Sciencistoj el la Min-fandindustria Akademio en Krakovo konstruis specialan barilon de orkestriono, loko en operejo aŭ teatro destinita por orkestro, certiganta pli bonan muzikpercepton en la spektejo kaj fajniganta la laborkomforton de muzikistoj. La nun proponita solvo ŝanĝis la kvaliton de la muzikpercepto dank’ al natura sononda reflekto sen la uzo de elektroakustikaj helpiloj. Tiel la modernigita orkiestrono plibonigis la akustikajn rilatojn inter la scenejo, orkestro kaj spektejo. La kunlaboro de esploristoj el la Min-fandindustria Akademo kun la Krakova Operejo datiĝas ekde la komenco de la elkonstruo de la operejo en 2007. Sciencistoj la tutan tempon pretigas i.a. akustikajn opiniojn kaj ekspertizojn.

El la elsendo 04.09.2020. Legas Maciek – 0′ 58″