao estis lanĉita libro “Andes”, kies kunaŭtoroj estas doktoro Miłosz Giersz kaj Patrycja Prządka-Giersz. La malkovro de polaj sciencistoj koincidas kun la nunjare pasanta 90-jariĝo de ligo de la diplomatiaj rilatoj inter Pollando kaj Peruo.

El la elsendo, 02.07.2013. Legas Barbara