Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Azia arto en Grotowski-Instituto en Vroclavo

Du spektaklojn inspiritajn per la kreado de la reprezentanto de la japana teatra avangardo, Shūji Terayama eblos rigardi en oktobro en la Instituto de Jerzy Grotowski en Vroclavo. La 9-an kaj la 10-an de oktobro la teatra grupo Ikenoshita enscenigos la teatraĵon „Klaso de furiozuloj”. La 12-an kaj la 13-an de oktobro estos prezentita de Teatro Laboratorio Ban’yu Inryoku „Indikoj por regatoj”.  Komence de la nova sezono en la Instituto estos ankaŭ prezentitaj artaj proponoj de haitiaj voduokomunumoj. La azia arto en la Instituto de Jerzy Grotowski estos prezentata ankaŭ en la sekvaj jaroj. En 2020 gastos en ĝi artistoj el Hongkongo. En la sekva artistoj el Ŝanhajo, kio ligiĝas kun la fakto, ke Vroclavo kaj Ŝanhajo en la jaroj 2021-2022 estis proklamiraj kiel la Ĉefa Urbo de Performance-Artoj de Unesko.

El la elsendo 04.10.2019. Legas  Maciek – 1’10”

Renovigita Muzeo de Muzikaj Instrumentoj

Post kelkjara renovigado meze de septembro 2019 en Poznano (la okcidenta Pollando) estis remalfermita Muzeo de Muzikaj Instrumentoj. Temas pri unusola ĉi speca centro en la lando kaj unu el malmultaj en Eŭropo. Fundamentis ĝin 80 instrumenoj destinitaj meze de la 40-aj jaroj de la pasinta jarcento al la regiona muzeo fare de Zdzisław Szulc. La muzeaj kolektoj estis nun rearanĝitaj kaj vizitantoj povos pruntepreni tabletojn kun vizititinero, laŭe de kiu eblas konatiĝi kun la sonado de unuopaj instrumentoj. La vizito kondukas tra tri etaĝoj. La teretaĝo ĉirkaŭprenas eksponaĵojn ekde la malfrua mezepoko ĝis la 18-a jarcento. Baze de elektitaj problemoj el la muzikhistorio same tuteŭropa, kiel ankaŭ pola aŭ regiona oni proksimigas la mondon de la kreiĝanta laika instrumenta muziko kaj dominantan en baroko voĉ-instrumentan religian muzikon. La ekspozicio ĉe la 1-a etaĝo kondukas tra la pasanta en la 18-a jarcento periodo de la kortega muziko ĝis koncertaj salonegoj, famaj virtuozoj, ĉambra muziko, muziko de salonegoj ĝis la avangarda muziko 20-jarcenta. Ĉe la dua etaĝo eblas konatiĝi kun muzikaj tradicioj el diversaj mondopartoj – kun la riĉo de iliaj instrumentaj formoj kaj ilia funkciado en unuopaj kulturoj. En la poznana Muzeo de Muzikinstrumentoj funkcias ankaŭ la unusola en Pollando Konservista Laborejo. Estas en ĝi kreataj ankaŭ kopioj kaj rekonstruoj de instrumentoj arkeologiaj aŭ historiaj.

El la elsendo 27.09.2019. Legas  Maciek – 1’45”

Kun libro de la plej frua aĝo

Ĉiu antaŭlernejano, kiu kun gepatroj ekde septembro vizitos bibliotekon ricevos donace la eksterordinaran libron „La unuaj legaĵoj por…”,  pretigitan de la pola Libroinstituto. En 5200 bibliotekoj en la tuta Pollando atendas ilin entute 300  mil libroj. Temas pri laŭvica etapo de la projekto „Malgranda libro – granda homo” inaŭgurita en 2017. En la unua eldono de la kampanjo la libron „La unuaj versaĵoj” ricevis junaj gepatroj en 360 hospitalaj akuŝigaj fakoj, entute 600 mil ekzemplerojn. La dua eldono disvastigata ekde septembro 2018 estis adresita al trijaraĝuloj kaj iliaj gepatroj.  Ĉiu infano ricevis krome Karton de Juna Leganto por glumarkoj ricevataj  okaze de sia vizito en biblioteko. La gepatroj estis samtempe provizitaj per broŝuro pri la rolo de legado en la vivo de infano. Nun estis lanĉita la tria eldono de „La unuaj legaĵoj…” laŭforme kaj laŭenhave destinita por infanoj 6-jaraĝaj. La projekto „Malgranda libro – granda homo” celas kunordigi agadojn por altigi la legonivelon en Pollando, por eduki al la legado kaj formi la kutimon intimi kun libro ekde la plej fruaj vivojaroj.

El la elsendo 20.09.2019. Legas  Gabi – 1’40”

Ĉesigita silento

En septembro kaj en novembro sur la scenejo Arta Baseno de la Varsovia Ĉambra Operejo eblas spekti kelkajn enscenigojn de eksterordinara muzikalo „Ĉesigita silento”. Ĝi rakontas historion de personoj surdaj lernantaj la vivon post la operacio reveniginta al ili  la aŭdokapablon. La herooj estas pacientoj de profesoro Henryk Skarżyński, otolaringologo, kiu kiel la unua en la Centra-Orienta Eŭropo aplikis koklean implantaĵon, reveniginte al siaj pacienctoj la aŭdokapablon. Kelkaj el ili post la reakiro de aŭdokapablo malkovris siajn muzikajn pasiojn. Henryk Skarżyński verkis kantojn, kiujn liaj pacientoj prezentis dum la organizita de li Internacia Muzika Festivalo por personoj kun aŭdoperturboj „La helikaj ritmoj”. En la pola lingvo la vortoj kokleo kaj heliko sonas same – „ślimak”. Nun por liaj tekstoj  muzikon komponis Krzesimir Dębski kaj tiel kreiĝis la muzikalo „Ĉesigita silento”. Ĝi traktas la problemojn de homoj ekskluditaj, aliaj, la problemon de toleremo, kiu tamen ne sufiĉas por kompreni alian homon. Baze de aŭtentaj travivaĵoj estis kreita plurgeneracia bildo pri evoluo de herooj, ekde la 5-a vivojaro, tra la junaĝo kaj matureco – ĝis eniro en la novan nesonomankan  mondon, kiu montriĝas ne esti ideala. En muzikalo rolas aktoroj, kantistoj kaj personoj reakirintaj la aŭdokapablon kaj nun evoluigntaj siajn muzikajn talentojn. 

El la elsendo 20.09.2019. Legas  Gabi – 1’55”

Polaj-ĉinaj esplorprojektoj

En la Universitato de Olsztyn (la norda Pollando) estos realigataj du polaj-ĉinaj esplorprojektoj. Sciencistoj el ambaŭ landoj laboros pri novumaj laktoproduktoj kaj monitoros jonosferon helpe de sistemoj de la satelita navigado. Tio estas du el sep projektoj elektitaj en la pola-ĉina ambaŭflanka konkurso organizita de la Nacia Esplor- kaj Evolucentro de la ĉina Ministerio pri la Scienco kaj Teknologio. Koncerne la unuan projekton en Olsztyn la esploroj koncentriĝos pri la dependeco inter la konsumado kaj atendoj de la konsumantoj rilate sanfavorajn laktoproduktojn, pri la evoluigo de ilia produktoteknologio kaj esplorado de ilia kvalito, ankaŭ pri la pritakso de la bioaktivaj laktokonsisteroj.   La esploroj estas planitaj por tri jaroj. Trijara estas ankaŭ la alia projekto Artemis. Ĝi koncernas la realtempan monitoradon de la supra tavolo de la tera atmosfero, do jonosfero  helpe de tri sistemoj de la satelita navigado la eŭropa Galileo, la ĉina BeiDou kaj la usona GPS.

El la elsendo 17.09.2019. Legas  Krystyna – 1’23”

Germana propono rilate migroproblemojn

La problemo de enmigrantoj sur Meditereaneo estis la ĉefa motivo de disputo inter Italio, Germanio kaj Francio. La eksa itala ministro por la internaj aferoj, Matteo Salvini estis akuzanta germanajn humanecajn organizojn pri la kontrabandado de la enmigranoj kaj instigado al la migrado. Pro lia decido germanaj ŝipoj kun enmigrantoj ne rajtis ennavigi italajn havenojn. Nun, kiel informis la germana ministro por la internaj aferoj Horst Seehofer,  unu kvarono de la savataj enmigrantoj el Italio estos direktita al Germanio. Pro sekurecmotivoj ili estos kontrolataj ankoraŭ sur la tereno de Italio. Venontmonate la Eŭropa Konsilio ricevos projekton pri disvidivo de enmigrantoj je aliaj ŝtatoj. Al la iniciato aliĝas Francio, kiu ankaŭ akceptos 25 procentojn de la enmigrantoj atingantaj Italion.

El la elsendo 17.09.2019. Legas  Krystyna – 1’08”

Historiaj pipoj en ekspozicio en Rzeszów

Ĝis la 11-a de oktobro la loĝantoj de la sudorienta urbo Rzeszów kaj ĝia regiono, ankaŭ vizitantoj kaj turistoj povas rigardi en la Regiona Muzeo pli ol 250-ekzempleran kolekton de pipoj el la Orientslovaka Muzeo en Košice. La plej malnovaj devenas el la 17-a jarcento kaj estis retrovitaj sur la tereno de la aktuala prizono, iam plej verŝajne kazerno. En la 19-a kaj 20-a jarcento, kiam oni malmulton sciis pri la negativa efikado de la fumado, pipo atestis la socian pozicion de la uzanto, indikis ĝian profesion kaj interesiĝojn. Inter la historiaj pipoj troviĝas tiuj faritaj el ligno, porcelano, sepiolito, argilo. Ĉi-lastaj komence estis kovritaj de  flavaj, verdaj kaj brunaj glazuroj. Multaj pipoj estas riĉe ornamitaj, kadritaj per arĝento. Iliaj fumetoj havas diversajn formojn, i.a. de hundokapoj, cervoj kun vasta kornaro, birdoj, fantaziaj kreaĵoj kiel fluganta drako. En la 19-a jarcento, kiam pipoj fariĝis objekto de kolektado, memoraĵo pri gravaj familiaj eventoj, ekspedicioj, finita militservo aperas kiel fumetoj historiaj figuroj kiel Napoleono, Francisko Jozefo. Krom pipoj la ekspozicio prezentas kolekton de akcesoraĵoj por la fumado de cigaredoj kaj cigaroj, meblojn servantajn por la tenado kaj eksponado de pipoj.

 El la elsendo 13.09.2019. Legas  Gabi – 2’47”

Famaj saksaj porcelanaĵoj en Krakovo

En la kolektoj de la Reĝa Kastelo sur Wawel-altaĵo en Krakovo troviĝas pli ol 400 pladoj kaj figuretoj el la fama fabriko de porcelanaĵoj en la germana Meissen. Ekde la 3-a de septembro kaj la 1-a de decembro 2019 eblas rigardi ilin en la tiea porokaza ekspozicio. Ĉiuj eksponaĵoj estis aranĝitaj laŭteme aŭ laŭ la tekniko de la ornamado, kio ebligas sekvi la ĉefajn produktodirektojn de la saksa manufakturo, establita en 1710 fare de Aŭgusto la 2-a Forta, la reĝo de Pollando kaj elektito de Saksio.  Al la plej valoraj eksponaĵoj apartenas barokaj pladaroj ornamitaj per la blazonoj de la unuaj ministroj de Aŭgusto la 3-a, Józef Sułkowski kaj Henryk Brühl. La polrilatajn interesaĵojn konsistigas blazonornamitaj pladoj el la pladaro donacita de ĉi tiu reĝo al la reĝino de Francio Maria Leszczyńska kaj flormotiva pladaro por la episkopo de Varmio Adam Stanisław Götzendorf-Grabowski. Al la plej valoraj objektoj troviĝantaj en la krakova kolekto apartenas la plurfigura komponaĵo de fama skulptisto Johann Joachim Kaendler el 1744 „La Krucumo de Jesuo”. La dua ĉi-speca komponaĵo troviĝas en Dresdeno. La saksaj porcelanaĵoj en 18-a egalrangis al la malproksimorientaj originaloj fascinante kolektantojn de la tiel nomata „blanka oro”. Ĝis la komenco de la 18-a jarcento porcelanaĵoj estis konataj en Eŭropo sole kiel produkto importata el la Fora Oriento.

 El la elsendo 13.09.2019. Legas  Gabi – 2’47”

Muziko de la Polaj Reĝoj

La 1-a festivalo de la Pola Reĝa Operejo „Muziko de la Polaj Reĝoj” komenciĝos la 15-an de septembro per koncerto en la varsovia Reĝa Kastelo. Artistoj plenumos komponaĵojn de barokaj komponistoj, Adam Jarzęcki, Marcin Mielczeski kaj Bartłomiej Pękiel. Dum kvin festivalaj koncertoj inter la 15-a de septembro kaj la 6-a de oktobro la publiko aŭdos muzikon, kiu akompanis al la reĝoj Kasimiro la Granda, Sigismundo Aŭgusto, Vladislavo la 4-a Vasa kaj Stanisław August Poniatowski. La celo estas revenigi la memoron pri la historiaj verkoj de la pola muziko (kies varieco kaj nepasebla belo ravas ĝis hodiaŭ) kaj pri iliaj komponistoj. Dum la festivalaj spektakloj oni prezentos ciklon de la 16-jarcentaj religiaj kantoj pri la kreo de la mondo „Hebdomas” de Sebastian Klonowic, la unuan operon „Mizero feliĉigita” de Maciej Kamieński. Dum spektaklo ĉe la Hela Monto en Ĉenstoĥovo aŭdiĝos la muziko komponata por la Helmonta Monaka Orkestro de la 18-jarcentaj komponistoj Marcin Józef Żebrowski kaj Eryk Brikner. La festivalon finos koncerto „Muziko el la epoko de Kazimiro la Granda (la 14-a jarcento)”. En ĝia programo troviĝos mezepokaj verkoj, i.a. komponaĵoj de  Guillaume de Machaut. Krom kantistoj kaj instrumentistoj de la pola Reĝa Operejo prezentiĝos inivititaj artistoj specialistiĝantaj pri la malnova muziko, ludantaj per kopioj de historiaj instrumentoj.

El la elsendo 06.09.2019. Legas  Gabi – 1’43”

Batalo kaj sufero

En la 80-a datreveno de la eksplodo de la 2-a mondmilito estis inaŭgurita ekspozicio „Batalo kaj sufero. Polaj civitanoj dum la 2-a mondmilito”. Ĝi estas parto de internacia projekto realigata de la pola Muzeo de la 2-a Mondmilito kune kun la ministerio por la eksterlandaj aferoj. Temas pri la interbranĉa projekto konsistanta el diversaj formoj, aplikitaj komunikiloj  kaj scenografioj formantaj koheran rakonton pri la pola sperto de la 2-a mondmilito kun aparta reliefigo de la hororeco kaj drameco en la tiama periodo. Ĝi proksimigas la sintenojn de la polaj soldatoj kaj civitanoj batalantaj por reakiro de la sendependa patrujo spite la preman forton de la agresintoj kaj sekve la okupaciintoj. Ekde la 1-a de septembro ĝi estas prezentata en kelkdek polaj eksterlandaj centroj sur ĉiuj kontinentoj en tiaj urboj kiel Vaŝingtono, Braziljo, Meksikurbo, Edinburgo, Vieno, Beogrado, Ĝakarto kaj Kanbero.

 El la elsendo 06.09.2019. Legas  Krystyna – 1’12”