Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Chopin-monumento en Łazienki-Parko denove de 60 jaroj

En  majo 2018 pasis 60 jaroj post la malkovro de la rekonstruita postmilite monumento de Frederiko Chopin. La bronza monumento prezentanta la silueton de la muzikisto sub la saliko apartenas al la plej popularaj en Varsovio. Ekde 1959 ĉiudimanĉe inter majo kaj septembro okazas apud ĝi koncertoj de Chopin-komponaĵoj. La ideo de monumento dediĉita al Frederiko Chopin aperis baldaŭ post la morto de la komponisto, sed la tiama rusa aneksinto havis al tio negativan rilaton. La interveno de  la pola operkantistino Adelajda Bolska ĉe caro Nikolao la 2-a alkondukis al establo de fondokomitato. Longiĝintaj laboroj kaj eksplodo de la 1-a mondmilito haltigis la laborojn. La monumento estis realigita nur en 1926-a jaro. Post la eksplodo de la 2-a mondmilito la germana okupaciinto eksplodigis la monumenton la 31-an de majo 1940. Ĝiaj bronzaj elementoj trafis al germanaj fandejoj. Germanoj forigis ĉiujn kopiojn de la monumento el la polaj muzeaj centroj. Ĝian kopion oni retrovis tamen en la ruinoj de Szymanowski-domo en la varsovia Mokotów-kvartalo. Tio ebligis rekrei la monumenton, kiu estis oficiale malkovrita en 1958.

El la elsendo 26.05.2018. Legas  Gabi – 1’39”

Omaĝa monumento de Roman Maciejewski en Poznaniu

Okaze de la 20-a mortodatreveno de unu el la plej elstaraj polaj komponistoj de la 20-a jarcento Roman Maciejewski en Poznano estis senvualigita lia monumento. Ligita kun la regiono kaj la urbo komponisto vivis kaj kreis ĉefe en Usono kaj Svedio. La monumento, aŭtorita de Robert Tomak,  troviĝas en la urbocentro, en la parko, kiu portas la nomon de la komponisto. La monumenton fondis la frato de la komponisto Wojciech Maciejewski, kunlaborante kun la urboaŭtoritatoj de Poznano kaj la tiea Muzika Societo de Henryk Wieniawski. Roman Maciejewski naskiĝis en 1910 en Berlino, mortis en 1998 en Gotenburgo. Li estis pianisto, komponisto, korusgvidanto. La pianludon kaj violonludis instruis komence al li la patrino. La lernadon li daŭrigis en Konservatorio de Julius Stern [ŝtern] en Berlino. Post la reakiro de la suvereneco de Pollando la tuta familio ekloĝis en la urbo Leszno. La muzikstudojn Maciejewski daŭrigis en Poznano. En la 30-aj jaroj li forlasis Pollandon restadante en Parizo, Londono kaj Svedio, de kiu devenis lia edzino. Tie Maciejewski koncertis kaj komponis muzikon i.a. por la teatraj spektakloj de Ingmar Bergman. En la 50-aj jaro Maciejewski elmigris al Usono, kie li ĝuis sukcesojn same kiel komponisto, kiel direktisto. La lastajn vivojarojn li pasigis en Gotenburgo. Kiel la plej elstara komponaĵo de Roman Maciejewski estas taksata “Missa pro defunctis (Requiem)” [missa pro defunktis, rekfijem] por 4 solistaj voĉoj, koruso kaj orkestro, kiun Maciejewski verkis dum 15 jaroj. La aŭtoro dediĉis ĝin al la viktimoj de militoj kaj krimoj de ĉia tempo. Ekde 1997 en Leszno (en kiu postmorte estis sepultita la komponisto) funkcias muziksocieto portanta lian nomon kaj okazas Muzika Festivalo, kies patrono estas Romana Maciejewskiego.

El la elsendo 26.05.2018. Legas  Gabi – 2’30”

Katharsis Festival

Fine de majo en Poznano okazos nova muzika festivalo Katharsis  Festival, kies kreinto estas Fondaĵo de Sankta Benedikto. Ĝi referencas al la komencoj de la pola ŝtato kaj la plej malnovaj kulturaj tradicioj de la urbo. La greka vorto katharsis=purigo, laŭ la antikva kompreno signifis revenigon de la ordo en la emocia kaj racia percepto de la mondo. La nomon katharsis havis ankaŭ la frukristana bapto. Temas pri muzika evento referencanta al la mezepoka kaj renesanca muziko kaj arto, tamen forte radikanta en la viva tradicio kaj liturgio. La unua festivala eldono disvolviĝos sur la insulo Ostrów Tumski, sur kiu staris palaco de la unua reganto de Pollando,  kaj sur kiu estis konstruita la unua katedralo sur la polaj teritorioj. La festivala stelulo estos franca muzikologo kaj komponisto, eksperto pri la muzika repertuaro de la mezepoko Marcel Peres. Dum la festivalo aŭdiĝos Rekviemo favore al Mieszko la 1-a en la Ora Kapelo de la poznana katedralo la 25-an de majo, en lia 1026-a mortodatreveno. La festivalon fermos la koncerto de muziko, kiu povis aŭdiĝi dum la bapto de la pola reganto. Patoprenos ĝin krom Marcel Peres la ensemblo Jerycho, grupo plenumanta historiajn polajn kaj latinajn kantojn. La festivalajn eventojn povos aktive partopreni la publiko pere de kantaj laborrenkontoj kaj dancamuzo por la taktoj de la tradicia muziko.

El la elsendo 26.05.2018. Legas  Maciek – 1’41”

La varsovia Nokto de Muzeoj (2018)

La 19-an de majo kadre de la Varsocia Nokto de Muzeoj la pola ĉefurbo disponigos vizitcele 240 lokojn. Krom muzeoj siajn pordojn malfermos la Ĉokoladfabriko Wedel, la Polica Ĉefkomandantejo, artgalerioj, muzeoj, teatroj. Multaj programoj referencos al la 100-a datreveno de la reakirita suvereneco. Temos i.a. pri la fotoekspozicio „La neekzistanta Varsovio – 48 bildoj de ne plu ekzistantaj stratoj kaj konstruaĵoj de Varsovio el la jaroj 1900-1916” kaj pri la ekspozicio dediĉita al la kabaredoj kaj estradaj spektakloj el la intermilita periodo (1918-1939).  En la amfiteatro de Łazienki-Parko okazos spektaklo kun filmprezentoj rakontantaj pri artverkoj, kiujn Pollando perdis dum la 2-a mondmilito. En la repertuaro pretigita de la Muzeo de Varsovio troviĝos la varsoviaj legendoj kaj krome rakontoj pri la morna flanko de la pola ĉefurbo, ĝiaj deliktuloj, seriaj murdsitoj. Lige kun la 15-a eldono de la Nokto de Muzeoj por 100 dekkvinjaruloj estos pretigitaj porokazaj suveniroj. La noktan trafikon certigos historiaj busoj kaj tramoj.

El la elsendo 18.05.2018. Legas  Maciek – 1’21”

Simboloj de la Renaskiĝinta Pollando

Lige kun la Tago de la Pola Nacia Flago la varsovia artgalerio Kordegarda pretigis ekspozicion pri la simboloj de la Reaskiĝinta Pollando. La prezentataj fotoj el la intermilita periodo, en la jaro de la 100-a datreveno de la suvereneco, atestas pri la graveco de la naciaj simboloj por niaj antaŭuloj. Pere de ili kun duobla forto estis manifestita amo al la renaskiĝinta Patrolando, profunda ĝojo pri la reakirita libereco, rememoro pri heora kaj malfacila historio. La ekspozicio okazas kiel parto de la soci-eduka kampanjo „Komunaj Koloroj”. Ĝia celo estas popularigo de la konoj pri la naciaj simboloj, pri ilia utiligado kaj pri ilia traktado. La kampanjo konstruas kaj firmigas respekton por ili. La fotoj devenas el la Nacia Cifereca Arkivo kaj privataj kolektoj.

El la elsendo 18.05.2018. Legas  Maciek – 0’57”

Artaj emocioj en Łazienki-Parko

Ĝis la 31-a de majo en la Palaco sur Akvo en la varsovia Łazienki-Parko estas rigardebla ekspozicio „Insignoj de la povo. La traka oro el la kolektoj de la Nacia Historia Muzeo en Sofio”. Troviĝas en ĝi la devenantaj el la mezo de la 4-a jarcento antaŭ Kristo valoraj insignoj de la povo de iu el la trakaj triboj, malkovritaj dum la ekzamenado de antikva kurgano en la norda Bulgario. En ĝian konsiston eniras impona ora florkrono de la mortinto el tri olivarbaj branĉetoj al kiuj estis alkroĉitaj 70 oraj folioj, 29 oraj rozetoj ornamantaj la ledan diademon kaj ora ringo kun siglo. Alikaraktera estas la funkcionta ekde la mezo de majo ĝis la mezo de oktobro ekspozicio prezentanta cent lignogravuraĵojn de japanaj majstroj el Edo-periodo portretantaj virinojn.  Tiu ekspozicio okazos en la konstruaĵo de la historia oficirlernejo en Łazienki Parko. Sub la titolo „ONNA – belo, forto, ekstazo. Virino en la arto de Edo-epoko” estos prezentitaj la plej valoraj japanaj grafikaĵoj el la polaj kolektoj aŭtoritaj de i.a. Suzuki Harunobu, Torii Kiyonaga, de la establinto de la skolo Utagawa, Toyokuni. La ekspozicion kompletigos kimonoj, zonoj obi, objektoj de la artmetio tiaj kiel speguloj, kombiloj, harpingloj.

El la elsendo 18.05.2018

Poezikoncerto de polinoj el Ravensbrück-koncentrejo

Fine de  aprilo pasis la 73-a datreveno de la liberigo de la koncentrejo Ravensbrück. En Varsovio okazis lige kun tio koncerto titolita „La forto de amo dediĉita al la  memoro de la viktimoj, por kiu estis invititaj eksaj polaj malliberigitinoj”. La koncertoj ekde 7 jaroj okazas ĉiujare en diversaj urboj de Pollando laŭ la ideo de unu el ili, Wanda Półtawska, kiun inspiris poeziaĵoj de ŝiaj koncetrejaj koleginoj, aparte de Grażyna Chrostowska. La titolo „La forto de amo” emfazas tion, kio estas la plej grava en la vivo, t.e. amo dum la polaj malliberigitinoj ektroviĝis en la koncentrejo Ravensbrück pro sia amo al la hejmlando. La kreata konspire en la koncentrejaj kondiĉoj poezio helpis al ili (ĉirkaŭ 40 mil polinoj) savi  la senton de homeco kaj senton de interna libereco en la kondiĉoj de malliberigo. Kiel frukto de la nunjara koncerto aperos la duvoluma Kompakta Disko. Dum la 2-a mondmilito al Ravensbrück estis direktitaj 132 mil virinoj kaj infanoj. Pereis ĉirkaŭ 92 mil. En la jaroj 1942-44 oni faris tie medicinajn eksperimentojn. Al krimaj operacioj estis subgitaj 86 personoj, inkluzive de 74 polinoj.

El la elsendo 11.05.2018. Legas  Maciek – 1’32”

La 9-a Varsovia Librofoiro

Ekde lasta ĵaŭdo ĝis la plej proksima dimanĉo la pola ĉefrubo gastigas la 9-an eldonon de la Varsovia Librofoiro. La aranĝon partoprenas preskaŭ 800 eldonistoj el 32 landoj kaj ĉirkaŭ mil aŭtoroj el la tuta mondo. La ĉeftemo de la librofoiraj renkontiĝoj, libropremieroj, ekspozicioj kaj speciala programo por infanoj kaj junulato estas la 100-jariĝo de la reakirita sendependeco de Pollando. Dum aŭtotaj renkontiĝoj oni parolas i.a. pri la sociaj, ekonomiaj, kulturaj kaj politikaj transforimiĝoj de la lasta jarcento. Speciala partnero de la nunjara librofoiro estas Francio kaj lige kun tio vizitas ĝin reprezentantoj de 8 francaj eldonejoj kaj inter invititaj gastoj estas i.a. Jean-Francis Colosimo, historiisto kaj religieksperto, Michael Eltchaninoff, filozofo kaj eseisto. Speciala gasto de la Varsovia Librofoiro estas la turka Nobel-premiito el 2006 Orhan Pamuk. En Varsovio gastas krome Fernando Aramburu, la aŭtoro de „Patria” unu el la plej gravaj libroj en Hispanio de la lasta jardeko. La unuan fojon sian standon en la Varsovia Librofoiro havas Muzeo de la Pola Historio, kiu krom siaj eldonaĵoj popularigas sian lieraturan-edukan konkurson „40 generacioj”. Ĝia celo estas la prilaboro de libroj pri la pola historio por la infanoj. Laŭpremise ili traktos  tiajn ideojn kiel historio, historiaj fontoj, formiĝado de limoj ekde Mieszko la 1-a ĝis la 1945-a jaro. La atento estos donita al la polaj lingvo, blazono, naciaj koloroj, himno kaj pola kultura kodo. La titolo de la konkurso „40 generacioj” referencas al la fakto, ke la unumiljaran hitorion de Pollando formiis 40 generacioj de poloj.

El la elsendo 11.05.2018. Legas  Milada – 2’35”

Pri la konservista arto en la krakova Wawel-kastelo

En la krakova Wawel-kastelo eblas admiri la laborrezultojn de polaj artkonservistoj el la lasta jarcentkvarono. Temas pri elekto de 84 historiaj verkoj, i.a. pentraĵo „Madono kun la Infaneto kaj du anĝeloj” probable de Sandro Botticelli, japona vazo fajne kungluita el 250 fragmentoj, porcelanaĵo de Johann Joachim Kaendler prezentanta la plurfiguran scenon „Krucumo” aŭ eksterordinara citrona servico.  25 objektoj estas akompanitaj de plurrimedaj elektronikaj prezentoj, dank’ al kiuj eblas ekscii kiel ili aspektis antaŭ la restaŭro kaj kiel trapasis la konservistaj laboroj. En la Wawel-kastela ekspozicio troviĝas pentraĵoj, ceramikaĵoj, mebloj, teksaĵoj, militakcesoraĵoj, artmetiaj objektoj kaj arkeologiaĵoj. La ekspozicio „La konservista arto, la artkonservado” funkcios ĝis la mezo de septembro.

El la elsendo 04.05.2018. Legas  Maciek – 1’03”

La varsovia festivalo Baroka Orgeno 2018

Ĉiutage krom dimanĉoj kaj festoj eblas en Varsovio partopreni koncertojn de la festivalo La baroka orgeno 2018. Ekde la mezo de aprilo ĝis la mezo de oktobro ili okazas tagmeze en la akademia preĝejo de Sankta Anna. En la festivala repertuaro troviĝas muzikperloj de la baroka epoko, kiujn plenumas artistoj en la epokdevenaj vestoj. Dum ĉiu koncerto aŭdiĝas i.a. tokato kaj fugo Re-minora de Johann Sebatian Bach kaj variacioj pri malnova pola eklezia kanto „Sankta Dio” de iom forgesita pola komponisto, orgenludisto, orkestrgvidanto kaj pedagogo, ligita kun la Varsovia Arkikatedralo, Mieczysław Surzyński. La preĝejo de sankta Anna estas unu el la plej belaj, malnovaj kaj plej bone restaŭritaj varsoviaj sanktejoj. Ĝi estas unu el malmultaj preĝejoj gravaparte aŭtentikaj se temas pri la varieco de ĝiaj stiloformoj kaj ekipiteco de la internoj. La rekonstruo de la elstare sonanta orgeno el la limperiodo de la 17-a kaj 18-a jarcento estis farita komence de la 90-aj jaroj.

El la elsendo 04.05.2018. Legas  Tomek – 1’08”