Sciencaj informoj
Spuroj de ekzotikaj rabobestoj en Pollando
Jaguaroj, lampartoj (leopardoj) kaj plejstocenaj leonoj vivis iam en la suda Pollando, en la regiono de la nuna Silezio. Tion ni scias dank’ al. sciencistoj el la Vroclava Universitato, kiuj en la kaverno Biśnik retrovis la restaĵojn de la prahistoriaj rabobestoj. Tio pruvas, ke la daŭro kaj flaŭro sur la tereno de Pollando estis pli abunda ol antaŭe oni asertis. Regis nome la opinio, ke tiu tereno pro la klimataj kondiĉoj ne estis vivoriĉa. Ekzistas tamen malaj pruvoj. Jaguaro povis vivi tie antaŭ ĉ. 2 milionoj da jaroj veninte el Afriko kaj Azio. Lampartoj kaj plejstocenaj leonoj vivis antaŭ ĉ. 600 mil jaroj. La tiamaj jaguaroj pezis ĉ. 150-200 kilogramojn kaj memorigis la bestoekzemplerojn nun vivantajn en la Centra kaj Suda Ameriko. La pli posta apero de plejstocenaj leonoj, la rabobesto pezanta ĉ. 350-500 kilogramojn forpuŝis jaguarojn de ĉi tiu tereno. Jam pli frue eblis trovi la spurojn de plejstocenaj leonoj, tamen la malkovro de jaguaroj kaj lampartoj postulis konfirmon kaj komparon de la kolektita arkeologia materialo kun eksponaĵoj en aliaj muzeoj. La arkeologiaj esploroj en la kaverno Biśniak estas gvidataj de 1991. Ili liveris tre riĉan arkeologian kaj paleontologian materialon, kiu dokumentas la historion de la homo sur la fono de la naturaj transformiĝoj en la lastaj 350-300 mil jaroj. La analizo de la bestorestaĵoj ebligis identigi pli ol 100 speciojn de mamuloj.
El la elsendo 04.02.2014. Legas Barbara
La unua pola vino el frostintaj survite vinberoj
La unua en Pollando vino el la frostintaj survite vinberoj kreiĝis en la vitejo de la Jagelona Universitato en Krakovo “Apud la Nobelbiena Rojo”. La maloftan drinkaĵon povas gustumi nur malmultaj personoj, ĉar oni produktis sole 20 litrojn, alivorte 30 botelojn. La kvalito de la vino produkita el vinberoj 2012 en la loko Łazy apud Bochnia en la krakova regiono laŭ la postulema Vinkapitulo de la Jagelona Universitato estas bona. Laŭ enologoj kaj vinekspertoj ĝi distingiĝas per koncentrita aromo de freŝaj fruktoj kaj havas guston karakterizan por la vinberspecio “hibernal”, el kiuj ĝi estis produtita. La frostiĝintajn survite helverdajn vinberojn oni plukis nokte komence de decembro 2012 dum favora frosta aŭro de preskaŭ minus 12 gradoj. La kolektado estis fulmrapida, ĝi daŭris nur unu horon. La mosto fermentis dum duona jaro kaj poste la vino maturiĝis. Glacivino estas drinkaĵo malofta. El 100 kilogramoj da premitaj vinberoj antaŭ la degelo kreiĝas 10-15 litoj da mosto. Per la glacivino de la Jagelona Universitato oni tostos la 650-jariĝon solenatan en 2014. La lulilo de la vino de la vinberoj frostiĝintaj estas Frankonio en Germanio. Nun la plej grandan produktadon oni notas en Germanio kaj en Kanado.
El la elsendo 28.01.2014. Legas Barbara
La blankaj ursoj manĝas ne sole fokojn
Ekspertoj de la usona televiidstacio NBC malkovris, ke la polusaj ursoj kaze de neceso kapablas ŝanĝi sian dieton. Ili ekzamenis la ekstrementojn de la blankaj ursoj, kiuj ektroviĝis en Manitoba, Kanado. Evidentiĝis, ke la polusaj ursoj, kies dieton konsistigas grandparte fokoj povas konsumi ankaŭ birdoovojn, rangiferojn, berojn kaj herbograjnojn. Serĉante nutraĵon ili ne tiom gvidas sin per instinkto, kiom laŭ provomaniero, tial foj-foje ili klopodas gustumi aŭtomobilan akumulaton aŭ sidilon de la neĝskotero. Antaŭ unu jaro la usona Centro de Donitaĵoj pri Neĝo kaj Glacio informis, ke la glacikrusto sur Arkto egalas al 3, 41 milionoj da kvadrataj kilometroj, atestante ke ekde la inaŭguro de la mezurado, t.e. ekde la 1979-a jaro okazas ĝia drasta ŝrumpo. Laŭ parto de ekspertoj ankoraŭ antaŭ la fino de la jardeko dum iu varma somero la arkta glacio povas tutece malaperi. Kiel kaŭzon de ĉi tiu fenomeno oni konsideras la klimatajn ŝanĝojn.
El la elsendo 28.01.2014. Legas Barbara
La maniero reagi je streso grava en la sanprognozado
La maniero reagi je streso influas la homan sanon. Ĝi ankaŭ permesas antaŭvidi, kian sanstaton havos koncerna persono post la paso de 10 jaroj. 10 jarojn dediĉis specialistoj el la Ŝtata Universitato en Pensinvalio al siaj esploroj ekzameninte du mil personojn, 8 fojojn tage alvokante ilin kaj pridemandante pri la trapaso de ilia tago, animstato, sanproblemoj kaj aperantaj stresigaj situacioj. Kvar fojojn esplorantoj prenis testoprovaĵojn de ilia salivo por ekzameni la nivelon de kortizolo – la stresohormono. Post la paso de 10 jaro ili ripetis la ekzamenadon kaj sekvis donitaĵojn pri la vivo kaj sanstato de la testataj personoj baze de la usonaj naciaj ekzamenadoj MIDUS. La rezultoj ne estis aparte surprizaj, ĉar delonge estas konata dependeco inter streso kaj sanstato. Tiel do, se homo malbone toleras streson, daŭre estas ekscitita kaj nervoza post la paso de kelkaj jaroj povos suferi kronikajn malsanojn pri la sangocirkulado aŭ artikdoloroj. Laŭ David Almeida, unu el la esploristoj respondecaj pro analizoj, homoj apartenas al du kategorioj. Al gluhomoj streso kateniĝas kaj eĉ fine de la tago tiuj homoj estas malgajaj kaj koleraj. De la alia kategorio, la t.n. homoj-teflonoj streso forglitiĝas. La problemo ligiĝas ne sole kun la homa karakero. Iuj homoj spertas pli da stresigaj fenomenoj dumtage ol la aliaj. Plej multe endanĝerigitaj je stresaj situacioj estas junaj personoj, tre aktivaj kun altgrada klereco. Temas krome pri grizaĝuloj, aparte personoj pli ol 65-jaraĝaj, kiuj ne tiom sukcese frontas stresojn. Laŭ sciencistoj la solvo ne estas redukti streson, sed ellerni la manieron ĝin sukcese fronti.
El la elsendo 21.01.2014. Legas Zbyszek
Emocioj ligitaj kun matematiko
Maltrankvilo ligita kun la solvado de matematikaj taskoj aktivigas la samajn cerbosferojn, kiel la fizika doloro. La esploristoj el la ĉikaga universitato pruvis, ke ju pli grandan timon sentas homoj lige kun la matematikaj taskoj des pli forte estas stimulitaj cerboregionoj respondecaj pro instinkta malkovrado de danĝero kaj pro la sperto de fizika doloro. Ĉe la testitaj personoj timo estis aperanta ne nur dum la solvado de matematikaj taskoj, sed ankaŭ dum kuntuŝigo kun la matematikaj lernolibroj kaj enpaŝado en la matematikajn klasojn. Maltrankvilo estis aperanta ankaŭ, kiam testatoj havis la konscion, ke por fini la studojn necesos ekzameni iliajn sciojn pri matematiko. La testitaj personoj tute ne estis timemaj en la normalaj vivcirkonstancoj. La maltrakvilo estis aperata en situacioj, kiuj vekis asociaciojn kun matematiko.
El la elsendo 14.01.2014. Legas Tomek
Temperaturoj realaj kaj senteblaj
La persona percepto de temperaturo malsamas disde tiu, kiun elmontras termometroj. Tial kelkfoje, kiam estas nur 12 gradoj ŝajnas al ni, ke estas varme – aliflanke ĉe la 18-grada temperaturo ni sentas malvarmon. Ĉion ĉi klarigas la ideo de sentebla temperaturo, eksplikanta ĉi tiujn diferencojn.
Ankoraŭ antaŭ kelka tempo oficialaj informoj de la pola Instituto pri Meteologio kaj Akvomastrumado informis pri la sentebla temperaturo kaj ne tiu, kiun elmontris termometroj. Oni rezignis pri tio, kiam homoj rimarkis, ke la sciigata temperaturo malsamas disde tiu, kiun elmontris iliaj hejmaj termometroj. Sed tion kaŭzis manko de konscio pri tio, ke ekzistas gravaj diferencoj inter la temperaturoj senteblaj kaj realaj.
Interesan metodon mezuri la senteblan temperaturon, baziĝantan sur la sciencaj esploroj, prezentis kanadanoj. Ilia meteologia instituto prilaboris specialan forumulon, baze de kiu la sentebla temperaturo estas kalkulata baze de reala temperaturo kaj humideco. Humidex ne estas tamen ideala, kvankam tre utila maniero informi pri la temperaturo, ĉar ĝi en preciza maniero difinas la influon de humideco je la percepto de temperaturo. Tamen mankas en ĝi almenaŭ du variabloj, kiuj ebligus unusignife difini ĉu en koncerna momento homo sentos la termo¬komforton aŭ ne.
Unue temas pri la ventoforto. Nome vento en signifa grado malaltigas temperaturon. Kelkfoje tamen, kiam regas granda varmo – pli ol 40-grada – ĝi efikas kiel harsekigilo kaj povas grandigi la senton de varmo.
Alfoniĝas al tio pluvo. Nome la homa organismo perceptas la akvotemperaturon kiel signife malpli altan ol la temperaturon de aero. Tial ĉiu pluvo aŭ neĝpluvo kaŭzas, ke homo sentas pli da malvarmo malgraŭ la sama temperaturo, kiu regas dum la senpluva vetero.
Kial tamen oni ne konsideras la sunradiadon? Tio okazas pro la fakto, ke la reala temperaturo mezurata en la meteologiaj stacioj okazas ĉiam en la ombro. La sunradioj efektive varmigas la aeron, sed tiu faktoro ne estas konsiderata. Tial ni mem lasas nin trompi rigardante varmigitan termometron, kiu indikas eĉ je 10 gradoj pli ol estas reale. Nur konfronto kun freŝa ekserdoma aero ver¬konformigas nian senton de temperaturo
La senteblaj temperaturoj, povas esti kelkfoje ŝokaj. Kiam estas nulgrada vetero, sed vento blovas kun rapideco de 50 kilometroj je unu horo homo sentas minus 27 gradojn. Se tia vento blovus en momento, kiam ekzemple en Pollando ni havus minus 30 gradojn ni sentus malvarmon de minus 67 gradoj.
En Britio la tieaj 7-8 plusaj gradoj en kondiĉoj de ŝira vento kaj multe pli granda humideco ol en Pollando povas esti de poloj senteblaj kiel malpli alta temperaturo ol la temperaturo en Pollando egala al nulo gradoj en la kondiĉoj de sunplena kaj senventa vetero.
Tial necesas orientiĝi pri la sentebla, perceptebla temperaturo aŭ almenaŭ kapabli taksi ĝin konsiderante donitaĵojn pri humideco kaj ventoforto. Verdire ne estis ankoraŭ prilaborita perfekta meteologia modelo ebliganta precize difini la senteblan temperatuon, sed la jam ekzistantaj modeloj ebligas ĉiam pli bone ĝin taksi.
El la elsendo 17.12.2013. Legas Tomek
Polaj malkovroj en la libro de Time
La usona semajnrevuo Time publikigis libron “100 novaj sciencaj malkovroj”. Inter ili troviĝas la esploroj de arkeologoj el la Jagelona Universitato en Krakovo kaj el la Katolika Universitato en Lublino en la iama urbo de Majaoj en Gvatemalo, Nakum. Laŭ iniciato de doktoro Jarosław Źrałka el la Arkeologia Instituto de la Jagelona Universitato kaj magistro Wiesław Kosz el la Katolika Lublina Universitato ili komenciĝis en 2006. Dum sinsekvaj esplorvizitoj la polaj arkeologoj malkovris la restaĵojn de la reĝaj palacoj kaj tiujn de la loka elito, sanktejojn, piramidojn, tombejojn, basreliefojn kaj plurajn objektojn de la ĉiutaga uzo. En 2013 ili malkovris en Nakum objektojn servantajn por la astronomiaj esploroj, loĝkomplekson kaj piedpilkan ludplacon. La laŭvica ekspedicio al Nakum okazos en marto 2014.
El la elsendo 07.12.2013. Legas Gabi
Mekanikaj abeloj el la Varsovia Politekniko
Sciencistoj el la Varsovia Politekniko gvidas la lastajn laborojn pri tio, ke iliaj mekanikaj abeloj povu flugi. La unuaj provoj okazos antaŭ la feria periodo 2014. Laŭ sia aspekto ili jam prezentiĝas kiel veraj abeloj. Ilian konstruon fundamentas du etaj helicoj, dank’ al kiuj la mekanika abelo povos leviĝi. La artefarita ekvivalento de viva abelo estos pli efika, ĉar ĝi tute ne okupiĝos pri serĉado de nutraĵo. Sciencistoj solvis jam la problemon de la polenigado. Servos al tio enmuntita eta broseto transportanta polenojn inter la floroj. La aranĝaĵo ellernos rekoni florojn. Mekanikaj insektoj almenaŭ komence ne flugos en la libera spaco, sed en forcejoj. Ili estos testitaj por elmontri kian ventoblovon ili kapablos elteni. La laboroj pri la artefaritaj abeloj estas gvidataj en la Fakultato pri Mekaniko, Energetiko kaj Aviado de la Varsovia Politekniko. Ili estas planitaj ankoraŭ por du jaroj.
El la elsendo 10.12.2013. Legas Tomek
Mekanikaj abeloj el la Varsovia Politekniko
Tabletoj helpas kompreni… makakojn
Sciencistoj el la universitato en Portsmouth instruis junajn makakojn uzi tabletojn por kompreni ilian konduton kaj la manieron komuniki. La rezultoj de la eksperimento kun partopreno de grupo de simioj el Sulawesi estis tre pozitivaj. Evidentiĝis, ke dank’ al tio, ke la gvidanto de la grupo koncentriĝis pri la uzo de la tableto la ceteraj simioj povis senti sin senstreĉaj, kio sekve influis la koherecon de la grupo kaj stimulis amikajn sintenojn. Laŭ sciencistoj tio spegulas la vivon en libereco. En la naturaj kondiĉoj makakoj vivas en malgrandaj grupoj kaj komunikas inter si helpe de rafinitaj kaj subtilaj komunikteknikoj kiel mienado, korposinteno kaj voĉado.
El la elsendo 07.12.2013. Legas Tomek
Eble supervenki kanceron per hormono de feliĉo
Junaj polaj specialistoj fariĝis la laŭreatoj de la programo Inter, kiu subtenas la interbranĉajn esplorojn kaj evoluigon de la kapabloj popularigi la sciencon. Unu el la laŭreatinoj, d-ino Katarzyna Kamińska okupiĝis pri la demando ĉu kanceron eblas supervenki per hormono de feliĉo. Inspiris ŝin la psikoneŭroimunologio kreiĝinta en la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento. Kvankam estas konate kiom ŝlosila faktoro estas la emocia stato de la homo kaj la fakto, ke la homa psiko kapablas jungi ĉiujn organojn por kontraŭbatali la malsanon, kaze de malsaniĝo ni forgesas pri tio. La demando estis kiel alidirekti nian rezonadon en tia situacio je pozitiva pensado. Alia demando estis kiel tio okazas, ke organismo de homoj feliĉaj aŭ vivkontentaj pli sukcese frontas la malsanon. La laboranta en la Militista Medicina Instituto sciencistino konfirmis, ke pozitiva, bona pensado stimulas la nervosistemon al la produktado de neŭrotransportiloj. Unu el ili estas beta-endorfino, la t.n. hormono de feliĉo. Ĝia efikeco estas tre granda, nome ĝi kapablas mobilizi ĉelojn de la imunoistemo por kontraŭbatali la malsanon.
El la elsendo 03.12.2013. Legas Tomek