Fine de septembro finiĝos laboroj pri la malkovro kaj restaŭro de pentraĵoj, ornamintaj la Kurban Salonon en la Kastelo Książ (la sudokcidenta Pollando). La Kurba Salono estas unu el la plej malnovaj salonoj de la tiel nomata supra kastelo, aparteninta al unu el la plej belaj. Ĝia aspekto, simile kiel de aliaj kastelaj ĉambroj estis preskaŭ plene detruita dum milita alikonstruo gvidata de la germana organizo Todt. Ĝian malfrugotikan kaj renesancan aspekton kaj anglastilajn dekoraĵojn Arts & Craft la organizo surpentris kaj kovris per plafono. La surpentritaj pentraĵoj estis malkovritaj dum la konservistaj laboroj. Pri la iama brilo de la salono atestas la konserviĝinta renesanca kameno el la griza sabloŝtono. Ornamas ĝin tri portretaj basreliefoj ĉirkaŭitaj de girlandoj subtenataj de puttoj. En la restaŭro helpas tre detalaj fotografaĵoj el la arkivoj de la kastela kuirestro, el la privataj kolektoj de princo Bolko von Pless kaj de la artkonservisto el la tempo de la 2-a mondmilito.

El la elsendo 04.09.2020. Legas Maciek – 1′ 12″