Sciencaj informoj

Ludemaj fiŝoj

Enretigita de: | Dec 3, 2014 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Usonaj sciencistoj la unuan fojon registris fiŝojn ludantajn. La rezultojn de siaj dujaraj laboroj ligitaj kun la konduto de tri fiŝaj maskloj el la familio cikledoj esploristoj el la universitato en Tennessee, Usono aperigis en la periodaĵo „Ethology”. Ili sukcesis filmi momenton, dum kiuj fiŝoj dediĉis sin al ludo frapante la fiksitan en la marfundo termometron, kiu funkciis kiel nefaligebla balancilo. Laŭ profesoro Gordon Burghardt, kiu kunordigis la esploronj la ludkonduton provokis la rapida reveno de la termomento al la komenca pozicio. Simila konduto estis rimarkita ĉe polopo, kiuj mergis pilketon en la akvon kaj observis kiel ĝi denove aperas sur la akvosurfaco. Tiu mekanismo estas ofte utiligata ankaŭ en ludiloj por malgrandaj infanoj kaj hejmbestoj. La esploristoj kvalifikis la konduton de fiŝoj kiel ludon, ĉar ĝi seris al neniu celo ligita kun la serĉado de maĝo aŭ interfiŝaj kontaktoj. Cikledoj ne cedis frapi la termometron senkonsidere al tio ĉu en la akvario troviĝis manĝo aŭ aliaj fiŝoj. La aktiveco en la formo de ludo karakterizas la tutan animalomondon. Temas pri ripetebla konduto, ne tro celhava konsiderante la kuntekston de situacio aŭ aĝon de ludanto. Ĝi estas laŭplaĉe iniciatata en momento, kiam animalo aŭ homo troviĝas en la ripoziga kaj senstreĉa medio. Dank’ al observado de la manifestiĝoj de la animala ludemo homo povas pli bone kompreni sin mem. Kiel deklaras la usona sciencisto ludo estas la integra parto de la vivo kaj povas esti unu el la motivoj, por kiu valoras vivi.

 El la elsendo 03.12.2014. Legas Maciek

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0526542

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj