Pli ol 700 historiaj objektoj ligitaj kun la pilgrimadoj en la 14/15-jarcenta Gdansko (la norda Pollando) estas jam konsulteblaj interrete (http://archeoportalpl/). La kolekto 99-procete devenas el sistemaj fosesploroj kaj estas provizita per kompleta dokumentaro. Temas i.a. pri pilgrimplaketoj, kiujn oni fiksis al vestaĵo dum la pilgrimado kaj ankaŭ alispecaj pilgrimmemoraĵoj kiel sonoriletoj, etaj speguloj,  etaj relikvujoj k.s. Ĉiuj objektoj devenas el foslaboroj, kiujn oni efektivigis sur la tereno de Gdansko dum la lasta jarcentkvarono kaj nun troviĝas en la loka Arkeologia Muzeo. Tiu ĉi riĉa kolekto laŭ muzeaj laborantoj pruvas unuflanke la religiemon de gdanskanoj kaj aliflanke pruvas la signifan rolon de Gdansko laŭe de la mezepokaj itineroj de eŭropaj pilgrimantoj. La unua parto de kolekto jam rete vizitebla enhavas 739 eksponaĵojn. Nunjare aldoniĝos pliaj 300 atestantaj pri la la kulto de la Plej Sankta Maria-Virgulino.  La elektronikaj donitaĵoj ebligas retrovi kaj identigi ne nur lokon kaj esplorsezonon, dum kiu estis efektivigita malkovro, sed ankaŭ institucion, kiu gvidis arkeologiajn esplorojn, nomon de la esplorestro, registritajn kuntekstojn kaj rilatajn  historiajn objektojn.

El la elsendo 07.02.2016. Legas Maciek – 1’36”