Al la Reĝa Kastelo ĉe Wawel-altaĵo en Krakovo, loko kun aparta historia kaj kultura signifo estis atribuita la ora medalo Cracoviae Merenti. La arĝentaj medaloj estis atribuitaj al la krakova Belarta Akademio – la plej malnova plastikista altlernejo en Pollando kaj al la loka Pedagogia Universitato. La medalo Cracoviae Merenti estas la plej supera distingo atribuata al personoj kaj institucioj aparte meritiĝintaj por Krakovo. Ĝis nun estis atribuitaj  6 oraj medaloj, kiujn ricevis: s-ta Johano Paŭlo la 2-a,  kiel la unusola  persono per ĝi distingita kaj krome la Jagelona Universitato, La Societo de la Pafista Kokofratularo, la Hospitalo de la Hospitala Ordeno de s-ta Giovanni di Dio, la Krakova Merkatista Kongregacio kaj la krakova Episkoparo. Pravigante la distingon por la Reĝa Kastelo ĉe Wawel-altaĵo per la ora medalo Cracoviae Merenti la krakovaj aŭtoritatoj konstatis, ke de jarcentoj ĝi estas simbolo de la pola ŝtateco difinanta polan nacian identecon.

El la elsendo 07.08.2020. Legas Barbara kaj Maciek – 1’07”