Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Ekspozicio de Opera Scenografio en Krakovo

Ekde mezo de oktobro ĝis la jarfino en la Nacia Muzeo de Krakovo daŭras la ekspozicio pri la opera scenografio lige kun la 60-jariĝo de la Krakova Operejo. Ĉirkaŭ 500 objektoj, scenografiaj projektoj kaj kostumoj el 13 kulturinstitucioj i.a. el la Krakova Operejo, Silezia Operejo, Nacia Muzeo de Poznano kaj  Teatro la Granda en Varsovio estas prezentataj en la ekspozicio titolita “La Opera Spaco. Polaj scenografoj de la 20-a kaj 21-a jarcentoj. La eksponaĵoj bildigas kiel en la lastaj 60 jaroj ŝanĝiĝis la pola operscenografio – de pentritaj dekoraĵoj ĝis komputilaj projektoj dum la scenejon ekregis elektronika teknologio. La prezentatajn projektojn eblas rigardi same en la tradicia formo kiel bildojn surmure, ankaŭ en moderna formo kiel elektronikajn prezentojn. Inter 40 aŭtoroj de la prezentataj eksponaĵoj troviĝas i.a. verkoj de fame konata Tadeusz Kantor, kiu projektis scenografion kaj kostumojn por Don Kichot de Ludwig A. Minkus. Kantor kunreĝisoris la baleton kun Jan Biczycki en la Urba Muzika Teatro en Krakovo en 1962.

El la elsendo 24.10.2014. Legas Barbara kaj Milada

Polaj dezajnistoj en Eindhoven

Inter la 18-a kaj la 26-a de oktobro en Centro de la Nuntempa Arto en Eindhoven estos prezentataj verkoj de tridek polaj projektantoj,  dezajnistaj kolektivoj, produktantoj kaj studentoj. Tio estos la plej granda tiom ampleksa prezento de la nuntempaj polaj projektoj en Nederlando. Ĝi estos dividita laŭ kvar segmentoj: mebloj kaj domo, teknologioj, ceramikaĵoj kaj pladaro, porinfanaj ludiloj.

La pola ekspozicio estos parto de la nederlanda semajno de dezajno. Pri sia laboro, ligoj kun la pola dezajno, inspiroj kaj dialogo kun aliaj branĉoj rakontos famaj projektantoj kaj ekspertoj. Estos prezentita riĉa prelegserio. Ĉiuage je la 16-a horo polaj dezajnistoj prelegos pri i.a.:  la loko de la pola dezajno en la mondo, projektado de aŭtomobiloj, teknologioj pri metalprilaborado, projektado de aromoj. En la programo de la ekspozicio troviĝas ankaŭ laborrenkontoj.

El la elsendo 17.10.2014. Legas Tomek

Eŭropa Festivalo de Vitroelfaraĵoj

Ĝis la 19-a de oktobro en Vroclavo, la suda Pollando daŭras Eŭropa Festivalo de Vitroelfaraĵoj. La inaŭguritan en la komencaj tagoj de la monato festivalon malfermis la laborrenkontoj pri la vitrofaraj teknikoj. Kadre de ĝi estas prezentataj vitroartaĵoj de 18 artistoj el 14 landoj i.a. Belgio, Danio, Germanio, Islando, Nederlando, Pollando, Slovakio. Temas pri faritaj en diversaj teknikoj abstraktaj vitroskulptaĵoj de animaloj. La ĉefa ekspozicio titolota „Animal Planet” ekde la 13-a de oktobro estas rigardebla  en la Sesia Salono de la Ĉefa Fervojstacio de Vroclavo. Kadre de la Eŭropa Festivalo de Vitroelfaraĵoj troviĝas ankaŭ malpli grandaj ekspozicioj de vitroartaĵoj en vroclavaj artgalerioj kaj la loka sidejo de la Nacia Muzeo. Dum la festivalo okazas lekcioj kaj seminarioj gvidataj de lekciantoj de la vroclava Belarta Akademio. La ĉefa ekspozicio de la Festivalo estos prezentata ankaŭ post ĝi en la urboj Lodzo kaj Jelenia Góra [gura].

El la elsendo 17.10.2014. Legas Tomek

Krystyna Meissner ricevis Goethe-Medalon 2014

La art­direktoro de la teatra festivalo „Dialog”, Krystyna Meissner ricevis Goethe-Medalon 2014 kiel persono aparte meritiĝinta por la internacia kultura interŝanĝo. La enmanigo okazis fine de aŭgusto en Weimar en la datreveno de la germana poeto. Premiitaj estis ankaŭ usona artisto Robert Wilson kaj postmorte direktoro de multaj prestiĝaj kultur­institucioj, Gerard Mortier. Nunjare per Goethe-Medalo estis distingitaj elstaraj figuroj de la opera kaj teatra mondo por reliefigi la signifon de teatro en la internacia kultura interŝanĝo. Krystyna Meissner meritiĝis aparte por la popularig­ado de la germana teatro en Pollando. En la nomumo por la distingo estis reliefigita ŝia kontribuo al malkovro de la orienteŭropa teatro en la okcidenta Eŭropo.

El la elsendo 05.09.2014. Legas Gabi

La 7-a eldono de la Internacia Festivalo All’improvviso

La 10-an de septembro en Gliwice (la suda Pollando) estos inaŭgurita la 7-a Internacia Festivalo de la Malnova Muziko Improvizata, All’improvviso. Kadre de ĝi ĝis oktobro okazos koncertoj kun komponaĵoj de artistoj pli kaj malpli konataj. Temos pri artaj projektoj neniam ĝis nun plenumitaj en Pollando. La koncertojn akompanos aranĝoj dank’ al kiuj la festivalaj gastoj  konatiĝos kun la historiaj, muzikologiaj kaj kulturologiaj kulisoj de la prezentataj komponaĵoj. En la inaŭgura koncerto Arianna Savall, Petter Udland Johansen, Hirundo Maris prezentos  “L’invitation au Voyage”.

El la elsendo 05.09.2014. Legas Gabi

Filmo pri Vincent van Gogh realigata en Pollando

En Vroclavo kreiĝas filmo pri van Gogh. Ĝia premiero estas planita por la fino de oktobro 2015. La filmo „Via Vincento” estos filmo eksterordinara, ĉar temos pri la unua el la mondo plen­longdaŭra pentrista animaĵo. Ĉiu el ĉirkaŭ 60 mil filmfotoj utiligotaj en la filmo estos kreitaj kiel oleo­pentraĵoj, do verdire temos pri pentristaj artverkoj. Al la projekto kontribuos 50 pentristoj el la tuta mondo. Laŭ ĉi tiuj bildoj en la filmo aperos konataj de van Gogh el liaj porteretoj, kiuj rakontos la viv­historion kaj la morton de la nederlanda pentristo. La filmo „Via Vincento” realigata en Vroclavo kreiĝas kadre de la preparoj de Vroclavo roli kiel Eŭropa Ĉefurbo de Kulturo en 2016. Menciindas, ke la filmproduktantoj Brek­thur kaj Tra­de­mark Films gajnis jam sume 10 Oskar-premiojn i.a. pro la filmoj „Peĉjo kaj lupo”, „Furiozo de reĝo Georgo” kaj „Enamiĝinta Ŝekspiro”

El la elsendo 29.08.2014. Legas Tomek

Mondaj Tagoj de Muziko en Vroclavo

Preskaŭ 100 premieraj komponaĵoj, unuavice de la nuntempa serioza muziko estos prezentitaj dum la Mondaj Tagoj de Muziko, kiuj okazos inter la 3-a kaj la 12-a de oktobro en Vroclavo – la suda Pollando. La tagoj okazas ekde la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento en diversaj urboj de la mondo. Temas pri prestiĝa festivalo prezentanta unuavice nuntempan seriozan muzikon. En Pollando ĝi okazos la 4-an fojon, en 1939 ĝi okazis en Varsovio kaj Krakovo, postmilite en Varsovio en la jaroj 1968 kaj 1992. Por la nunaj Mondaj Tagoj de Muziko al Vroclavo venos ĉirkaŭ mil artistoj el la tuta mondo. Krom nuntempa serioza muziko estos prezentitaj projektoj de nova muziko, ekzemple de la elektronika avangardo. Sian premieron havos la projekto „Kvin Kantoj el Kaĝo”, muzika spektaklo por fragmentoj de la verkaro de Tadeusz Różewicz. Al la festivalaj eventoj apartenos la pola premiero de la dramo de Tone Kushner „Anĝeloj en Ameriko” kaj la opero „Embusko” de Zygmunt Krauze. Estos prezentita „Perdita Paradizo” de Krzysztof Penderecki. La festivalaj koncertoj okazos ankaŭ subĉiele en diversaj partoj de la urbo. Interesa evento povas esti simfonio komponita por 100 motorcikloj, elektra gitaro, perkuto kaj elektronikaĵoj. Kadre de la festivalo okazos ciklo de konferencoj direktitaj al la artista medio.

El la elsendo 22.08.2014. Legas Milada

La festivalo Sacrum Non Profanum omaĝas Wojciech Kilar

La 10-a Internacia Muzikfestivalo Sacrum Non Profanum omaĝas la memoron de Wojciech Kilar kaj lia muziko. La aranĝo organizata en la apudmara scenaro en uri urboj de la okcidentpomeria vojevodio Szczecin (ŝĉecin), Trzęsacz (tŝensaĉ) kaj Świnoujscie (svinoujsce) daŭros inter la 10-a kaj 17-a de aŭgusto. Laŭ planoj la mortinta jarkomence komponisto estis fariĝonta honora gasto de la jubilea eldono de la festivalo. Inaŭguros ĝin en la Kastelo de Pomeriaj Princoj en Szczecin foto­ekspozicio dediĉita al Wojciech Kilar „Nun, nun, nun kaj…. amen”. La fotografaĵoj prezentas la komponiston dum krea laboro kaj en privataj situacioj. Kadre de la festivalo aŭdiĝos liaj famaj komponaĵoj „Angelus”, „Exodus”, „Introtus”. Aparta koncerto estos dediĉita al lia filma muziko, kiun li kreis por preskaŭ 150 filmoj. Inter la plenumantoj troviĝos Andrzej Kulka, Gaba Kulka, Adam Makowicz, Militista Orketro el Swinoujście, la universitata koruso San Yago el Hispanio, kaj la germana Racher Saxophon Quartett. Krom komponaĵoj de Wojciech Kilar aŭdiĝos komponaĵoj de Johano Sebastian Bach, ĵazaj interpretoj de Chopin-muziko, George Gershwin, Leonard Bernstein,  Duke Ellington. La antaŭaj eldonoj de la festivalo Sacrum Non Profanum estis dediĉitaj i.a. al. la komponaĵoj de  Krzysztof (kŝiŝtof) Penderecki, Henryk Mikołaj Góreckiego (mikaŭaj gurecki) kaj  Marek Jasińskiego.

 El la elsendo 25.07.2014. Legas Milada

La Inkaa Vojo aldonita al la listo de la Monda Kulturheredaĵo

La Inkaa Reĝa Vojoestis registrita en la listo de la Monda Heredaĵo de Unesko. La sistemo de vojoj, kiuj ligis la ĉefurbon de Inkaoj – Cuzko kun la foraj regionoj de ilia ŝtato estis rekonita de Unesko kiel mirobjekto de la inĝenierio, kiu devas estis konservita kaj protekita. La Inkaa Reĝa Vojo, nomata ankaŭ Granda Trako aŭ Reĝa Trako konsistas el la vojsistemo longa ĉirkaŭ 30 mil kilometrojn. En la inkaa ŝtato tiuj ĉi vojoj konstruistaj tra divers­nivela tereno ligis montarajn setlejojn kun fekundaj valoj, pluvarbaroj kaj dezertoj. Nun la Reĝa Vojo pasas tra la teritorioj de ses ŝtatoj Kolombio, Argentino, Ĉilio, Peruo, Ekvadoro kaj Bolivio. Fragmentoj de la inkaa trako konserviĝis, sed signifa parto estas surkreskita de plantoj. La registro de la Reĝa Vojo sur la listo de la monda heredaĵo helpos kolekti fondusojn por ĝin restaŭri.

El la elsendo 18.07.2014. Legas Milada

Theatrum Musicum Kraków – 2014

Ekde junio ĝis la 1-a de septembro daŭras Theatrum Musicum Kraków 2014. Dum la nunjara, unua eldono de ĉi tiu festivalo de klasika muziko okazos sume ĉirkaŭ 80 koncertoj en la plenumo de almenaŭ 700 artistoj. Theatrum Musicum, komuna iniciato de la krakovaj muzikaj institucioj signifas projekton, kiu celas elformi komunan platformon dank’ al kiu loĝantoj de Krakovo kaj de la tuta regiono disponos pri informoj rilate al ĉiuj gravaj artaj eventoj, kiuj okazas en la malnova ĉefurbo de Pollando. La projekton, kiu okazos ĉiujare dum la feria periodo kunordigas Capella Cracoviensis. La festivalon krom ĝi partoprenos i.a. Krakova Operejo, la Krakova Filharmonio, Sinfonietta Cracovia, Orekestro de Beethoven-Akademio, Cracovia Danza, Nacia Simfonia Orkestro de la Pola Radio.

El la elsendo 11.07.2014. Legas Milada