Por omaĝi la 500-an naskiĝdatrevenon de reĝo Sigismundo Aŭgusto la tn. Sigismunda Kapelo ĉe Wawel-kastelo en Krakovo ekde la lasta sabato (la 1-an de aŭgusto 2020) dum unu monato  estas vizitebla de la publiko. Normale ĝi estas rigardebla sole tra fermita krado. Malgraŭ la taga lumo, kiu enpenetras ĝin ne eblas admiri ĝian belon en pleno. La kapelo estas difinata kiel perlo de renesanco norde for de Alpoj. Ĝi estis projektita de la itala arkitekto kaj skulptisto Bartholomeo Berrecci. La Reĝo Sigidmuno la Maljuna fondis ĝin post la morto de sia unua edzino Barbara Zapolyi kaj estis fariĝonta la genta mauzoleo de Jagelonoj. Ĝi estis konstruita en la jaroj 1517-1533.  Turistoj vizitantaj Wawel-kastelon senpene starante sur la korto rekonas la silueton de la kapelo, ĉar ĝia tegmento laŭ la ordono de la reĝina Anna Jagelonidino en 1591 estis orumita. En la kapelo troviĝas reĝaj marmoraj sarkofagoj de Sigismundo la Maljuna projektita de Berecci kaj de lia filo Sigismundo Aŭgusto, kiun aŭtoris Santi Gucci. Ankoraŭ dum la vivo de la reĝino Anna en la kapelo estis starigita ŝia monumento, skulptita de Gucci.La kopulo interne estas dividita je  kelkdek kadroj kun malsimilaj plantrozetoj kaj ĉe la supro troviĝas alta lanterno, tra kiu la internenon enpenetras lumo. La eniron en la kapelon fermas la 16-jarcenta bronza krado kun blazonoj de Pollando, Litovio kaj de Sforza-familio. Ĝis nun el la origina ekipaĵaro konserviĝis i.a du kandelingoj. La restaŭritaj reĝaj sarkofagoj aktule troviĝas ne en la kapelo, sed en la katedrala kripto.

El la elsendo 07.08.2020. Legas Barbara kaj Maciek – 2’17”