Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Pola Instituto en Sofio premiita per la „Ora Plumo”

La Pola Instituto en Sofio estis la unusola eksterlanda institutcio, kiu estis premiita inter 24 reprezentanoj de la kulturo kaj arto per la prestiĝa „Ora Plumo” de la redakcio Classic FM Radio kaj la Artgalerio Makta.  La premio estis atribuita rekone pro la meritoj de la Instituto en la evoluigado de la pola-bulgara kultura kunlaboro dum ĝia 65-jara funkciado en Bulgario. La solenaĵo okazis kadre de la Eŭropa Muzika Festivalo organizita de la redakcio kunlabore kun la bulgara kultur­ministerio kaj sofia urbooficejo. La evento celis popularigi la kandidatiĝon de Sofio por Eŭropa Ĉefurbo de Kulturo 2019. Kadre al la solenaĵo okazis koncerto de laŭreatoj de internaciaj kaj landaj konkursoj. Inter ili troviĝis Konstanza Diulgerova, la laŭeatino de la 1-a premio en la konkurso de Witold Lutoslawski organizita de la Pola Instituto en Sofio en 2013. Ĉi-aŭtune kune kun sia lekcianto, profesoro Ludmil Angelov, elstara bulgara ŝopenologo ili koncertos en la varsovia Muzika Universitato.

El la elsendo 06.06.2014. Legas Tomek

La Pola Instituto en Budapeŝto 75-jara

La Pola Instituto en Budapeŝto, la plej malnova eksterlanda kultur­instituto en Hungario solenis en la lastaj tagoj sian 75-jariĝon. Lige kun la jubileo ĝi preparis multajn porokazajn eventojn por la loĝantoj de la hungara ĉefurbo. I.a. estis inaŭgurita granda murpentraĵo sur la domo proksime al ĝia sidejo. La muralo aŭtorita de polaj kaj hungaraj artistoj ligas al la tradicia pola-hungara amikeco, libereco kaj la pola kulturo en Hungario. La solenaĵojn kronis la enmanigo de premio al laŭreatoj de konkurso pri artikolo dediĉita al Pollando en la hungara Vikipedio. La inaŭgurita la 24-an de majo 1939 kaj funkcianta ĝis marto 1944 pola kulturcentro estis escepta kazo de la dummilita popularig­ado de la pola kulturo kaj lingvo. Post la milito ĝi fariĝis unu el la plej popularaj lokoj sur la kultura mapo de Budapeŝto. Laŭ taksoj la kursojn de la pola lingvo en la jaroj 1952-1981 partoprenis 17 mil personoj, la prezentoj de la pola kinoarto en la 60-aj kaj 70-aj amase logis la publikon. En la sekva jardeko ĝi fariĝis neformala rendevuejo de la hungara demokratia opozicio. La nuna Instituto realigas – kun plej gravaj hungaraj partneroj – pli ol 100 projektojn jare. Funkcias ĉe ĝi biblioteko, artgalerio kaj arta klubo. Daŭre dum ĉiu semestro la kursoj de la pola lingvo logas ĉirkaŭ 120 personojn.

El la elsendo 06.06.2014. Legas Tomek

Simpozio pri la arto de El Greco en Varsovio

Hodiaŭ finiĝis en Varsovio la scienca konferenco „Arto el la epoko de El Greco” organizita de la Reĝa Kastelo en Varsovio, Instituto pri la Historio de Arto kaj Kulturo de la Papa Universitato de Johano Paŭlo la 2-a en Krakovo kaj la Dioceza Muzeo en Siedlce. Ĝi okazis lige kun la 400-a morto­datreveno de El Greco kaj la 50-a datreveno de la retrovo de lia unusola pentraĵo troviĝanta en Pollando, „Ekstazo de S-ta Francisko” troviĝanta en Siedlce. La simpozion partoprenis divers­landaj arthistoriistoj, specialistoj kaj ekspertoj pri la epoko kaj grekaj komencoj de la pentristo el Malago, Sevilo, Atenoj. Oni diskutis pri la atingaĵoj de la artisto devenanta el Kreto, kiu komencis sian kreadon per skribado de ikonoj, sed poste fariĝis la plej fama hispana pentristo. Liaj plej fruaj verkoj, tipaj ikonoj troviĝas ĉefe en Greklando. Poste Domenikos Theotokopoulos direkiĝis al Venecio por evoluigi sian talenton kaj tie sub la influo de Ticiano kaj Tintoretto fasciniĝis pri perspektivo. La vera ekfloro de la talento de El Greco okazis en la hispana Toledo, kun kiu li estis forte ligita. Lia unusola pentraĵo troviĝanta en Pollando „Ekstazo de Sankta Francisko” estis retrovita hazarde en la paroĥejo en Kosów Lacki en la orienta Pollando. La pentraĵo en drameca maniero prezentas la sanktulon dum la ricevo de la stigmatoj.

El la elsendo el la 30.05.2014. Legas Barbara

Nokto de Muzeoj en Varsovio (2014)

234 centroj kiel muzeoj, artgalerioj, bibliotekoj, teatroj kaj aliaj partoprenos la nunjaran Nokton de Muzeoj en Varsovio la 17-an de majo. Ĝis la malfruaj noktaj horoj funkcios preskaŭ ĉiuj varsoviaj muzeoj. Inter la institucioj, kiuj la unuan fojon partoprenas la Nokton estas Pola Presagentejo PAP. Tiunokte ĝi invitas al la konstruaĵoj de la iama Sciencteknika Presejo, kie en la postindustriaj internoj funkcios la ekspozicio “25 jaroj de la polaj transformiĝoj” en la fotokadro de PAP-fotoraportistoj. Tiunokte eblos ĝin rigardi antaŭ­premiere. Ĝia lanĉo okazos en junio. Jam la 11-an fojon la varsovianoj dum la Nokto de Muzeoj povos viziti krom la ĉefurbaj kultur­institucioj ankaŭ aliajn centrojn, ambasadojn, prezidentan palacon,la sidejojn de la sejmo kaj senato, preĝejojn, la varsovion akvofiltran stacion, la fabrikon Wedel, la scienc­centron Kopernik kaj aliajn. La organizantoj preparis ankaŭ multajn terenajn eventojn, kiel demonstron de historiaj busoj, kiuj traveturos Varsovion parade, promenon kun lumoj laŭ la bordo de Vistulo, vizitadon de la Botanika Ĝardeno. La urbo­trafikon  tiunokte provizos 8 specialaj buslinioj, parte per historiaj veturiloj. La varsovia Nokto de Muzeoj okazas kadre de la Eŭropa Nokto de Muzeoj.

El la elsendo 16.05.2014. Legas Tomek

La ekspozicio “Ro/Złączenia” en Istambulo

La Centro de Kulturo kaj Arto en Vroclavo kunlabore kun Kuad Gallery en Istambulo organizas la ekspozicion  “Ro/Złączenia” (Dis/kuniĝoj). Kadre de la ekspozicio estos prezentataj verkoj de artistoj debutantaj ekde 90-aj jaroj, referenc­antaj al arketipoj kaj mitologioj radikantaj en kulturo, prezentataj kadre de aktuala geopolitiko. La ekspozicititolo ligas ne sole al la historiaj rilatoj inter Pollando kaj Turkio, sed ankaŭ al la nuntempa arto ofte kolizianta  rilate hereditajn  valorojn.  Kadre de  la ekspozici­inaŭguro  por vendredo estis planita debato “Pri arto­libereco en la tempo de demokratio”.

El la elsendo 02.05.2014. Legas Gabi

Pollando speciala gasto de literatura festivalo en Turkio

Pollando estos speciala gasto de la plej granda literatura festivalo en Turkio, okazonta inter la 5-a kaj 8-a de majo en Istambulo. Verkistoj Andrzej Bart kaj Zygmunt Miloszewski, kies libroj nunjare aperas en la turka traduko partoprenos publikan debaton kun aliaj verkistoj. Joanna Olech kaj Adam Pękalski kiel kreantoj de infana literaturo partoprenos labor­renkontojn kun lernantoj de turkaj lernejoj. Por la festivalo estis pretigita antologio de rakontoj kaj mallongaj tekstoj de polaj aŭtoroj: Olga Tokarczuk, Andrzej Stasiuk, Janusz Głowacki, Wojciech Kuczok, Michał Witkowski, Jerzy Pilch, Natasza Goerke, Mariusz Szczygieł, Jacek Dukaj, Magdalena Tulli, Paweł Huelle, Stefan Chwin, Józef Hen, Andrzej Sapkowski, Joanna Bator kaj Jacek Hugo-Bader.

El la elsendo 02.05.2014. Legas Gabi

Pasiono de Janina Walczak-Budzicz

Ĝis la 24-a de aprilo en Varsovio eblas rigardi eksterordinaran ekspozicion. Janina Walczak-Budzicz prezentas survitre sian aŭtoran vizion de la Pasiono. La unuopaj stacioj de la Pasiono  havas la dimension de unu metro je 70 centimetroj. La aŭtorino estas majstrino de ĉi tiu pentrista ĝenro, firme ligita kun Podhale-regiono (la montara regiono en la sudo de la lando), kie ŝi i.a. instruis la survitran pentroarton. En la varsovia ekspozicio ĉiun bildon akompanas ŝiaj aŭtoraj komentarioj. La Pasiona Ciklo prezentata en la Kultura Klubo de la kvartalo Saska Kępa en Varsovio kreiĝis dank’ al la stipendio, kiun la aŭtorino ricevis stipendion de la pola kultur­ministro.

 El la elsendo 18.04.2014. Legas Milada

Wołyń 1943. Ili vokas el tomboj, kiuj ne ekzistas

Ekde la 9-a de aprilo  ĝis la fino de la monato en la Arkeologia Muzeo de Krakovo funkcias ekspozicio prezentanta la genezon, trapason kaj la sekvojn de „hombuĉado en Wołyń”. En  1943 sur la tereno de Wołyń, sekve ĉe la sud-orientaj randregionoj de la 2-a Respubliko okazis unu el la plej kruelaj krimoj de la 2-a mondmilito. Rezulte de la hombuĉaj murdoj el la manoj de ukrainaj naciistoj el la formacioj OUN kaj UPA pereis preskaŭ 130 mil polaj civitanoj, en plimulto loĝantoj de vilaĝoj. La ekspozicio „Wołyń 1943. Ili vokas el tomboj, kiuj ne ekzistas” kreiĝis en 2013 okaze de la 70-a datreveno sub la devizo serĉi veron pri la pasintenco kaj konservi la memoron kiel la fundamenta devo rilate la viktimojn. La scenaron de la ekspozicio kaj la akompanajn tekstojn aŭtoras Ewa Siemaszko. El ŝia privata fotokolekto kaj el la kolektoj de la Societo de la Amantoj de  Wołyń kaj Polesie-Regionoj devenas la eksponaĵoj. Ili pri­dokumentas la historion de 12 infanoj saviĝintaj de la hombuĉa krimo. Temas pri la unua publika ekspozicio dokument­anta tiun ĉi tragedion.  La ekspozicio estis jam prezentata i.a. en Varsovio, Szczecin, Rzeszów, Sanok, Bialistoko, Koszalin, Gorzów Wielkopolski.

El la elsendo 11.04.2014. Legas Krystyna

Pliaj eventoj kadre de la Pola Jaro en Turkio

Inter la 13-a kaj la 27-a de marto en la PeraMuseum en Istambulo okazis trarigardo de filmoj de la Pola Filmista Skolo. Ĝi estis unu el la eventoj kadre de la Pola Jaro en Turkio omaĝanta la 600-jariĝon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Pollando kaj Turkio. La 14-an de marto la solartista koncerto de Marcin Masecki, komponisto kaj  ĵazpianisto, sub la titolo “Malkompono de sonatoj de Domenico Scarlatti” inaŭguris ciklon da koncertoj de la pola muziko en Istambulo. Dank’ al kunlaboro de PeraMuseum kun la Pola Instituto de Adam Mickiewicz la turka publiko havas la okazon aŭskulti polajn jun­generaciajn muzikistojn, eksperiment­antajn rande de muzikĝenroj. Ciklo de ses koncertoj finiĝos en decembro 2014. Marcin Masacki inaŭgurinta la ciklon en sia kreado referencas al ĵazo, klasika kaj eksperimenta muziko. Li estas ligita kun la varsovia scenejo de alternativa muziko ĉirkaŭ la sendependa eldonejo Lado ABC.

El la elsendo 28.03.2014. Legas Gabi

Semajno de la Hispana Kinoarto en 7 polaj urboj

La 14-a eldono de la Semajno de la Hispana Kinoarto komenciĝis la 20-an de marto en Varsovio. Ĝis la 27-a de marto en du ĉefurbaj kinejoj okazas trarigardo de la hispanaj filmoj el la lasta periodo. La aranĝo disvolviĝos sekve en Krakovo, Gdansko, Lodzo, Vroclavo, Katowice kaj Poznano. La eventon kunorganizis la firmao Manana distribuanta en Pollando aŭtorajn filmojn, la ambasado de Hispanio kaj la Instituto Cervantes. En la programo de la trarigardo de la hispana kinoarto daŭranta entute ĝis la 10-a de aprilo troviĝas alte aprecataj de la kritiko kaj publiko filmoj el la lastaj jaroj, inkluzive de filmo kandidatiĝinta por la nunjara Oskar-premio „15 jaroj kaj unu tago” reĝisorita de Gracia Querejet.

 El la elsendo 21.03.2014. Legas Milada