Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

La 95-jariĝo de la Muzika Akademio en Poznano

Pli ol 20 koncertojn planis la Muzika Akademio de Ignacy Jan Paderewski en Poznano okaze de sia 95-jariĝo. La jubilea jaro estos dediĉita al la memoro de la muzikistoj ligitaj en ĉi tiu periodo kun la altlernejo. La solenadoj inaŭguritaj la 16-an de januaro finiĝos la 16-an de oktobro 2015 en la datreveno de ĝia kreiĝo. Kadre de la jubileo siajn apartajn koncertojn donos ĉiu el 5 fakultatoj de la altlernejo, estis planita komuna prezentiĝo de ĉiuj muzikistoj de la Akademio. Unu el la kuliminaj eventoj de la jaro estos la koncerto „Maria-vojo” la 1-an de aprilo, dum kiu estos prezentita Stabat Mater de Karol Szymanowski kaj Magnificat Re-maĵora BWV 243 de Johann Sebastian Bach.

Aktuale en la poznana Muzika Akademio lernas pli ol 740 studentoj, laboras ĉirkaŭ 240 akademiaj instruistoj, inkluzive de 50 kun la profesora titolo. La altlernejo ofertas studojn en kvin fakultatoj: pri komponado, direktado, muzika teorio kaj ritmiko; instrumenta; voĉista-aktora; pri korusa direktado, muzika edukado kaj religia muziko; pri arĉaj instrumentoj, harpo, gitaro kaj konstruado de arĉinstrumentoj.

 El la elsendo 30.01.2015. Legas Tomek

Vistulo la honora gasto dum la Festivalo de Luaro

Pollando,  la rivero Vistulo kaj amantoj de la tradiciaj vistulaj boatoj kaj ŝipetoj estos la honoraj gastoj de la Festivalo de Luaro en la franca Orleano. Ĝi okazas ĉiun duan jaron kaj estas la plej bone konata en Eŭropo evento, prezentanta la riĉecon de la eŭropaj apudriveraj kulturoj. En la antaŭaj jaroj la apartaj gastoj de la festivalo estis italoj el la Venecia Laguno kaj nederlandanoj fierantaj pri pluraj kanaloj. En 2015 la pola stando troviĝos en la honora loko kaj poloj havos la eblon vaste konigi sian kulturon (polajn dancojn, arton kaj kuriarton) kaj Jaron de Vistulo, kiu estas planita por 2017.  Aparte oni deziras prezenti la polajn flosistajn tradiciojn. Apud muziko de Chopin eblos do konatiĝi kun tradiciaj flosistaj kantoj en la nova aranĝo.  Poloj prezentos krome kadre de la festivalo siajn tradiciajn lignajn boatojn kaj ŝipetojn. Aparta atrakciaĵo estos flosanta akvomuelejo kaj forĝejo.

La festivalo en Orelano okazos ekde la 23-a ĝis la 27-a de septembro. Jam somere el Krakovo elnavigos du rekonstruitaj platfundaj ŝipoj servantaj por la kontinenta var­transportado. Ilia itinero laŭ la eŭropaj riveroj longos 2700 kilometrojn kaj daŭros du monatojn. La ceteraj boatoj kaj ŝipetoj estos venigitaj al Francio per voja transporto.

El la elsendo 23.01.2015. Legas Gabi

Pupekspozicio en la poznana Teatro de Animado

Kelkcent pupoj el la teatraj spektakloj eblas rigardi en la poznana Teatro de Animado. Okaze de sia 70-jariĝo la teatro decidis prezenti parton de kolektoj el sia riĉa scenografia arkivejo.

Unu el la atrakciaĵoj estas scenografio el la unua enscenigo de la dramo de Stanisław Wyspiański „Nupto”, en kiu rolis pupoj. Ili estas faritaj el pajlo, delikata kolora papero, lignostangetoj, tre malgrandaj elementoj. Ili aspektas tre moderne kaj forte impresas la vizitantojn. Kadre de la ekspozicio en du salonoj de la Artgalerio de la teatro de Animado troviĝas kelkcent pupoj, kaj temas sole pri­ malgranda fragmento de la tuta kolekto. La teatro neniam forigadis siajn pupajn rolantojn.

La plej malvaj pupoj devenas el la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento. Parton de la eksponaĵoj konsistigas marionetoj. Parto pro sia delikateco kaj facila detruebleco neniam povos estis publike prezentataj. La ekspozico daŭros ĝis la jarfino. La historio de la poznana pupteatro radikas en la 1945. Tiam oni establis tie la unuan pupteatron en la postmilita Pollando. Inter ĝiaj spektantoj dominas infanoj kaj gejunuloj.

  El la elsendo 23.01.2015. Legas Maciek

Franciskanoj el Krakovo plu­konstruas bibliotekon

Franciskanoj en Krakovo – la iama ĉefurbo de Pollando – plukonstruas kaj renovigas sian bibliotekon kaj  troviĝantajn en ĝi libro­kolektojn. Ili estis tie kolektataj ekde la komenco, tio estas  ekde 1237. Multaj el la valoraj manuskriptoj kaj malnovpresaĵoj forbrulis en incendio, kiu plagis Krakovon en 1850. La kolekto havanta nun 100 mil librojn kaj periodaĵojn ĉefe kun la filozofia-teologia temaro ne estas disponig­ebla al ĉiuj. Eblas utiligi ĝin por ekzemple scienc­esploraj celoj akirante aldone specialan permeson de la monakoj. La libro­kolekton utiligas ankaŭ studentoj de la Supera Sacerdotiga Seminiario funkcianta ĉe la klostro. Post unu kaj duona jaroj – kiam finiĝos renovigo de la bibliotekaj ejoj kaj laboroj pri nova kvarteaĝa alo de la klostro tio ŝanĝiĝos.  Ekzistas plano disponigi al ĉiuj legantoj librojn,  kiuj ĝis nun troviĝis en la fermita parto de la klostro. Tio okazos dank’ al la bitigo de la kolektoj kaj bitiga sistemo de ilia katalogado kaj disponigado.

En tiu periodo finiĝos laboroj pri libro­konservado, kiu ĉirkaŭprenas 6 mil librojn, kiuj neniam estis disponig­itaj al la legantoj. Sed jam nun sur la interreta paĝo de la biblioteko eblas rigardi du unikajn franciskanajn kolektojn. Temas pri Gradualo el 1499 kaj Antifonaro el 1743.

La Gradualon aŭtoras franciskano Fran­ci­scus de Bru­gis, kiu estis ankaŭ muzik­teoriulo. Temas pri inkunablo presita en Venecio en 1499. Ĝi enhavas i.a. kantojn pri sanktuloj, kantojn favore al la mortintoj kaj kantojn pri la Dipatrino. Sur ĝia leda kovrilo troviĝas plant­ornamaĵoj.

Antifonaro estas rezulto de la liturgia reformo de franciskanoj el 1743. Ĝi estis komponita de franciskano An­to­nio Az­zo­gu­idi el Italio kaj enhavas liturgiajn fragmentojn de la meso pri franciskanaj sankuloj kaj ankaŭ rubrikon pri la maniero ilin kanti. La ledan kovrilon ornamas kupraj elementoj kun rozeto en la centro de la kovrilo. La libron fermas ornama buko.

La renovigon de la libroj kunfinancas la pola kultur­ministerio, la renovigon de la biblioteko kovras la krakova provinco de franciskanoj.

El la elsendo 16.01.2015. Legas Tomek

Vizitrekordoj 2014 en polaj kulturcentroj

Komenco de la jaro estas la periodo de diversspecaj sumigoj. Ili rilatas ankaŭ al la kultura sfero, i.a. al. la vizitfrekfenteco en polaj kulturaj centroj. Rekordan popularecon en 2014 notis la Salminejo en Wieliczka. Vizitis ĝin 1 miliono 290 mil personoj duone el Pollando, duone el eksterlando. Inter la eksterlandaj gastoj el preskaŭ 200 landoj dominis britoj, germanoj, italoj, francoj kaj hispanoj. La minejo funkcias senĉese ekde la mezo de la 13-a jarcento, organizita turisma vizitado komenciĝis tie fine de la 18-a jarcento. Aktuale la turisma itinero de Wieliczka-minejo troviĝanta sur Unesko-listo de la monda Kulturheredajco longas 2 kaj duonan kilometrojn kaj ampleksas 20 kamerojn.

Malpli da gastoj notis la  Kastela Muzeo en Malbork (en la norda Pollando). En 2014 vizitis ĝinĉ. 460 milgastoj el pli ol 80 landoj. Plej multnombre germanoj, sekve rusoj kaj hispanoj. Oni notis krome gastojn el Mongolio, Maŭritiuso, Ĉilio, Saŭda Arabujo, Novzelando. En la lastaj jaroj kreskas la nombro de la eksterlandaj gastoj vizitantaj la Muzeon kaj la kastelon mem. En 2014 ili konsistigis jam unu kvaronon de ĉiuj vizitantoj.

 El la elsendo 09.01.2015. Legas Gabi

Kolektoj de la varsovia Nacia Muzeo en la reto

Post kelkaj monatoj en la unua duono de 2015 la internaŭtoj povos partopreni virtualan promenon tra la Nacia Muzeo en Varsovio. Enretigitaj estos la Artgalerio Faras, la Artgalerio de la Mezepoka Arto kaj la Artgalerio de la 19-jarcenta Arto. Kiel la dua en Pollando la varsovia Nacia Muzeo aliĝos al  pli ol 120 institucioj de la mondo, i.a. la Blanka Domo en Usono, la Versajla Palaco  en Francio, kies internojn eblas rigardi kadre de la projekto Museum View. Entute en la varsovia Nacia Muzeo la retaj vizitantoj povos rigardi 983 objektojn i.a. pli ol 600 eksponaĵojn el la nov­malfermita Artgalerio Faras. Estas en ĝi prezentataj trezoroj de la nubia  civilizacio de antaŭ pli ol 1500 jaroj  (ekzistinta sur la tereno de la nuna Sudano). La prezentataj bildoj de sanktuloj aŭ episkopoj devenas el la katedrala preĝejo malkovita de polaj arkeologoj en la urbo Faras. Tiu malkovro estis epitetita kiel „miraklo el Faras”. 67 el 120 savitaj en Faras pentraĵoj  troviĝas en Varsovio. En la Artgalerio de la Mezepoka Arto temas ĉefe pri objektoj el la 14-a /16-a jarcentoj devenantaj el diversaj regionoj de Pollano. Inter ĉ. 100 rete disponig­itaj objektoj troviĝos alaj altaroj, liturgiaj instrumentoj, tolaĵoj kaj skulptaĵoj. La kernon de la Argalerio de la 19-a jarcento konsistigos 270 artverkoj de polaj pentristoj kaj skulptistoj akompane de pentraĵoj de diverslandaj eŭropaj artistoj.

Krome eblos rigardi en la reta Nacia Muzeo de Varsovio la gigapikselan pentraĵon de Bernardo Belotto nomata Canaletto „Panoramo de Varsovio de sur la teraso de la Reĝa Kastelo”. Canaletto estis la kortega pentristo de Stanislaw August Poniatowski. Museum View kaj la gigapiksela foto de la pentraĵo estas parto de la projekto Google Art Project. Ĝi kreiĝis kadre de la platformo Google Cultural Institute, kiu ebligas prezenti arton en la Interreto.

El la elsendo 09.01.2015. Legas Maciek

En la salminejo de Wieliczka kapelo de s-ta Johano Paŭlo la 2-a

En la salminejo Wieliczka apud Krakovo (la suda Pollando) funkcias moderna kapelo de s-ta Johano Paŭlo la 2-a. La ĉefornamon de la sanktejo formas tri salbuloj kreitaj el speciala materialo fidele imitanta salon. Unu funkcias kiel altaro, la dua estas elemento de la internoornamaĵo. La tria konsistanta el 4 partoj estis metita surmure. Disetendiĝante ĝi formas luman krucon. Sur la muroj de la kapelo estas prezentataj elektronikaj tabuloj, sur kiuj estas dis­bildigataj fragmentoj de homilioj de Johano Paŭlo la 2-a kaj kalendaro de liaj pilgrim­vizitoj. Pere de son­aŭdigiloj estas emisiataj fragmentoj de liaj homilioj en 6 lingvoj. En vitroŝranko apud la altaro videbliĝas la folio el la taglibro de konklavo de Karol Wojtyła kun lia unua subskribo kiel la papo Johano Paŭlo la 2-a. La kapelo funkcias kiel religia objekto sub la protekto de sacerdoto. En ĝi okazas i.a. solenaĵoj ligitaj kun la figuro de la papo. La kapelo de Johano Paŭlo la 2-a troviĝas ĉe la pilgrima itinero „Szczęść Boże” -Dio favoru.

El la elsendo 02.01.2015. Legas Maciek

Jubilea ekspozicio en la Muzeo de Ludiloj kaj Ludoj

Pluŝaj ursetoj, pupoj, tabulludoj, sciencorientigaj ludiloj, aviadil­modeloj troviĝas inter la eksponaĵoj rigardeblaj en la Muzeo de Ludiloj kaj Ludoj en Kielce en la centra Pollando. La 35-jariĝo de la Muzeo estas la preteksto por rememoroj ligitaj ĉefe kun la kolektitaj tie ludiloj. En la junbilea ekzspozicio estas prezentataj krom diversaj kolektoj, eksponaĵoj antaŭnelonge aĉetitataj kaj neniam prezentataj.

Inter la plej malnovaj eksponaĵoj troviĝas pupoj el la limperiodo de la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Eblas rigardi ankaŭ etajn meblojn, kuirejajn instrumentojn kaj lignajn popolajn ludilojn. Krome la ekspozici­ataj objektoj devenas el portempaj ekspozicioj prezentataj en la Muzeo i.a. pri pupoj de la mondo. Ŝatantoj de la animitaj filmoj povas rigardi la heroajn pupojn el tiaj filmoj, kiel  „Urseto kun klaporeleto”, „Aventuroj de la Urseto Coralgol” aŭ „Eta Pingveno Pik-Pok”.

Inter la eksponaĵoj estas objektoj aparte kortuŝaj pro ilia historio kiel pluŝa urseto transdonita de viro, kies korprema ludilo ĝi estis dum la 2-a mondmilito. Li priskribis aldone historion de kelkfojaj trudaj ­translokoj de lia  familio dum la 2-a modmilito. Lia tasko estis aparte gardi la urseton, kiu servis ankaŭ por kontraband­ado de presliteroj.

La ekspozicio daŭros dum la tuta jaro. Muzeo de Ludiloj kaj Ludoj en Kielce estas la plej malnova ĉi-speca institucio en Pollando. Ĝi kreiĝis en 1979. Ĝi disponas nun pri 26 mil eksponaĵoj, inter kiuj estas ludiloj historiaj, etnografiaj, artaj kaj nuntempaj. La muzeo pretigas ne sole ekspoziciojn, sed ankaŭ funkcias kiel loko de infanaj labor­renkontoj. Ĉiujare vizitas ĝin inter 30 kaj 40 mil personoj. De kelkaj jaroj ĉi tiu kultura centro organizas konkurson „Ludilo amika al infano”. En februaro 2015 estos anoncita la dua eldono de la konkurso „Libro amika al la infano”.

El la elsendo 02.01.2015. Legas Maciek

Valoraj polikromiaĵoj en Tokarnia

Valoraj polikromiaĵoj sur lignaj altaraj tabuloj estis malkovritaj en la 18-jarcenta preĝejo en Tokarnia (en la suda Pollando) sur la tereno de etnografia parko.  En 1996 la larika hospitala preĝejo  el Rogowo, kiel donaco de la Dioceza Kurio en Kielce,   estis translokita el sia origina loko. La ĉefaj konservistaj laboroj pri ĝi finiĝis en 2002. La historia konstruaĵo kreiĝinta en 1863 daŭre plenumas siajn originajn religiajn funkciojn. Oni celebras tie sanktajn mesojn kaj multaj junaj paroj elektas ĝin kiel lokon de sia geedziĝo. Dank’ al la lastaj konservistaj labroj oni sukcesis malkovri la originajn polikromiaĵojn ĉe du flankaj altaroj.  Antaŭ konservistaj laboroj ili estis nigraj, sed dank’ al la fiziakj-kemiaj esploroj  konsrvistoj sukcesis malkovri la originan koloron sub kvar surpentritaj tavoloj. Sur la plato  de altaro dediĉita al sankta Johano Nepomuceno estis malkovritaj i.a. kvin flavaj sesangulaj steloj, kiuj simbolas tiun sanktulon, bildon de hostio kaj de hostiujo kaj spurojn de pentraĵoj imitantaj marmoron kaj florfirlandojn. Sur la altaro de la Krucumo estis makorita la Kristogramo IHS ĉirkaŭita de florkrono.  La altaroj estis ne sole renovigitaj, sed ankaŭ protektitaj. Povas evidentiĝi, ke ankaŭ la ĉefaltaro estis iam alikolora, sed tion povas konfirmi nur pliaj laboroj. La Etnografia Parko en Tokarnia okupas la areon de ĉirkaŭ 65 hektaroj. Trovigas en ĝi kelkdek alilokitaj el la regiono de la Sanktakruca Montaro (la suda Pollando) i.a. biendomo el la lokoj Suĉedniów, sonorilo el Kazimierza Wielksa, ventmuelilo el Dębno, grenstaplejoj el Złota, forĝejo, pluraj ĥatoj. Ĉiuj objektoj, kiujn eblas viziti,  estas ekipitaj per karakterizaj por ili mebloj kaj instrumentoj de la ĉiutaga uzo.

El la elsendo 19.12.2014. Legas Maciek

La glaciaj artverkoj sur la foirplaco de Poznano

Ĉiu el la glaciskulptistoj, kiuj semajnfine frontas la skulptartan rivaladon en Poznano (la okcidenta Pollando) disponas pri laborinstrumenoj kun la pezo de 40 kilogramoj. Verkojn de artistoj el Japanio, Kanado, Usono, Finnlando aŭ Ma­le­zio eblos rigardi sur la pozanana Foirplaco kadre de la konkurso Stihl Po­znań Ice Fe­sti­wal. Ĝi okazos jam la 9-an fojon. En la daŭro de du tagoj eblos rigardsekvi kiel kreiĝas la neripeteblasj flaciartaĵoj por kiu la glaciskulptistj utiligos 160 glacibulojn kun lq pezode pli ol 20 tunoj. En la daŭro de kelkdek minutoj la rivalanaj skulptistoj devos dum kelkdek minutoj rekrei en la glacibulo la konkursan modelon. La jurianojn konsistigos i.a. eksaj ĉampinooj kaj ankaŭ prorektoro de la Arta Universitato en Poznano. La sekvan tagon la rivalantoj frontos malsaman taskon pretigonte glacikulptaĵon laŭ elektita temo. Kadre de la nunjara Stihl Po­znań Ice Fe­sti­val okazos ankaŭ Win­ter Camp kadre de kiu sur la Placo de Libreco kreiĝos vintra urbeto, en kiu eblos elprovi i.a. siajn vortojn en la gripado laŭ glacimuro. Win­ter Camp donas bonegan okazon partopeni instrukciadojn, filmrezentojn kaj renkontiĝi kun speciaaj gastoj. Dum la tuta semajnfin sur la poznana Placo de Liberecodo eblos gustumi manĝaĵojn, kiujn himalaistoj kunprenas por la montogrimpado.

El la elsendo 12.12.2014. Legas Milada