Ĝis la mezo de marto la loĝantoj de Skierniewice en la centra Pollando povas viziti ekspozicion „Kamparanoj” de Reymont en 160 eldonoj. La ekspozicio prezentas diverslingvajn versiojn de la fama verko de Władysław, i.a. ĉinan, svedan, kroatan, hebrean el la privata kolekto de Zbigniew Stania, la posedanto de la Artgalerio  de Arkivaĵoj kaj Regionaj Memoraĵoj en la vilaĝo Lipce Reymontowskie. Ĝuste tiun lokon elektis la aŭtoro por la intrigo de sia romano “Kamparanoj”. Li estis ligita kaj kun ĝi  kaj kun ĉirkaŭaj lokoj inkluzive de Skierniewice. En  Skierniewice Reymont havis amikojn kaj rolis en la amatora teatro. En decembro 2015 pasis la 90-a mortodatreveno de Reymont, kiu akiris la mondan famon ĝuste dank’ al la romano “Kamparanoj”,  pro kiu en 1924 li ricevis literaturan Nobel-premion. En sia vivo Reymont paktikis diversajn profesiojn.  Li estis tajloristo, fervojoficisto, rolis en vagaj teatraj trupoj, laboris kiel ĵurnalisto, verkis novelojn. En siaj romanoj li traktis problemaron ligitan kun moraj transformiĝoj, socio, historio. Signifan lokon en la kreado de Reymont okupas la romano “Promesita Tero” – filmita de Andrzej Wajda – prezentanta la kreiĝon de la industria Lodzo lime de la 19-a kaj 20-a jarcentoj. En decembro 2015 ĝi estis rekonita kiel entute la plej bona pola filmo.

El la elsendo 22.01.2016. Legas Gabi kaj Barbara – 1’57”