Ĝis la 26-a de julio en Lodzo daŭris la 16-a Internacia Trienalo de Teksaĵo en la Centra Muzeo de Teksado en Lodzo (la centra Pollando). Partoprenas ĝin i.a. japana artistino, Hiroko Watanabe, kiu donacis al la muzeo 100 mil dolarojn por la organizado de ekspozicioj dediĉitaj al la artteksado. Hiroko Watanabe estas profesoro de la tokia universitato Tama Art, ĵuriano de multaj ekspozicioj kaj internaciaj konkursoj.Internacia Trienalo de Teksaĵo okazanta jam 45 jarojn estas la plej malnova kaj la plej grava prezento de fenomenoj ligitaj kun la artteksaĵo en Pollando adresita al artistoj de la tuta mondo kaj la plej reprezenta ekspozicio dediĉita al la atteksaĵo. Laboraĵoj prezentataj el diversaj kulturregionoj dum la nunjara Trienalo  koncentriĝas pri unusola vefto, la superado de limoj. Ili tuŝas multajn problemojn de la nuntempo redifinantaj la identecon de nia civilizacio, de la etnaj, sociaj grupoj kaj de individuoj.  Ĉiuj prezentaĵoj alprenas apartan emfazon en la tempo de izoliĝo traktante universalajn facetojn de la homa komunikado – ligoj, kiujn nin unuigas kaj samtempe distanco, kiu nin dividas.

El la elsendo 31.07.2020. Legas Barbara kaj Maciek – 1’35”