Skulptaĵoj de Igor Mitoraj estos ekspoziciotaj sur la arkeologia tereno en Pompejo en la suda Italio. En la subĉiela ekspozicio daŭronta inter la 15-a de majo 2016 kaj la 8-a de januaro 2017 eblos rigardi liajn 28 monumentecaj verkojn. La ekspozicio de la mortinta en 2014 skulptistoloĝanta en Toskanio rolos kiel daŭrigo de granda prezento de liaj skulptaĵoj en la Valo de Temploj en Agriĝento, Sicilio okazinta antaŭ 5 jaroj kaj difinta kiel granda arta evento. Skulptaĵoj de Mitoraj estos dislokitaj en diversaj lokoj sur la tereno de la arkeologiaj foslaboroj en Pompejo. Imponaj laŭ la grandeco verkoj, inspirataj de la antikva arto kaj mitologio estos enkomponitaj en la antikvan arkitekturon de la urbo, detruita pro la erupto de Vezuvio en la 79-a jaro. Igor Mitoraj dum kelkdek jaroj loĝanta en Italio estis unu el la plej  konataj kaj aprecataj artistoj. La subĉiela ekspozicio de liaj skulptaĵoj post lia morto okazis en Pietrasanta, kie li havis domon kaj laborejon, liaj verkoj estis prezentitaj ankaŭ en la proksima Pizo.

El la elsendo 26.02.2016. Legas Barbara – 1’27”