La malfrumezepoka grejsa figuro de Dipatrino kun Jesuo-Infaneto aŭtorita plej verŝajne de  Jacob Beinhart, konata silezia skulptisto kaj pentristo estas restaŭrita. En aprilo ĝi estos ekspoziciita en la Nacia Muzeo de Vroclavo. Ĝia kopio trovos lokon en la preĝejo de s-ta Maria Magdelena kaj Apostolo Andreo, kie antaŭe troviĝis la originalo. La skulptaĵo estis grave damaĝita en 1945 dum la sieĝado de la fortreso Breslau, kiam la preĝejo pro la bombeksplodo estis senigita je tegmento kaj turkaskoj. En la vroclava preĝejo konserviĝis sole la skulptaĵa trunko. La ceterajn elementojn oni opiniis perditaj aŭ detruitaj. Post jaroj evidentiĝis, ke la kapo de la Madono troviĝas en la Dioceza Muzeo en Poznano, kion oni malkovris en 2013. Dank’ al la interkompreniĝo kun ĝi eblis reakiri kaj restaŭri la historian skulptaĵon. Bedaŭrinde ne estis retrovita la originalo de Jesuo-infaneto. Sen tiu fragmento ĝi estos ekspoziciita. En la kopio de skulptaĵo por la preĝejo tiu ĉi fragmento estis rekreita.

El la elsendo 19.02.2016. Legas Maciek – 1’18”