Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Mateusz Kościukiewicz konkeris la italan televidan publikon

La emisiita nunsemajne de la itala RAI filmo pri sankta Francisko de Liliana Cavani, en kiu la figuron de la sanktulo rolas Mateusz Kościukiewicz kolektis antaŭ la televidiloj amason da spektantoj. La duparta filmo de la itala reĝisorino estis prezentita en la plej bona antena tempo. Lunde rigardis ĝin 4, 3 milionoj da spektantoj, marde 3,8 milionoj. Ambaŭkaze temis pri la plej granda televida aŭditorio.

La filma rakonto pri la Patrono de Italio estis unu el la plej grandaj eventoj de la itala televido en 2014. Cavani, kiu longe serĉis la aktoron, kiu plenumus la ĉefan rolon asertas, ke Mateusz Kościukiewicz elstare personigas la aktualecon de la sanktulo. La reĝisorino koncentriĝis pri momento, en kiu eksplodas la ribelemo de la juna Francisko, kiu kontraŭas la volon de riĉa patro por helpi almizeruloj. Temas pri la tria filmo de Liliana Cavani pri la itala Patrono. La unuan ŝi kamerais en 1966, en kiu ĉefrolis Lou Castel. En sia dua filmo el 1989 ŝi konfidis la ĉerolon al Mickey Rourke. Por sia lasta filmo ŝi elektis polan aktoron.

El la elsendo 12.12.2014. Legas Milada

Nokta vizitado de la Kastelo en Książ

La Kastelo en Książ [ksjonĵ] (en la sudokcidenta Pollando) apartenas al la plej belaj kasteloj de la Malsupra Silezio. Eblas ĝin viziti dum la tuta jaro, sed aparta atrakciaĵo en la vintra sezono estas la nokta vizitado, dum kiu eblas malkaŝi ĉiujn misterojn de la kastelo konstruita fine de la 13-a jarcento. Dank’ al sia pitoreska situo ĝi plurfoje rolis kiel filma scenografio. De la kastelturo etendiĝas belega panoramo al Sudety-montaro kajal la tuta regiono. En la kastelo mem estas vizitindaj keloj, panorama teraso, palmejo kun pli ol 100 ekzotikaj plantoj venigitaj el la tuta mondo.

Turistojn logas ne sole la panoramoj, sed ankaŭ misteroplena historio de la kastelo. Onidire vizitis ĝin princino Daisy, kiu en la historion eniris kiel bona spirito de la loko. Ŝi amis juvelaron, florojn kaj okupiĝis pri la karitata agado. Kvankam ŝi famis pro sia ĉarmo ŝi spertis multajn malfeliĉajn tagojn en sia vivo. Onidire la princino vizitas la kastelon ĝis nun, pri kio povas konvinkiĝi la noktaj vizitantoj de la kastelo imunaj je fortaj emocioj. La vizitadoj komenciĝas je la 20-a/21-a horoj kaj daŭras 90 minutojn.

El la elsendo 28.11.2014. Legas Maciek

Damo kun ermeno

Pollando fieras pri sia unusola pentraĵo de Leonardo da Vinci „Damo kun ermeno”. Sed origine la Damo tenis neniun beston kaj estis vestita nur per la ruĝa robo. Nur poste da Vinci alpentris ermenon kaj bluan senmanikan manteleton videblan sur ŝia maldekstra ŝultro. Tion malkovris Pascal Cotte, franca inĝeniero specialistiĝanta pri optiko kaj samtempe fotisto okupiĝanta pri la signalprilaborado de bildoj. La teknologio, kiu ebligis al li retrogvati la mondfaman artiston estas identa kun tiu, kiun utiligas astronomoj por pritaksi la kemian konsiston de foraj ĉielobjektoj. La tiel nomata plurspektra analizo ebligas tiom detale analizi la kreiĝadon de pentraĵoj de malnovaj majstroj, ke ni kapablas deĉifri eĉ kiun direkton celis la artisto per sia peniko. Pentristoj perfeke regis la arton trompi la rigardkapablon de la spektanto uzante miksaĵon de pigmentoj, kiuj lasas iluziojn de lumo reflektiĝanta sur veraj objektoj. Sed ili apogis sin sur la popra vidkapablo, kiu nun povas subiĝi al plurspektra analizo. Ĝi konsistas en preciza ekzameno de tio,  kiuj lumfrekventecoj estas absorbataj kaj kiuj reflektataj en ĉiu punkto de la tolaĵo. Disponante pri tiaj informoj eblas izoli fragmentojn kovritajn nur per unu pigmento. Eblas ankaŭ precize difini, kiujn kolorigilojn uzis pentristo. Tio estas tre utila por artkonservistoj, ĉar ebligas elekti pigmenton  identan kun tiu, kiun uzis artisto – kaj ne nur similan laŭ la vidpunkto de optikaj konsideroj.

El la elsendo 28.11.2014. Legas Maciek

Renovigitaj vitraloj en la vroclava Nacia Muzeo

86 renovigitajn vitralojn eblas rigardi en la ekspozicio „Majstroj de la lumo – vitraloj kaj pentraĵoj pentritaj sub la vitro” en la Nacia Muzeo de Vroclavo (la sudokcidenta Pollando). Dum kelkdek jaroj tiuj ĉi verkoj pro sia malbona stato ne povis esti ekspoziciataj. Nun finiĝis la konservistaj laboroj, kiuj estis kronitaj per la unua premio en la konkurso pri muzea evento de la jaro Sybilla 2013. La Nacia Muzeo havas la plej grandan en Pollando kolekton de vitraloj, kiuj kreiĝis ekde la mezepoko ĝis la komencoj de la 20-a jarcento. Ili devenas el la vroclavaj preĝejoj i.a. de la Sankta Kristoforo, Sankta Elizabeta kaj Sankta Maria Magdalena. La ceteraj devenas el privataj koletoj de aristokratoj, kiuj donacis ilin al la Muzeo de Sileziaj Historiaj Objektoj. La ceteraj estis kolektitaj en la 60-aj jaroj el la malnoviĝantaj historiaj objektoj en la regiono de Vroclavo. La plej valoraj prezentas la blazonojn de la burĝaj gentoj el la 1586 kaj de la silezia nobelaro el 1615. La plej granda kun la blazono de drapista gildo devenas el 1551; ĝi altas preskaŭ unu metron kaj estas 60 centimetrojn vasta.  La plej valoraj el la arta vidpunko estas kabinetaj vitraloj el la kastelo en Domanice. La plej malnovaj estas la mezepokaj vitraloj el la Mezepoko prezentantaj sanktulojn kaj scenon pri la anonco de Arĥianĝelo Gabrielo al Maria. La vitralekspozicion funkciontan ĝis la 4-a de januaro akompanas ekspozicio de 18 verkoj faritaj laŭ la tekniko konsistanta en la subvitra pentrado kun utiligo de arĝenumado kaj orumado.

El la elsendo 21.11.2014. Legas Tomek

La 50-jariĝo de la Muzeo de la Jagelona Universitato

En la nuna jaro la Muzeo de la Jagelona Universitato en Krakovo solenas la 50-jariĝon. Lige kun tio en la subterejoj de Collegium Maius, kie ĝi havas sian sidejon, funkcias ĝis la jarfino foto­ekspozicio dediĉita al ĝia historio. Ĝi foto­dokumentas plurecon de iniciatoj kaj de homoj ligitaj kun ĝia funkciado. La muzeo kreiĝinta laŭ la iniciato de elstara arthistoriisto Karol Estreicher entenas iamajn universitatajn kolektojn – valorajn pentraĵojn, skulptaĵojn, sciencajn instru­mentojn, dokumentojn k.a. Collegium Maius estas la plej malnova universitata konstruaĵo de Pollando, kreiĝinta dank’ al la testamento de reĝino Jadwiga, kiu heredigis al la universitato en la 14-a jarcento siajn juvelojn. Ĝis hodiaŭ oni gardas tie ŝiajn perlojn. Dank’ al profesoro Esteicher Collegium Maius reakiris sian originan aspekton el 1400-a jaro post la alikonstruo meze de la 19-a jarcento en la novgotika stilo. La muzeaj kolektoj senĉese riĉiĝas dank’ al aĉetoj kaj donacoj.  Okaze de la jubileo la placo antaŭ Collegium Maius ricevis la nomon de profesoro Estreicher. Krom lia busto la placon ornamas la skulptaĵoj de reĝo Kazimiro la Granda, sankta Johano Paŭlo la 2-a, pastro Józef Tischner kaj profesoroj Julian Alksandrowicz kaj Antoni Kępiński.

El la elsendo 14.11.2014. Legas Tomek

Nova arta spaco en la Placo sub la Terlobo

La historia konstruaĵo en Szczecin (la nordkcidenta Pollando), en kiu troviĝas la  sidejo de la Belarta Akademio malfermas siajn pordojn al la publiko disponigante al ĝi 7 spacojn. Palaco sub la Terglobo ekde nun estos loko de malfermaj kulturaj eventoj, troviĝas  en ĝi artgalerioj, teatra kaj koncerta salonegoj. Modernigo de la konstruaĵo daŭros ĝis la fino de la 2014-a jaro. La Belarta Akademio komencis tie funkcii ekde la 1-a de septembro 2010 kiel la 19-a arta altlernejo en Pollando. Preskaŭ 500 studentoj lernas en kvar fakultatoj – de la Pentroarto kaj novaj esprimrimedoj, instrumenta, tiu pri la muzika edukado kaj vidartoj. La Palaco sub la Terglobo estis konstruita en la 3-a jardeko de la 18-a jarcento. Kiel interesaĵon valoras aldoni, ke en ĝi naskiĝis princino Zofia Dorota von Wuerttemberg, poste konata kiel carino de Rusio Maria Fiodorowna, la edzino de la caro Paŭlo la 1-a kaj samtempe la bofilino de Katarina la 2-a, kiu ankaŭ naskiĝis en Szczecin.

El la elsendo 14.11.2014. Legas Gabi

La Reĝa Łazienki post metamorfozo

La renovigo de la historia, 18-jarcenta Malnova Oranĝerio kaj la nova ekspozicio pri la Reĝa Skulptaĵkolekto estas la plej novaj projektoj ligitaj kun tiu konata al varsovianoj rezidejo de la lasta pola reĝo en Łazienki-Parko. Interalie oni klopodas, ke la Malnova Oranĝerio aspektu kiel en la epoko de Stanislao Aŭgusto. Helpas en tio inventariaj listoj el 1795, projektoj de Christian Kamsetzer kaj malkovritaj antaŭ du jaroj pentraĵoj. Laŭplane en Łazienki okazos teatraj, movaj kaj plastikaj  labor­renkontoj kaj ankaŭ novspecaj okupoj por blinduloj. Al la publiko estos dispongita skulptista laborejo kaj salono, en kiu eblos rigardi filmojn pri la reĝa skulptaĵ­kolekto. La ŝanĝoj rilatas ankaŭ al aliaj aspektoj de la reĝa Łazienki. De sur ĝia tereno estos forigita la asfalta pavimo, la parko jam nun  riĉiĝis per ses kaj duona mil novaj rozujoj. La moderniga projekto valora pli ol dek kelkajn milionojn da zlotoj estas krom­financata de la pola kultur­ministerio. La ĝardenon de la Reĝa Łazienki-Parko ĉiujare vizitas pli ol 2 milionoj da homoj. Ĉirkaŭ 240 mil biletojn oni vendas por tiaj vizitindaj objektoj sur ĝia tereno kiel Palaco sur Insulo, Blanka Biendometo, Ĉasista Palaceto kaj la Malnova Oranĝerio. La reĝa Łazienki-komplekso en novembro 2014 jam la duan fojon malfermas al la publiko siajn pordojn senpage. En 2013 vizitis ĝin dum unu monato pli ol 280 mil personoj kaj krome okazis tie 800 senpagaj muzeaj lecionoj.

El la elsendo 07.11.2014. Legas Gabi

Reĝaj rezidejoj senpage viziteblaj en novembro

La Reĝa Kastelo en Krakovo, kaj la varsoviaj Reĝa Kastelo, Reĝa Łazienki-Palaco kaj Muzeo de la Palaco de Reĝo Johano la 3-a Sobieski en Wilanów dum la tuta novembro senpage disponigas siajn kolektojn al la vizitantoj. Dum la du antaŭaj eldonoj la kampanjon iniciatitan de la pola kultur­ministerio kaj adresitan unuavice al infanoj, junularo kaj senjoroj utiligis ĉirkaŭ 500 mil personoj. Ankaŭ ĉi jare oni kalkulas je signifa frekventeco aparte lige kun la pasonta la 25-an de novembro 250-a datreveno de la investo de Stanisław Aŭgust Poniatowski  – la reĝo de Pollando. Oni celas ne sole omaĝi lian memoron, sed ankaŭ proksimigi al la publiko lian kontribuon al la evoluo de la pola kulturo. La Muzeo de Wilanów-Palaco en la antaŭpalaca spaco prezentos la ekspozicion „Aleo de Lumo”. En la krakova Wawel-kastelo eblos viziti reprezentajn salonojn de la polaj reĝoj, la reĝan trezorejon kaj arsenalon. Rigardebla estos „Damo kun ermeno” de Leonardo da Vinci kaj aldone estos viziteblaj ekspozicioj „La Perdiĝinta Wawel” kaj „Du generacioj. La arto de Legioj el la kolekto de Jerzy Mycielski”. Ĉiuj reĝaj rezidejoj reakiris en la lastaj jaroj sian brilon i.a. dank’ al la uniaj subvencioj.

El la elsendo 07.11.2014. Legas Tomek

Komuna legado de la dramo de Adam Mickiewicz „Dziady”

La biblioteko de Płock [pŭock]kaj la tiea liceo  de marszalo Stanisława Małachowskiego, kiu estas la plej malnova pola lernejo ekzistanta en la sama loko ekde 1180 organizis antaŭ la Tago de Ĉiuj Mortintoj komunan legadon de la 2-a parto de la dramo „Dziady” (Praulanimoj) de Adam Mickiewicz. La legado de la dramo rilatanta al la popola kutimo observata iam sur la terenoj de la iama Respubliko en la kunteksto de la Tago de Ĉiuj Sanktuloj kaj Tago de la Mortintoj estas alternativo por la nun ĉiam pli trudiĝanta anglosaksa festo Halloween.

Nunjare la lego­kampanjo aliĝis 7 super­gimnaziaj lernejoj de Płock. La komuna legado estis okazanta vespere la 29-an kaj 30-an de oktobro. Temas pri konsistero de pli ampleksa kampanjo okazanta sub la titolo „Mi havas apetiton legi” kadre de la solenata en 2014 Jaro de la Legado. La tuta projekto populariganta la legadon estas adresita al ĉiuj aĝgrupoj. La komuna legado de „Dziady” de Adam Mickiewiz komenciĝis antaŭ du jaroj, kiam evidentiĝis ke parto de lernantoj ne komprenas la malnovan verkon. El tio fruktis interparoloj  kaj fasciniĝo pri la tradicio, ĝia signifo, pri la propraj popolaj kutimoj en literaturo. Dum la diskutoj lernantoj komencis rimarki diferencojn inter la spirita vefto de la polaj festoj kaj komercaj aspektoj de la festoj en la speco Halloween.

Ĝis la 19-a jarcento en la popola tradicio la aŭtuna periodo, kiam la naturo perdis sian bunton kaj vivecon, estis perceptata kiel tempo, en kiu paliĝas la limo inter la mondoj de la vivantoj kaj la mortintoj, kaj la animoj de la mortintoj revenas al siaj hejmoj. La ĝenerala kutimo estis bruligado de torĉoj varmigantaj la animojn revenantajn sur la teron.

La nunjara legokampanjo de „Dziady” vastiĝis al pliaj lernejoj kaj krom lernantoj partoprenis ĝin gepatroj kaj instruistoj.

El la elsendo 31.10.2014. Legas Gabi

Parkaj benkoj kun literaturpatrono

50 novaj benkoj ĉe Planty, la parko ĉirkaŭanta Krakovon, kreiĝinta en la loko de iamaj fortigaĵoj kaj urbomuroj ricevis informtabuletojn kun literaturpatrono, i.a. Maria Pawlikowska-Jasnorzewska kaj Bronisław Malinowski. Ili aldoniĝis al 50 antaŭaj benkoj lanĉitaj en aprilo kadre de la projekto „Kodoj de la Urbo”. Ĉiuj tabuleoj krom la nomo de verkisto havas kodon QR [kuo ro]. Skanante ĝin helpe de tabuleto aŭ plurfunkcia poŝtelefono eblas ligiĝi kun la interreta paĝo de la projekto, kie krom fragmento de la literaturaĵo de koncerna aŭtoro en la originalo kaj en la pola lingvo eblas aŭskulti ties voĉon kaj konatiĝi kun ties biogramo. Krome la sama reta paĝo prezentas aktivan urbomapon, dank’ al kiu eblas retorvi ĉiujn literaturajn benkojn kaj ankaŭ elektitajn, plej gravajn literaturajn adresojn de Krakovo. La projekto „Kodoj de la Urbo” reliefigas en la publika spaco la prestiĝan titolon de Literatura Urbo de Unesko, kiun Krakovo kiel la unua slava urbo ricevis la 21-an de oktobro 2013. Literaturbenkojn inspiris simila entrepreno en Rejkjaviko, unu el la partneraj Kreemaj Urboj de Krakovo en la sfero de literaturo.

El la elsendo 24.10.2014. Legas Barbara kaj Milada