Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

”Johano Paŭlo la 2-a – homo el libereco”

Ĝis la 9-a de septembro 2018 ĉe Krakowskie Przedmieście-strato en Varsovio funkcias ekspozicio „Johano Paŭlo la 2-a – homo el libereco”.  Reference al la 100-jariĝo de la regajnita suvereneco de Pollando la ekspozicio bildigas la fenomenon de la pola papo, kiu transpreninte la rudron de la Katolika Eklezio influis la sorton de la tuta mondo. En lia instruo la temo de libereco estis kontinua kaj liaj fortaj alvokoj respekti la homajn dignon kaj rajtojn spronis la procezon de la sociaj transformiĝoj, finiĝintaj per kolapso de komunismo. La ekspozicio prezentas la silueton de Karol Wojtyła, kiu de la historiatestanto de la renaskiĝanta patrolando transformiĝis en ĝian kreanton. La ekspozicio prezentas do la homon, kiu pledis por la interna libereco de ĉiu homo kaj klopodas respondi, kion signifas „esti libera” laŭ Johano Paŭlo la 2-a. En speciala ekspozicipavilono kvar salonoj prezentas pere de ikonografio, instalaĵoj kaj elektronikaj rimedoj la historion de Pollando ekde la reakiro de la suvereneco en 2018, tra la 2-a mondmilito, tra la epoko de komunismo kaj ĝia falo ĝis la reakiro de plena suvereneco.

El la elsendo 07.09.2018. Legas Tomek – 1’17”

Pli ol 300 manuskriptoj de Sienkiewicz ĉe la Ossolineum

La Nacia Instituto de Ossoliński-familio en Vroclavo (la sudokcidenta Pollando) aĉetis la arkivon de la pola Nobel-premiito Henryk Sienkiewicz el la manoj de lia pranepo. Ĝi enhavas 300 manuskriptojn, inkluzive de nekonata paĝo el la romano „Tra dezerto kaj praarbarego”, kolekton de la korespondaĵoj kaj memoraĵoj de la verkisto. Laŭ la direktoro de Ossolineum ne eblas trotaksi la rolon de Henryk Sienkiewicz en la formado de sendependigaj socifluoj. La espero pri libera Pollando en 1918 ne transfomiĝus en realon sen tiaj kreantoj kiel Sienkiewicz. En la regajno de suvereneco enorman rolon plenumis polaj politikistoj, kies karakterojn kaj siluetojn formis granda pola literaturo, verkita de tiaj enormaj plumhomoj kiel Sienkiewicz. Ossolineum posedas nun la plej riĉan en la mondo arkivon ligitan kun la pola Nobelpremiito. La aĉetita kolekto estos prezentita publike la 8-an de septembro dum la Eŭropaj Tagoj de la Kultura Heredaĵo.

El la elsendo 07.09.2018. Legas Tomek – 1’04”

Originalaj turkaj teksaĵoj en la varsovia Wilanów

Ravaj turkaj teksaĵoj konkeritaj apud Vieno fare de reĝo Johano la 3-a Sobieski ornamas la Grandan Vestiblon de la varsovia Wilanów-palaco, la iama reĝa rezidejo. La prezenton de pli ol 300-jaraj militgajnotaĵoj akompanas eksterordinara grava portreto de Johano Sobieski. La ekspozicio funkcios ĝis la 30-a de septembro 2018. Inter la eksponaĵoj troviĝas satena murteksaĵo konsistanta el 10 elementoj verŝajne kreiĝintaj meze de la 17-a jarcento sur la tereno de la Otomana Imperio, kiu povis servi kiel ornamo de la tenda interno. Kiel milittrofeo ĉiuj ĝiaj elementoj estis oferitaj de la reĝo al benediktaninoj en Lvovo, kies abatino estis  la reĝa onklino, Dorota Magdalena Daniłowiczówna. Post la 2-a mondmilito ĉiuj monakinoj kun sia klostra posedaĵo ektroviĝis en la postcisterciana klostro en Krzeszów en la Malsupra Silezio. Dum jaroj oni sciis nenion pri la vera deveno kaj valoro de la teksaĵoj, eĉ se oni agnoskis ilian elstaran kvaliton kaj belecon. En la klostro en Krzeszów ili servis dum la ceremonioj de la monakinaj ĵuroj por kovri la genubenkojn. Nur antaŭ kelkaj jaroj oni identigis la devenon de la teksaĵoj, kiuj en 2017 estis restaŭritaj  en la konservista tlaborejo de la Palaca Muzeo en Wilanów. La prezentata en la ekspozicio portreto de Johano la 3-a Sobieski el la 17-a jarcento estas taksata kiel unu el liaj plej signifaj bildoj. Oni taksas ĝin kiel modelon por la tuta aro da polaj kaj eksterlandaj portretoj,  sur kiuj Johano Sobieski troviĝas en simila pozo.  La gravecon de la bildo konfirmis esploroj de prof. Piotr Francuz, la estro de la Katedro de Eksperimenta Psikologio kaj Laboratorio pri percepto kaj kogniveco de la Lublina Katolika Universitato. Liaopinie la portreto plej fidele redonas la veran aspekton de Johano la 3-a Sobieski.

El la elsendo 20.07.2018. Legas Tomek – 2’06”

La pentroarto de Józef Brandt en Varsovio

En la varsovia Nacia Muzeo daŭras la ekspozicio de pentraĵoj de Józef Brandt, la unua tiom ampleksa en Pollando. Józef Brandt vivinta en la jaroj 1841-1915 apartenis al la plej grandaj polaj pentristoj de la 19-a jarcento. Li loĝis en Munkeno kaj patronecis al la tiama medio de polaj pentristoj. La ekspozicio enhavas preskaŭ tricent liajn tolaĵojn. Temas pri oleopentraĵoj, akvarelaĵoj, desegnaĵoj. Parto de la ekspozicio estis atanĝita kiel la t.n. Orienta Laborejo de Brandt en Munkeno. Ĝi entenas objektojn el la kolekto de la pentristo, kiun li donacis al la pola nacio kaj kiu venis al la lando en 1920. La kolektitaj tolaĵoj prezentas plimulton de liaj konataj bildoj, liajn batal-monumentecajn scenojn, panoramojn plenajn de tensio, ravantajn per elano kaj ekspresiforto, kiel ekzemple „Batalo apud Vieno”. Krom monumentecaj pentraĵoj en la ekspozicio troviĝas malpli grandaj bildoj, rekreantaj la iaman vivon ĉe la polaj randregionoj, buntajn vestojn, ekzotikecon de kutimoj kaj temperamenton de la bildoherooj – polaj kavaliroj, kozakoj, turkoj kaj tataroj.  Junaĝe Brandt estis fascinita pri la 17-jarcenta Pollando kaj ofte vizitadis la orientajn regionojn de Pollando, kiuj per liaj pentraĵoj formas epikan rakonton pri la historio de ĉi tiuj terenoj. La ekspoziciataj tolaĵoj estis pruntitaj el ĉiuj polaj muzeoj kaj el kelkaj eksterlandaj. Kelkaj estas prezentataj la unuan fojon post la paso de 100 jaroj.

El la elsendo 13.07.2018. Legas Maciek – 1’50”

“Interparolo de Majstro Polikarpo kun la Morto” retrovita

En unu el la eŭropaj universitataj bibliotekoj profesoro Wiesław Wydra el la Poznana Universitato retrovis nekonatan, presitan en Krakovo, eldonon  de „Interparolo de Majstro Polikarpo kun la Morto” el la 1542-a jaro.  Malsame ol la konata versio de la dialogo en manuskripto troviĝanta en la urbo Płock tiu ĉi konserviĝis komplete. Aŭtune apros ĝia kritika eldono. Ĉirkaŭ kvincentversa teksto estas unu el la plej bone konataj en Pollando. Kiel la aŭtoron oni konsideras Nikolaon el Mierzyniec, kanoniko de Płock, kiu verŝajne verkis ĝin komence de la 15-a jarcento. La originalo ne konserviĝis. Ĉirkaŭ 1463 nekonata kopiisto transskribis parton de la verko, kiu estis retrovita en la 80-aj jaroj en unu el la manuskritoj de la Katedrala Biblioteko en Płock. La pola aŭtoro de la dialogo la inspiron trovis en la latinaj originaloj de dialogoj kun la morto, bildigantaj la egalecon de ĉiuj homoj fromte al la morto kaj vanitecon de la teraj havaĵoj. Ankaŭ la pola dialogo prezentas la mesaĝon satirmaniere, tamen laa bildo de la Morto en la pola teksto ne figuras skeleton, sed alprenis formon de leprulino. Profesoro Wydra krom la teksto de „Dialogo” retrovis naŭ aliajn, bonege konserviĝintajn polajn presaĵojn el la 16-a jarcento. Ili havas grandegan signifon por esploroj pri la malnovpola literaturo, kulturo kaj la tiama pola presarto.

El la elsendo 06.07.2018. Legas Maciek – 1’36”

1918 senpagaj muzeaj lecionoj en Krakovo

Ĝis la fino de decembro 2018 la Nacia Muzeo en Krakovo planis 1918 senpagajn muzeajn lecionojn kaj edukpromenojn por omaĝi la 100-an jubileon de la pola sendependeco. Tiuj okupoj okazas en ĉiuj muzeaj filioj, en konstantaj kaj porokazaj ekspozicioj de Krakovo. Ili estis pretigitaj por diversaĝaj lernantoj de ĉiuspecaj lernejoj. Certaj lecionoj estas adresitaj al handikapuloj. La muzeaj laborantoj pretigis pli ol 90 diversajn temojn de la lecionoj, ekzemplodone pri koloroj kaj formoj en la nuntempa arto, pri la arto portreti, krei vitralojn, pri dizajno, pri legendoj, fabeloj kaj mitoj en la pentroarto, pri la polaj naciaj insurekcioj, pri generacikonfliktoj en la arto, pri patriotismo kaj analizo de la artverkoj. La muzeaj lecionoj okazas en du partoj. La unua funkciis ĝis junio, la dua komenciĝos en septembro kaj daŭros ĝis la 21-a de decembro. La edukpromenoj tra Krakovo  komenciĝis ekde julio. Dum someraj monatoj la okupojn partoprenos ankaŭ infanoj el kulturdomoj, el organizitaj somerumaj skipoj kaj tendaroj, kiuj pasigas la someran feriadon en la regiono de Krakovo. La oferton povas utiligi ankaŭ instruistoj, laborantoj de kulturdomoj, de lernejaj-edukaj centroj, de mediaj kleriĝejoj kaj aliaj institucioj, kiuj volas riĉigi la kulturan edukoferton por siaj junaj protektatoj.

El la elsendo 29.06.2018. Legas Tomek – 1’34”

10-jariĝo de la orkidejo en la kastelo de Łańcut

Antaŭ 10 jaroj en la rezidejo de Lubomirski- kaj Potocki-familioj en la kastelo de Łańcut (la sudorienta Pollando) estis inaŭgurita la kultivado de orkidoj, pro kiuj ĝi famis en la komenco de la 20-a jarcento. De 10 jaroj la vizitantoj povas admiri plantojn kreskantajn same en la grundo, kiel ankaŭ ĉe rokoj aŭ arbotrunkoj. Troviĝas tie ankaŭ hibridaj orkidoj kultivitaj de homo kaj formiĝintaj biologie sen la homa interveno. Aparta atrakciaĵo de la orkidejo en Łańcut estas la historiaj specioj el la antaŭmilita kolekto de Potocki-familio, kiuj estis menciitaj en la fama katalogo „Reichenbachia” el la 19-a jarcento, troviĝanta en la kastela biblioteko. La kastela orkidejo en Łańcut estas la unusola en Pollando centro, en kiu estas ekspoziciataj ekskluzive orkidoj. Temas pri pli ol 3 mil plantoj, reprezentantaj ĉirkaŭ 900 orkidajn speciojn kaj specojn, inkluzive de la plej maloftaj kaj ekzotikaj. Ili devenas el preskaŭ ĉiuj kontinentoj – Azio, Afriko, ambaŭ Amerikoj, Aŭstralio kaj Eŭropo. Multaj ravas pro sia aromo, sed estas ankaŭ aliaj, kies odoro impresas kiel putriĝanta materialo.

El la elsendo 29.06.2018. Legas Gabi – 1’34”

Leteroj de Frederiko Chopin en Varsovio

Ĝis la fino de junio la varsovia  Muzeo de Frederiko Chopin prezentas aŭtografojn de leteroj de la elstara pola komponisto. La muzeo akiris ilin en la lastaj jaroj (2011-2017) pere de aŭkcidomoj, internaciaj antikvaĵejoj kaj de privataj personoj. Ĉiuj estas provizitaj per informoj pri la cirkonstancoj de la kreiĝo, informas pri la originala teksto ne subigita al redakto. Kelkiuj leteroj neniam pli fre estis publikigitaj aŭ ekspoziciitaj. Ili ĉiuj proksimigas la figuron de la komponisto kaj krome ebligas enrigardi la epokon, en kiu Chopin vivis kaj kreis.  La leteroj enhavas menciojn pri unuopaj komponaĵoj, ilia verkado, kontaktoj kun eldonejoj. Troviĝas en ili ankaŭ pripensoj pri la propra vivo, pri la aktuala monda situacio. La leteroj de Chopin estas ankaŭ gravaj literaturaj dokumentoj, ĉar la komponiston karakterizis enorma lingvolerteco, vortkrea talento. Lian stilon karakterizas vigla, inteligenta priskribmaniero spegulanta lian penetreman, akrarigardan manieron percepti la realon. Inter la korespondaĵoj troviĝas iom neformalaj – ankaŭ laŭaspekte – leteroj al la familio, kiel ankaŭ oficialaj leteroj i.a. al la konataj tiuperiode muzikistoj kaj muzikeldonejoj.

El la elsendo 29.06.2018. Legas Maciek – 1’28”

Virtuala promeno tra la sanktejo ĉe la Hela Monto

Virtualan promenon tra la plej fama pola Dipatrina  Sanktejo ĉe la Hela Monto en Częstochowa (la suda Pollando) disponigis en la interreta paĝo de la klostro pastroj paŭlanoj. La promeno estas prezentita en la teknologio 3D.[http://www.zdjecialotnicze.pl/wirutalnyspacer/JasnaGoraPL.html]. Ĝi estas la okazo konatiĝi kaj kvazaŭ denove malkovri la sanktejon, kiu estas ne sole grava religia centro, sed ankaŭ historimonumento. Vizitante virtuale la sanktejon dank’ al fotoj de fajna kvalito kaj riĉaj priskriboj en diversaj lingvoj, eblas konatiĝi ankaŭ kun lokoj kutime ne viziteblaj de la pilgrimantoj, kiel la helmonta biblioteko aŭ la klostra manĝejo. Eblas rigardi detalojn, pri kiuj ne rakontas la ĉiĉeronoj, raviĝi pri perspektivo,  laŭ kiu estas prezentitaj  unikaj arkitekturo kaj la pentroarto, admiri la sanktejon en diversaj jarsezonoj. Por personoj havantaj problemojn kun legado de malgrandaj literoj estas pretigata aŭdoversio. La virtuala promeno estis kromfinancita el la uniaj rimedoj por la projektoj „La naciaj perloj de la Paŭlana Klostro ĉe la Hela Monto en Częstochowa, protekto de la eŭropa kulturheredaĵo”.

El la elsendo 23.06.2018. Legas Gabi – 1’27”

Korea Artgalerio en la varsovia Etnografia Muzeo

Ekde kelka tempo en la Ŝtata Etnografia Muzeo en Varsovio funkcias konstanta ekspozicio dediĉita al la korea kulturo. Kompare kun aliaj landoj de la Fora Azio la koreaj kulturo kaj arto estas malofte prezentataj en Eŭropo. Tio estas la motivo de la varsovia muzeo proksimigi la tradiciojn kaj kutimojon de ĉi tiu lando. Ĝis nun en la varsoviaj ekstereŭropaj kolektoj troviĝis apenaŭ dekkelkaj eksponaĵoj ligitaj kun Koreio. Dank’ al la konstanta ekzpozicio la varsovia korea kolekto fariĝis la plej granda en Pollando. Plej multaj objektoj estis aĉetitaj en la privata artgalerio de la ĉina arto kaj metio en Frankfurto ĉe Majno, unuopaj objektoj devenas ankaŭ el iu torina artgalerio.  En plimulto temas pri koreaj mebloj kaj hejmaj akcesoraĵoj el la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Krom mebloj faritaj kun eksterordinara precizeco – reliefiganta la belecon de la lignostrukturo – kun fajnaj ornamelementoj, samtempe funkciecaj, estas lignaj presmatricoj el la fama korea sanktejo en Haein sa [ha-in-sa]. La kolekton kompletigas eksterordinaraj malnovaj ceramikaĵoj „celadonoj” kovritaj per diafana glazuro kun verdeca, griza aŭ blueca koloroj, iliaj nuntempaj imitaĵoj kaj iamaj argilaj ujoj. En la varsovia Korea Artgalerio eblas rigardi la replikon de la tradicia korea domo, „hanok” kun divido je du spacoj – vira kaj virina. Tiu divido ligiĝas kun iliaj roloj en la socio kun patriarka karaktero de la familio. La prezentata hanok enhavas tipajn dekorelementojn redonante la karakteron de la tradicia korea domo kaj reliefigante ĝian apartecon ligitan kun la vivfilozofio de koreanoj.

El la elsendo 23.06.2018. Legas Gabi – 2’12”