Homoj ofte klopodas distanciĝi de la urbo kaj ĉiutagaj zorgoj serĉante ripozon dum la semajnfina kontakto kun la naturo. Tamen kiel elmontras la plej novaj esploroj simile ripozige efikas tempo pasigita en la ĉirkaŭaĵo de bela arkitekturo. Laŭ esploristoj el la Universitato en Warwick ne estas necese fuĝi for de la urba bruo, sed promeni al lokoj karakteriziĝantaj per bela arkitekturo. Por plibonigi nian bonfarton ne estas necesa verda scenaro, sed unuavice plaĉa scenaro. Baze de pluraj analizoj specialistoj elmontris, ke pliboniĝon de nia animagordo kaj bonfarto simile kiel parkoj, arbaroj, naturbelaĵoj influas ankaŭ belaj arkitekturaj objektoj, estetikaj valoroj de la urbaj konstruaĵoj, interesa dezajno en la urba spaco. Simile kiel susurantaj arbaroj kaj florplenaj herbejoj ili ankaŭ kaŭzas kontentosenton, provizas nin per pozitiva energio kaj ĝenerale influas plibonige la animagordon. Kaj tio signifas, ke la medio en kiu ni troviĝas ĉiutage havas pli grandan influon je nia bonfarto ol oni komence pensis. Tio estas grava signalo por arkitektoj kaj personoj okupiĝantaj pri la planado de la urba spaco, ke jam ĉe la etapo de planado ili memoru ne sole pri funkcieco de koncerna loko, sed ankaŭ pri ĝiaj estetikaj valoroj.

El la elsendo 22.01.2016. Legas Tomek – 1’30”