Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

La 6-a Internacia Rendevuo kun Folkloro

10 folkloraj ensembloj el la tuta mondo prezentiĝos al la spektantoj de la krakova regiono (la suda Pollando) dum la 6-a Interacia Rendevuo kun Folkloro. Ĝi disvolviĝos inter la 8-a kaj la 17-a de julio en la lokoj Myślenice, Krakovo, Pcim kaj Tarnowiec. Inter la eksterlandaj gastoj estos ensembloj el Koreio, Meksiko, Nepalo, Novzelando, Portoriko, Ĉinio, Rumanio kaj Serbio. Pollandon reprezentos i.a. ensemblo de Myślenice-regiono. Dum dek tagoj artistoj prezentos sian propran popolan kulturon samtempe konatiĝante kun la kutimoj kaj kulturo de la pola regiono. La koncertan programon kompletigos akompanaj eventoj – metilecjonoj, kermesoj, prezentoj de la popola kulturo kaj renkontiĝoj kun artistoj.  La ĉefa koncertejo troviĝos sur la Foirplaco en Myżlenice. La Internacia Rendevuo kun Folkloro estas organizata de la 2014-a jaro.

El la elsendo 28.06.2019. Legas  Maciek – 1’01”

La krakovaj kristnaskaj kripetoj en Unesko-listo

Fine de majo okazis solenaĵo ligita kun la enmanigo de atestoj, ke la krakovaj kristnaskaj kripetoj ektroviĝis en Unesko-listo pri la nemateria kultura heredaĵo de la mondo. Temas pri la unua pola objekto en ĉi tiu listo. La decido estis alprenita en novembro 2018 dum la 13-a sesio de Interregistara Komitato pri la Protektado de Nemateriaj Kulturheredaĵoj en Port Louis en Maŭricio. La unuaj krakovaj kritnaskaj kripetoj enhavantaj la arkitekturajn elementojn de Krakovo kreiĝis meze de la 19-a jarcento. Iliaj aŭtoroj estis ĉarpentistoj kaj masonistoj el la antaŭurbaj regionoj. Tio estis por ili okupo ekster la somera konstrusezono. Dum Kristnasko kun siaj kripetoj donacpete ili vizitadis la krakovajn burĝojn. Ekde 1937 – krom la jaroj de la 2-a mondmilito – en decembro okazas konkurso dum kiu  estas prezentataj kripetoj  ĉe la Ĉefa Foirplaco de Krakovo piede de la monumento de Adam Mickiewicz. Ekde 1946 la konkurson organizas La Historia Muzeo de Krakovo.

El la elsendo 28.06.2019. Legas  Gabi – 1’28”

La plej valoraj memoraĵoj de Radziwiłł-familio en Nieborów

La plej valoraj memoraĵoj de Radziwiłł-familio ligitaj kun la apudviena kontraŭturka batalo el 1683 estas rigardeblaj ĝis la mezo de septembro en la palaco de Nieborów en la centra Pollando. I.a. temas pri kulte adorata bildo de Dipatrino, kiun reĝo Johano la 3-a Sobieski traktis kiel simbolon de sia venko. Lian konvinkon pri la Dia protekto dum la batalo firmigis la surskriboj sur la banderoloj tenataj de anĝeloj.  “In hac Imagine Mariae Victor ero Ioannnes” (En ĉi tiu bildo de Maria mi Johano venkos) kaj “In hac Imagine Mariae Vinces Ioannes” (En tiu bildo de Maria vi venkos Johano). Krom originalo estas prezentataj du kopioj de la tolaĵo. Unu devenas el la itala Loreto, kien ĝi laŭ la komisio de la  reĝino Maria Kazimira estis sendita kiel donacofero. Nun post la paso de 320 jaroj unu apudos la alian. La tria kopio estis farita de Radziwiłł-familio meze de la 18-a jarcento por ilia palaco en Połoneczka. Krom valoraj tolaĵoj troviĝas aliaj eksponaĵoj ligitaj kun la viena helpiro kiel trofeoj konkeritaj apud Vieno el la klostro ĉe la Hela Monto, selo de hetmano Jabłonowski kaj pluraj portretoj de la familiariĝintaj gentoj de Radziwiłł kaj Sobieski. Radziwiłł-familio dum pli ol 170 jaroj estis posedanto de Nieborów, en kiu nun funkcias la muzeo de palacaj internoj el la 17-a/19-a jarcentoj kaj muzeo de majolikoj. Radziwiłł-familio establis i.a. la palacan komplekson Arkadia kaj fine de la 19-a jarcento manufakturon de majoliko. Post la 2-a mondmilito Nieborów estis naciigita kaj la palco ekfunkciis kiel filio de la Nacia Muzeo.

El la elsendo 28.06.2019. Legas  Przemek – 2’03”

Fabio Biondi kun la medalo Kuraĝo kaj Fidindeco

La itala violonisto kaj direktisto Fabio Biondi dum la 9-a Kongreso „Pollando Granda Projekto” estis honorita per la medalo „Kuraĝo kaj Fidindeco”. La kvinan fojon ĝi estis atribuita al persono, kiu aktivas favore al bildo de Pollando kaj ĝiaj civitanoj en la mondo. Fabio Biondi estas unu el la plej elstaraj figuroj de la nuntempa muzika mondo. Kun sia orkestro de la malnova muziko Europa Galante li tri fojojn partoprenis la festivalon „Chopin kaj lia Eŭropo” en Varsovio, plenumante la unuan fojon per historiaj instrumentoj operojn „Norma” (2010) kaj i “Capuleti e i Montecchi” de Bellini (2016), Makbeto” de Verdi (2017) kaj „Halka” de Moniuszko en la itala versio. Krome komponaĵojn de Frederiko Chopi, Ignacy Feliks Dobzyński kaj Adam Jarzębski. En januaro nunjare la Nacia Instituto de Frederiko Chopin eldonis la festivalan plenumon de „Halka”. La albumo fariĝis internacia evento akirinte entuziasmajn pritaksojn de muzikkritikistoj. I.a. ĝi estis agnoskita albumo de la monato en Japanio kaj albumo de la semajno en Nederlando.

El la elsendo 21.06.2019. Legas  Maciek – 1’13”

Letero de George Sand por la Muzeo de Chopin

Marek Keller, artkolektanto kaj artaĵkomercisto donacis al la varsovia Muzeo de Frederiko Chopin leteron de Georg Sand. Ĝis la plej proksima dimanĉo ĝi estas ekspoziciata kaj rigardebla en la muzeo. La letero devenas el tre interesa vivperiodo de Chopin, el la periodo de la fama vojaĝo al Majorko. Ĝi komenciĝis en la etoso de eŭforio kaj fasciniĝo pri la meditereanea kulturo, en varma momento de amrilato inter George Sand kaj Fredriko Chopin kaj finiĝis preskaŭ tragike lime de la vivo kaj morto de la suferanta pulmomalsanon komponisto. Georg Sand en la okpaĝa letero el 26-a de februaro 1839 al amiko advokato Francois Rolliant [fransŭa rolina] detale priskribas la estadon sur la hispana insulo, la malsanon de la filo, la malbonan sanstaton de Chopin ĉe kiu la tieaj kuracistoj konstatis tuberkulozon. Ŝi mencias ankaŭ komponaĵojn, pri kiuj laboris tiam Chopin. La letero havas signifan literaturan kaj faktografian valoron kaj riĉigos la laŭvicajn volumojn de Leteroj de Chopin. Gravas ne sole leteroj de Chopin mem aŭ leteroj al li adresitaj, sed ankaŭ leteroj de personoj el la proksima al la komponisto medio direktitaj al aliaj adresitoj. La kunlaboro de la Muzeo de Frederiko Chopin kaj Marek Keller datiĝas ekde 1999. Dank’ al ĝi la muzea kolekto riĉiĝis je pli ol 60 objektoj, inkluzive de dek kelkaj leteroj.

El la elsendo 14.06.2019. Legas Gabi – 1’49”

Ekspozicio pri polaj karmelaninoj en Islando

Komence de junio en Islando estis inaŭgurita – en la ĉesto de la islanda prezidento – ekspozicio dediĉita al polaj karmelaninoj. Origne la klostron en 1939 establis monakinoj el Nederlando. Pro manko de vokiĝoj en 1983 venis ĉi tien polinoj. Ilia tempo estas dividita je individua kontempla kaj je komunuma preĝo, ĉiutaga partopreno en la sankta meso, ofte kun loĝantoj de Hapnafjyder, laboro en la malnova klostro kaj ĝardeno. La islanda prezidento esprimis dankemon de la urbo, en kiu ili vivas kaj laboras kaj de Islando pro ilia ĉeeso en la islanda socio kaj riĉigado de la loka kulturo. Du el la polaj monakinoj vivas en Islando ekde la komenco t.e. 35 jarojn. Ili memorigis tre korfavoran akcepton de islandanoj, kiuj ne kaŝis ĝojon, ke en la klostro en Hapnafjyder denove komencas pulsi la vivo, aŭdiĝas la sono de sonoriloj, daŭras preĝo. Aktuale en la klostro troviĝas 12 polaj monakinoj.

El la elsendo 14.06.2019. Legas Gabi – 1’22”

La konferenco We Are Museums en Katowice

Preskaŭ 300 ekspertoj, muzeaj laborantoj el la tuta mondo gastis en la Silezia Muzeo en Katowice dum la konferenco We Are Museums. Tiu ĉi unu el la plej gravaj platformoj de la media spertointerŝanĝo okazis fine de majo. La nunjara konferenco koncentriĝis pri respondeco de muzeoj pro la medioprotektado en ilia ĉiutaga laboro. Oni diskutis pri tio, kiamaniere muzeoj povas fariĝi institucioj konsciaj pri neceso de ekvilibra evoluo kaj kiel aktive transpreni la rolon de gvidantoj sur la vojo de intensaj sociaj, ekologiaj kaj ekonomiaj transformiĝoj.La konferencon partoprenis gastoj el Afriko, Azio, Amerikoj, Australio kaj Europo. La Silezia Muzeo en siaj agadoj traktas temojn ligitajn kun la transformado de postindustriaj regionoj, sengradigado de la medio, transformiĝoj de la postindustria socio, situacio de la nuntempa homo kaj la mondo. Baze je ofte doloraj spertoj en la historio de la regiono la muzeo klopodas averti kontraŭ procezoj, kiuj povas havi negativan influon je la komunumo kaj la medio.

El la elsendo 14.06.2019. Legas Barbara kaj Maciek – 1’28”

La 29-a Mozart –Festivalo en Varsovio

Per la solena koncerto en la varsovia Pola Teatro, la plej proksiman dimanĉon,  komenciĝos la jam 29-a eldono de Mozart-Festivalo. La varsovia Ĉambra Orkestro pretigis en 2019 pli ol 40 artajn eventojn por la ŝatantoj de opero, oratoriaj, simfoniaj kaj ĉambraj  koncertoj. En la programo troviĝas ankaŭ spektakloj por infanoj. Spektakloj kaj koncertoj formas nur parton de festivalaj eventoj. Oni planis i.a. la ciklon Café Mozart, kadre de kiu la muzikon de Mozart eblos ĝui en apudsceneja salonego trinkante kafon, funkcios la Mozarta five o’clock en la varsovia Teatro Scena, en kiu  la publiko aŭdos la muzikon de Mozart trinkante teon. Por plej junaj muzikŝatantoj estis planitaj matenaj eventoj „Mozart por bona tago, alivorte muzikaj petolaĵoj”, dum kiuj infanoj lernos gustumi la muzikon de elstara salcburga komponisto. La koncertoj okazas en kelkaj varsoviaj lokoj. En la sidejo de Varsovia Ĉambra Orkestro, Reĝa Kastelo, en varsoviaj preĝejoj, en Wilanów-palaco. Preskaŭ unumonatan festivalon inaŭguros kaj fermos grandaj operkoncertoj. Unuopaj verkoj estos prezentitaj kiel bukedo de arioj en la plenumo de muzikgrupoj kaj korusoj. Krom elstaraj solartistoj, kantensemblo de la Varsovia Ĉambra Orkestro tradicie la festivalon partoprenos ensemblo de Malnovaj Instrumentoj MUSICAE ANTIQUAE COLLEGIUM VARSOVIENSE.

El la elsendo 07.06.2019. Legas Przemek – 1’40”

Ekspozicio omaĝe al 100-jariĝo de la diplomatiaj rilatoj

En 2019 pasas la 100-jariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Pollando kaj Japanio. Lige kun ĝi Instituto de Adam Mickiewicz preparis vicon da kultureventoj en Pollando kaj Japanio.  I.a. en la Kastelo Nijo en Kioto – troviĝanta en Unesko-listo – estis inaŭgurita la plej granda en la historio pola-japana ekspozicio de la nuntempa arto „Celebration”. La ekspozicio prezentas laboraĵojn de 21 artistoj kaj artgrupoj el Pollando kaj Japanio aplikantaj diversajn artrimedojn – performans (artrealigo), video, pentroarto, skulptarto. Verkojn de polaj kaj japanaj artistoj eblas rigardi krome en Kyoto Art Centre, ROHM Theatre i Kyoto Terminal. La ekspozicion povos rigardi ankaŭ pola publiko en Poznano kaj Szczecin. Al “Celebration” akompanas aliaj eventoj kiel renkontiĝoj kun artistoj kaj prelegoj, revuo de la animitaj filmoj aŭtoritaj de studentoj el polaj kaj japanaj artlernejoj, koncertoj de Nao Nishihara kaj Paweł Romańczuk, artrealigaĵoj de Robert Kuśmirowski, Yuske Taninaki, Hyslom-grupo, koncerto de Hubert Kostkiewicz kaj de la ensemblo Kukangendai. En la programo entute partoprenas 40 artistoj.

El la elsendo 07.06.2019. Legas Przemek – 1’27”

Ekspozicio de polaj popolaj instrumentoj

Preskaŭ 80 instrumentoj karakterizaj por la pola popola muziko estas rigardeblaj ĝis la 1-a de septembro en la Etnografia Muzeo en Vroclavo. Inter ili estas kordinstrumentoj kiel vilonoj, violonĉeloj, zimbalonoj kaj blovinstrumentoj. En ĉi tiu sekcio troviĝas riĉa kolekto de pola ŝakŝalmoj kaj de paŝtistaj instrumentoj kiel trombitoj, pipoj, flaĝoletoj, fajfiloj. Krome temas pri vasta gamo de perkutinstrumentoj. La ĉeftrunkon de la eksponaĵoj konsisitigas objektoj el la Muzeo de Popolaj Muzikinstrumentoj en la loko Szydłowiec kompletigitaj per instrumentoj troviĝantaj en la vroclava Etnografia Muzeo. Ĉiuj eksponaĵoj estis grupigitaj laŭ unuopaj regionoj, por kiuj ili estas karakterizaj. Neniu el la instrumentoj estas malnova, nome ĉiuj estis faritaj kadre de la Tutlanda Konkurso por Konstruado de Popolinstrumentoj, kiuj okazas en Szydłowiec. La konkurso estas organizta ekde la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento. Nunjare ĝi okazis la kvinan fojon. En la antaŭa konkurso el 2016 partoprenis grizaĝaj kreantoj naskiĝintaj antaŭ 1935 kaj junaj entuziasmuloj, kiuj estis memlernantoj aŭ sub la gvido de majstroj malkovris muzikajn tradiciojn de sia regiono. La ekspozicion kompletigas biogramoj kaj fotoj de popolaj kreantoj.

El la elsendo 01.06.2019. Legas Maciek – 1’45”