Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

La festivalo Sacrum Non Profanum omaĝas Wojciech Kilar

La 10-a Internacia Muzikfestivalo Sacrum Non Profanum omaĝas la memoron de Wojciech Kilar kaj lia muziko. La aranĝo organizata en la apudmara scenaro en uri urboj de la okcidentpomeria vojevodio Szczecin (ŝĉecin), Trzęsacz (tŝensaĉ) kaj Świnoujscie (svinoujsce) daŭros inter la 10-a kaj 17-a de aŭgusto. Laŭ planoj la mortinta jarkomence komponisto estis fariĝonta honora gasto de la jubilea eldono de la festivalo. Inaŭguros ĝin en la Kastelo de Pomeriaj Princoj en Szczecin foto­ekspozicio dediĉita al Wojciech Kilar „Nun, nun, nun kaj…. amen”. La fotografaĵoj prezentas la komponiston dum krea laboro kaj en privataj situacioj. Kadre de la festivalo aŭdiĝos liaj famaj komponaĵoj „Angelus”, „Exodus”, „Introtus”. Aparta koncerto estos dediĉita al lia filma muziko, kiun li kreis por preskaŭ 150 filmoj. Inter la plenumantoj troviĝos Andrzej Kulka, Gaba Kulka, Adam Makowicz, Militista Orketro el Swinoujście, la universitata koruso San Yago el Hispanio, kaj la germana Racher Saxophon Quartett. Krom komponaĵoj de Wojciech Kilar aŭdiĝos komponaĵoj de Johano Sebastian Bach, ĵazaj interpretoj de Chopin-muziko, George Gershwin, Leonard Bernstein,  Duke Ellington. La antaŭaj eldonoj de la festivalo Sacrum Non Profanum estis dediĉitaj i.a. al. la komponaĵoj de  Krzysztof (kŝiŝtof) Penderecki, Henryk Mikołaj Góreckiego (mikaŭaj gurecki) kaj  Marek Jasińskiego.

 El la elsendo 25.07.2014. Legas Milada

La Inkaa Vojo aldonita al la listo de la Monda Kulturheredaĵo

La Inkaa Reĝa Vojoestis registrita en la listo de la Monda Heredaĵo de Unesko. La sistemo de vojoj, kiuj ligis la ĉefurbon de Inkaoj – Cuzko kun la foraj regionoj de ilia ŝtato estis rekonita de Unesko kiel mirobjekto de la inĝenierio, kiu devas estis konservita kaj protekita. La Inkaa Reĝa Vojo, nomata ankaŭ Granda Trako aŭ Reĝa Trako konsistas el la vojsistemo longa ĉirkaŭ 30 mil kilometrojn. En la inkaa ŝtato tiuj ĉi vojoj konstruistaj tra divers­nivela tereno ligis montarajn setlejojn kun fekundaj valoj, pluvarbaroj kaj dezertoj. Nun la Reĝa Vojo pasas tra la teritorioj de ses ŝtatoj Kolombio, Argentino, Ĉilio, Peruo, Ekvadoro kaj Bolivio. Fragmentoj de la inkaa trako konserviĝis, sed signifa parto estas surkreskita de plantoj. La registro de la Reĝa Vojo sur la listo de la monda heredaĵo helpos kolekti fondusojn por ĝin restaŭri.

El la elsendo 18.07.2014. Legas Milada

Theatrum Musicum Kraków – 2014

Ekde junio ĝis la 1-a de septembro daŭras Theatrum Musicum Kraków 2014. Dum la nunjara, unua eldono de ĉi tiu festivalo de klasika muziko okazos sume ĉirkaŭ 80 koncertoj en la plenumo de almenaŭ 700 artistoj. Theatrum Musicum, komuna iniciato de la krakovaj muzikaj institucioj signifas projekton, kiu celas elformi komunan platformon dank’ al kiu loĝantoj de Krakovo kaj de la tuta regiono disponos pri informoj rilate al ĉiuj gravaj artaj eventoj, kiuj okazas en la malnova ĉefurbo de Pollando. La projekton, kiu okazos ĉiujare dum la feria periodo kunordigas Capella Cracoviensis. La festivalon krom ĝi partoprenos i.a. Krakova Operejo, la Krakova Filharmonio, Sinfonietta Cracovia, Orekestro de Beethoven-Akademio, Cracovia Danza, Nacia Simfonia Orkestro de la Pola Radio.

El la elsendo 11.07.2014. Legas Milada

Korea Festivalo

Lastsabate en la Parko Agrykola en Varsovio okazis Korea Festivalo lige kun la starigo de la reciprokaj diplomatiaj rilatoj, kio okazis antaŭ 25 jaroj la 1-an de novembro 1989. Ekde tiam inter ambaŭ landoj intensiĝis kunlaboro merkatista, kultura kaj kleriga. En 2012 dank’ al la subteno de la Instituto „Adam Mickiewicz” multaj polaj artistoj kaj reĝisoroj prezentiĝis en Koreio, ekzemple dum   Jarasum International Jazz Festival, International Film Festival en Busan kaj aliaj.  Aldonendas, ke la plej granda en la mondo fakultato pri la pola lingvo ekzistas en Seŭlo. La lastsabata Pikniko kun la korea kulturo omaĝis ne sole la starigon de la diplomatiaj rilatoj, sed krome ebligis al poloj „gustumi” Koreion en speciale tiuokaze organizita korea urbeto en la centro de la pola ĉefurbo. Okazis bunta kultura programo, en kiu oni spektis i.a. koreajn dancojn kaj prezenton de Taekwondo fare de la majstro Kang kaj liaj studentoj. Por la aranĝo venis el Koreio  la muziktrupo SOREA Band kaj projekt­antino de la tradicia korea kostumo „Hanbok”, So-jung Lee. Multis pliaj atrakciaĵoj i.a. ligitaj kun la korea kuirarto. Oni povis ili ne sole gustumi originalajn koreajn manĝaĵojn, sed ankaŭ aĉeti necesajn ingrediencojn. Eblis konatiĝi kun la korea literaturo en la pola lingvo ĉe la stando de la eldonejo „Floroj de Oriento”.

El la elsendo 27.06.2014. Legas Milada

La 20-jarcentaj filmoj por politika propagando

Ĝis sabato en la Muzeo de la 2-a mondmilito en Gdansko daŭras la film­trarigardo de kinobildoj kreitaj por la bezonoj de la 20-jarcenta politika propagando en la  totalismaj sistemoj. La prezento de kelkaj filoj bezonis akiron de specialaj permesoj.  Temas nome pri filmoj produktitaj en la stalinisma Sovetunio, nazia Germanio, faŝista Italo kaj Pola Popola Respubliko de Bierut. La elekton de filmoj faris historiisto, politologo kaj direktoro de la Instituto pri la Politikaj Sciencoj de la Pola Sciencakademio. La trarigardo estis konceptita kiel cikla aranĝo, kiu havas konigan kaj klerigan karakteon ne nur ligitan kun historio. Rigardate la filmojn la spektanto havas la ŝancon enpensiĝi kiomgrade la totalisma propaganto ankoraŭ eĥas en la mondo kaj ĉu ĝiaj teknikoj ne estas ĝis nun apikataj. Evidentiĝas, ke jes. Al ĉiu filmo akompanas komento de profesoro Król, la direkto de la Instituto. Post ĉiu prezeno okazas la diskuto kun publiko. La kinobildoj “La triumfo de volo” aj „Hitlerjunge Quex” devis ricevi por esti prezentitaj  specialan aprobon de germanaj aŭtoritatoj.

El la elsendo 27.06.2014. Legas Milada

La orgenfestivalo en Leżajsk

Per orgen­recitalo de  Jakub Chachulski kaj koncerto de oper­kantistoj Wiesław Ochman kaj  Małgorzata Kellis estis inaŭgurita lunde la 23-a Internacia Festivalo de Orgena kaj Ĉambra Muziko en Leżajsk, la suda Pollando. En la Bernanrdena Baziliko aŭdiĝis komponaĵoj i.a. de Johann Sebastian Bach, Sebasitian Duron, Guy Bovet, Francisco Correa de Arauxo. Al tenorulo Wiesław Ochman (vjesŭav oĥman) kaj sopranulino Małgorzta (maŭgoĵata) Kellis akompanis la Pola Ĉambra Orkestro „Polish Camerata” sub la direkto de Marek Głowacki (gŭovacki). En ilia plenumo la publiko aŭskultis komponaĵojn de Cesar Frank, Franz Lehar, Robert Stolz, Victor Herber. En la programo aŭdiĝis ankaŭ la komponaĵoj „Ave Maria” de Franz Schubert, Gaetano Donizetti, Luigi Luzzi kaj Johann Sebastian Bach. En la festivalo daŭronta ĝis la 25-a de aŭgusto artistoj ne nur el Pollando ludos per fama, baroka orgeno de la Baziliko el la fino de la 16-a jarcento.

El la elsendo 27.06.2014. Legas Milada

Pola Instituto en la budapeŝta Nokto de Muzeoj

Per historia promeno laŭ la spuroj de diplomatoj, kiuj dum la 2-a mondmilito estis savantaj judojn en Hungario, per diversrimeda elekronika prezento pri Jan Karski kaj per la ekspozicio pri la dummilita  sidejo de la nuna Pola Instituto en Budapeŝto ĝi partoprenis la Nokton de Muzeoj en Hungario okazinta inter la 21-a kaj la 22-a de junio. La programo  en signifa grado estis ligita kun la daŭranta en Hungario Memorjaro pri la hungara holakaŭsto en la 70-a datreveno de la deportado de judoj el Hungario. Dum la historia promeno la vizitantoj konatiĝis kun la historio de i.a. Henryk Sławik (sŭavik), delegito de la pola registaro en Londono, kiu gvidis la Civitanan Komitaton por Proteki Polajn Rifuĝintojn en la jaroj 1939-1944. La promeno estis la komuna iniciato de diplomatiaj centroj el Svedio, Hispanio, Italio, Portugalio, Svislando, la Apostola Ĉefurbo kaj Pollando. Vespere en la kineja salonego de  Instituto okazis i.a. elektronika, multrimeda prezento pri Jan Karski. Speciale okaze de la Nokto estis prezentita ekspozicio, memoriganta la sorton de la budapeŝtaj judoj, kiuj per dekreto el la 16-a de junio 1944 estis devigitaj loĝi en unu el 2 mil domoj kun la flava Davida Stelo. Unu el ili estis brikdomo, en kiu ekde 1964 funkcias la Pola Instituto.

El la elsendo 24.06.2014. Legas Milada

Polaj artistoj en Muzika Festivalo en Izmiro, Turkio

Krzysztof Penderecki kaj Sinfonia Varsovia kune kun la turka pianisto Hüseyin Sermet inaŭguris lastsabate la 28-an Internacian Muzikan Festivalon en Izmiro, kiu daŭros ĝis la 3-a de septembro. En la koncerto okazinta en la Granda Teatro en Efezo estis plenumitaj du komponaĵoj de Beethovena “Verkoj de Prometeo” kaj la 5-a Fortepiana Konĉerto kaj la 2-a Simfonio de Penderecki. Last­merkrede kadre de la festivalo prezentiĝis la pola baroka grupo Arte dei Suonatori kun la brita violon­istino Rachel Podger. La koncerto “Alla Turca Alla Polacca” okazinta en unu el la plej gravaj objektoj de Efezo enhavis komponaĵojn de Telemann, Haydn, Mozart kaj verkojn kreiĝintajn en la periodo de la Otomana Imperio. La prezentiĝo de la polaj artistoj okazis kadre de la solenado de la 600-jariĝo de la polaj-turkaj diplomatiaj rilatoj pasanta en 2014.

El la elsendo 20.06.2014. Legas Tomek

Monda Kongreso de la pola Instituto de Scienco kaj Kulturo

Morgaŭ komenciĝas en Varsovio Monda Kongreso de la Pola Instituto de Scienco kaj Kulturo en Usono. La debatojn kun la partopreno de pli ol 200 sciencistoj ĉefe el Usono kaj Pollando inaŭguros sesio pri Jan Karski, kiu estas la patrono de la 2014-a jaro. Dum tritagaj debatoj en la Varsovia Universitato okazos preskaŭ 50 podiaj diskutoj koncerne diversajn scienc­branĉojn. Plimulto de la debatoj estos dediĉita al la historio de la pola enmigrant­aro en Usono, ĝia aktiveco en la kultura kaj politika vivo de Usono kaj ankaŭ literaturo. Okazos sesioj dediĉitaj al ekonomio, bioteknologio kaj medicino. Pola Instituto pri Scienco kaj Arto en Usono (PIASA) kreiĝis en 1942 en Novjorko. Temas pri la polkolonia scienca kaj didaktika institucio establita de elstaraj reprezentantoj de la pola scienco kaj kulturo. Ĝiaj agadoj koncentriĝas pri la informado de la usona socio pri Pollando, ĝia kultura heredaĵo kaj firmigado de polaj-usonaj rilatoj.

El la elsendo 20.06.2014. Legas Tomek

“So­li­da­ri­té Fran­ce Po­lo­gne”

Ĝis morgaŭ, t.e. la 14-a de junio en la varsovia ekspozicia salono Kordegrda daŭras la ekspozicio dediĉita al la franca subteno por la Solidareco. Inaŭguris ĝin la veninta por la soleado de la 25-jariĝo de la unuaj parte demokrataj balotoj en Pollando prezidento Fran­ço­is Hol­lan­de. La kunteksto de la ekspozicio estas grandaj manifestacioj en Francio okazintaj la sekvan tagon post la proklamo de la milita stato en Pollando la 13-an de decembro 1981. Tiam pli ol 100 mil personoj sur la stratoj de la francaj urboj manifestis kontraŭ la proklamo de la milita stato en Pollando. La nomo de la ekspozicio “So­li­da­ri­té Fran­ce Po­lo­gne” referencas al unu el la unuaj francaj hel­organizoj, kiuj subtenis polojn dum la milita stato. La helpo de Francio estis eksterordinara, ne temis pri helpo de unu ŝtato al la alia, sed helpo de la sindikataj organizaĵoj por la pola Solidareco, helpo de la francaj preĝejaj grupoj por la pola Eklezio, helpo de franca junularo kaj individuaj francoj. La aŭtoroj de la ekspozicio utiligis i.a. la eldirojn de la partoprenintoj de la tiamaj eventoj, de la agantoj de Solidareco kaj de aktivuloj de la francaj sindikataj centraloj.

El la elsendo 13.06.2014. Legas Gabi