Kulturkroniko
Ekzemplero de S-ro Tadeo el la unua eldono en la Podlaĥia Libraro
La Podlaĥia Libraro en Bjalistoko estas la plej granda biblioteko en la nordorienta Pollando havanta en la regiono 16 filiojn. Antaŭnelonge ĝi prezentis la aĉetitan aŭkcie kontraŭ 24 mil zlotoj ekzempleron el la unua eldono de „Sinjoro Tadeo” en 1934. La poemo de Adam Mickiewicz aperis en Parizo en la eldonkvanto de 3 mil ekzempleroj. Ĝis nun restis ĉirkaŭ unu mil ekzempleroj, ĉirkaŭ 200 troviĝas en Pollando. La ekzemplero de „Sinjoro Tadeo” aĉetita de la Podlaĥia Libraro estas jam post konservistaj laboroj. Kakterizas ĝin lignogravuraĵoj fine de ĉiu poemlibro. Mankas ilustraĵoj. La sola estas portreto de Napoleono Bonaparte. La valora aĉetaĵo estas nun tenata en konformaj kondiĉoj en la trezorejo de la Podlaĥia Libraro. Al la vasta publiko ĝi estos prezentita en septembro, kadre de iu el la eventoj ligitaj kun la Jaro de la Pola Romantiko, proklamita por 2022. En septembro la Podlaĥia Libraro organizos ankaŭ la bjalistokan legadon de „Baladoj kaj Romancoj” de Adam Mickiewicz kadre de la Nacia Lego Tago. E-version pretigas Lidia Ligęza. Podlaĥia Libraro planas okazigi krome la premieron de la projekto “Mickiewicz-Fusion”. La kreado de Mickiewicz estos konfrontita kun la nuntempa videa kaj muzika arto. La rilata muzika spektaklo okazos en la Podlaĥia Operejo kaj Filharmonio.
El la elsendo 20.07.2022. Legas Pamela – 1′ 41″
Nova Reĝa Trezorejo
La 1-an de julio estis disponigita al la publiko post preskaŭ unujaraj preparoj la plej grava kolekto de la naciaj memoraĵoj kaj polaj trezoroj en la Krakova Wawel-kastelo. Aktuale la Nova Reĝa Trezorejo disponas pri trioble pli granda ekspozicia spaco, dank’ al kio ĝi enhavas pli multe da historiaj objektoj ol antaŭe. La Nova Reĝa Trezorejo referencas al du historiaj institucioj situantaj en la kastelo almenaŭ ekde la 15-a jarcento. Temas pri la Reĝaj Trezorejo kaj Arkivo. En la Trezorejo troviĝis la plej valoraj insignoj de la reĝa povo kaj la reĝaj juveloj. En la Arkivo – la plej gravaj ŝtataj dokumentoj. Ili ne estis ĝenerale alireblaj kaj unuopaj ekzempleroj estis prezentataj nur esceptokaze, ĉefe dum reĝkronadoj. La unua elmontro de la reĝaj insignoj okazis en 1792. En 1795 post la tria dispartigo de Pollando, la Trezorejo estis prirabita de prusoj kaj poste preskaŭ tutece detruita. La Malnova Pola Reĝa Trezorejo en Wawel-kastelo ĉesis ekzisti. La Wawel-muzea ekspozicio kun saviĝintaj objektoj kaj objektoj reakiritaj la unuan fojon estis malfermita en 1930. Ĝi estis poste sisteme riĉigita. Nun en la Nova Reĝa Trezorejo eblas rigardi dank’ al la modernaj ekspozicirimedoj la vaste konatajn historiajn objektojn kaj ankaŭ tiujn, kiuj ne estis ofte ĝis nun prezentataj. La plej malnova verko en la Trezorejo estas greka ceramika amforo kun dancisto el la 6-a jarcento antaŭ Kristo. La plej nova – arĝenta Aglo de la Pola Reĝlando en 1829 alfiksita al la glavo uzita dum la kronceremonio de la reĝo Jan la 3-a Sobieski. Ĉiuj eksponaĵoj en la trezorejo kaj la arkivo estas provizitaj per informoj klarigantaj ilian signifon kaj valoron.
El la elsendo 20.07.2022. Legas Tomek – 2′ 10″
La katedrala turo en Elbląg vizitebla de turistoj
Ĝis la mezo de oktobro nunjare eblas vizitis la panoraman terason ĉe la historia turo de la Katedralo de s-ta Nikolao en Elbląg. La turo restaŭrita antaŭ 7 jaroj apartenas al la ĉefaj turismaj atrakciaĵoj de la urbo. Ĉiusezone vizitas ĝin pli ol 20 mil personoj. De la panorama teraso troviĝanta sur la alteco de 67 metroj eblas admiri la tutan urbon kaj dum favoraj veterkondiĉoj videbliĝas la konturoj de la distanca je 30 kilometroj Malbork. La turo havas 97 metrojn kaj estas opiniata la plej alta religia objekto ĉe la dekstraborda Vistulo. Por atingi ĝian supron neceas supreniri laŭ 365 ŝtupoj. La katedrala turo de Elbląg, devenas el la unua duono de la 13-a jarcento. Ĝi estis ĝifunde rekonstruita post la fulmotondro trafinta ĝin en 1777. En 1907 la turo ricevis renesancstilan aspekton. Ĝi denove estis detruita dum sovetiaj-germanaj bataloj fine de la 2-a mondmilito. Ĝia aktuala formo devenas post rekonstruo en la jaroj 1948-65.
El la elsendo 10.07.2022. Legas Maciek – 1′ 21″
Radziwił-palaco en Nieborów logas per nova ekspozicio
Ekde la komenco de junio en Radziwiłł-palaco en Nieborów (en la centra Pollando) estas vizitebla nova konstanta ekspozicio kreiĝinta baze de artobjektoj el privataj kolektoj, ĉefe de Maciej Radziwiłł. Temas pri kolektoj el la iamaj rezidejoj de Radziwiłł-familio troviĝantaj sur la tereno de la nuntempa Belorusio, Litovio, Ukrainio, Pollando kaj Germanio. Multaj apartenas al la kategorio de la t.n. „polonikoj” venigitaj el eksterlando, tio estas objektoj rilataj al la vaste komprenata materia aŭ spirita kulturo de la pola nacio. La unuan fojon la vasta publiko povas konatiĝi i.a. kun la unika Radziwiłł-kolekto de porcelanaĵoj el la rezidejoj en Korc kaj Baranówka, el la kolekto en Balice. Dum jarcentoj pompaj rezidejoj de Radziwiłł-familio estis ekipataj de siaj posedantoj per ravaj pentraĵoj, luksaj mebloj, objektoj de artmetio aŭ grandiozaj bibliotekkolektoj. En ili pulsis la kosmopolita kultura kaj socia vivo, kaj la sublimaj artkolektoj atestis pri la rango kaj prestiĝo de la magnata familio. Militoj kaj historiaj katastrofoj falĉis ĝian potencon, ruiniginte la vivstilon regantan dum jarcentoj. La konserviĝintaj rezidejoj rolas nun kiel muzeoj proksimigante historion de unu el la gravaj magnataj familioj de Pollando.
El la elsendo 10.07.2022. Legas Tomek – 1′ 32″
Polin kun la Premio de la Eŭropa Kulturheredaĵo
Juda Kuirarta Festivalo TISZ, organizita de la Muzeo POLIN (pri la Historio de Polaj Judoj) gajnis la Premion de Eŭropa Kulturheredaĵo en la kategorio “Edukado, Trejnado kaj Konsciigo” kadre de la unia programo „Kreiva Eŭropo”. TISZ estis premiita kiel unika evento proksimiganta la kulturon kaj historion de la polaj judoj pere de la praktikado de la juda kuirarta heredaĵo. La festivala nomo TISCH signifas en la jida lingvo tablon. Dum TISZ-Festivalo la kunmanĝado malfermas la vojon por paroli pri la komuna historio, batali kontraŭ stereotipoj kaj por superi barojn. La unuaj du eldonoj de la Festivalo, el 2018 kaj 2019, estis financitaj de la Asocio de la Juda Historia Instituto kaj subvenciintoj. En 2020 kaj 2021, la muzeo ricevis subvencion de la Nederlanda Juda Humana Fonduso, la Nederlana kaj la Israela Ambasadoj. Por la nunjara, jubilea ĉar la 20-a eldono de la Premio pri la Eŭropa Kulturhereaĵo estis anoncitaj 30 projektoj el 18 eŭropaj landoj. La solenaĵo de la enmanigo de la premioj okazos en septembro en la ĉeĥa Prago.
El la elsendo 10.07.2022. Legas Maciek – 1′ 16″
La 19-a eldono de Corso Polonia en Romo
En Romo okazis la 19-a eldono de la festivalo de la pola kulturo Corso Polonia, organizata ĉiujare de la Pola Instituto, kiu en 2022 solenas sian 30-jariĝon. La nunjara festivala eldono donis la fokuson al la orienta limregiono de Pollando kaj tial la inaŭgura vespero estis dediĉita al la Podlaĥio. Tiuokaze estis malfermita ekspozicio de Małgorzata Dmitruk, artistino naskiĝinta en la regiono de Bjalistoko, kun ŝia dezajna kaj grafika arto. En la progamo okazis krome la plurmedia koncerto de Jacaszek kaj Jerzy Osiennik, artistoj el Pollando kaj Belorusio inspiritaj de la poemkolekto “Miniaturoj” de Sokrat Janowicz, belorusa verkisto kreanta en la belorusa kaj la pola lingvoj. Okazis foto-ekspozicio organizita kunlabore kun la roma galerio Interzone, “Militrevoj”. Ĝi prezentis fotojn de Jean-Marc Caimi kaj Valentina Piccinni el la jaroj 2015 kaj 2022, faritajn dum la milito en Ukrainio, ekde la konflikto en Donbaso. En la programo de la nunjara eldono de Corso Polonia troviĝas krome prezento de du dokumentaj filmoj de Tomasz Wolski. La unua „1970” traktis baze de arkivaj materialoj eventojn el decembro 1970 ĉe la pola marbordo. La alia dokumento “Ordinara Lando” bildigis komunistan Pollandon baze de registraĵoj de la tiuepoka milico kaj sekurecservo. Fine de la festivalo prezentiĝis la elstara itala muzikgrupo Giardino di Delizie kun la muziko inspirita per ĝiaj vizitoj en Pollando. La subĉiela koncerto okazis en la ĝardenoj de Accademia Filarmonica Romana. Ĝi estis dankesprimo por la partneraj kulturinstitucioj kaj itala publiko pro la 30-jara interesiĝo pri la festivalo, kaj kiel invito por plia kunlaboro.
El la elsendo 30.06.2022. Legas Barbara – 02’29”
100-jariĝo de la unua konferenco pri polaj muzeoj
Komence de junio en Poznano okazis Scienca Konferenco de Muzeologoj „Enpensiĝo pri la pasinteco kaj estonteco de la muzeoj” en la 100-jariĝo de la unua rendevuo de reprezentantoj de la polaj muzeoj, por kiu en 1921 venis muzeaj kompetentuloj el Varsovio, Lvovo, Krakovo kaj Poznano. Dum tiu historia rendevuo estis reprezentitaj muzeoj artaj, historiaj kaj industriaj. En la kunteksto de la regajnita apenaŭ suvereneco oni traktis la plej esencajn problemojn de muzea laboro en Pollando rekuniganta la tri landopartojn troviĝintajn ĝis tiam en la rusa, prusa aj aŭstra anekso. Temis i.a. pri pretigo de leĝo koncerne muzeojn, formado de muzeaj kadroj, konstruado de novaj muzeaj konstruaĵoj. Multan tempon oni dediĉis al la konservado de historiaj artobjektoj. La junia konferenco, kiun partoprenis i.a. direktoroj de la plej gravaj polaj muzeoj kiel Reĝa Kastelo kaj la Nacia Muzeo de Krakovo aŭ Muzeo-Palaco de Reĝo Jan 3-a Sobieski en la varsovia Wilanów, krom rerigardi al la historio traktis ankaŭ la nunan staton kaj aktualajn problemojn de la polaj muzeoj kaj frontis la aktualajn defiojn, kiuj staras antaŭ polaj muzeoj. La konferencon kunorganizis la Nacia Muzeo de Agrikulturo en Szreniawa, Muzeo de la Unuaj Piasdinastiaj Reĝoj en Lednica kaj Fondaĵo de la Poznanregionaj Muzeoj. La organizaj partneroj estis Nacia Muzea Instituto kaj fondaĵo Malfermaj je la Arto.
El la elsendo 30.06.2022. Legas Maciek – 01’51”
Profesoro Silvano de Fanti kun la premio Transatlantyk
Profesoro Silvano de Fanti, pola filologo, tradukisto, aŭtoro de la itala traduko de „Sinjoro Tadeo” de Adam Mickiewicz ricevis en Krakovo la Premion Transatlantyk pro la popularigado de la pola literaturo eksterlande. La premio estis transdonita dum la 5-a Internacia Kongreso de Tradukistoj de la Pola Literaturo okazinta la 18-an fojon komence de junio.
Profesoro Silvano de Fanti estas aktiva populariganto de pola kulturo en Italio. Li tradukis same la klasikaĵojn de la pola literaturo kiel ankaŭ verkojn de nuntempaj prozverkistoj kaj poetoj, kiel Wyspiański, Norwid, Prus, Różewicz, Szymborska, Hartwig. Li famiĝis aparte pro sia traduko de “Pan Tadeusz”. La kritikistoj aprecis la italajn frazojn de Pan Tadeusz kiel “stile elstarajn, naturajn kaj samtempe intelekte klarajn”.
Ĉi-jare estis ankaŭ honoritaj la premiitoj de la du lastaj jaroj, kiuj pro la pandemio ne povis pli frue transpreni siajn premiojn. Temas pri profesoroj Ewa Thompson kaj Tokimasa Sekiguchi. Kiel diris la nunjara premiito profesoro Silvano de Fanti “estas tradukistoj, kiuj eĉ ne volas teni kontakton kun la aŭtoroj de la tekstoj, pri kiuj ili laboras, sed mi ankoraŭ bezonas koni ilin. Por mi, temas pri iu komforto, garantio, ke eble mia traduko ne necese estas la plej brila, sed sendube pli vera”.
Krom la premistatueto aŭtorita de Łukasz Kieferling, la premiito ricevis 10 mil eŭrojn. La eventon partoprenis 500 personoj inkluzive de 250 tradukistoj el pli ol 50 landoj, en plimulto el Eŭropo, sed ankaŭ en la Norda kaj Suda Amerikoj, Azio kaj Aŭstralio. La kongreso estis ne sole granda festo de la pola literaturo. Ĝi omaĝis la penon de la tradukista laboro de individuoj kaj ĝenerale la popularigadon de la pola literaturo eksterlande.
El la elsendo 20.06.2022. Legas Tomek – 02’11”
Cannes Soundtrack Award por pola komponisto
Paweł Mykietyn ricevis la premion Cannes Soundtrack Award por la muziko al “IO” reĝisorita de Jerzy Skolimowski. La filmo estis prezentita en la ĉefa konkurso de la 75-a Festivalo de Cannes okazinta nunjare. “IO” rilatas al la filmo “For Luck, Baltazar!” de Robert Bresson, unu el la klasikaĵoj de la franca kinoarto.
Paweł Mykietyn (naskiĝinta en 1971) estas komponisto kaj klarnetisto. Li kunlaboris kun i.a. polaj direktistoj Jacek Kaspszyk kaj Jerzy Maksymiuk, li komponis por fama pola kantistino Ewa Pobłocka. Liaj komponaĵoj kreiĝis laŭ la komisio de multaj festivaloj kaj institucioj, kiel “Varsovia Aŭtuno”, Pola Radio, Teatr Wielki – Pola Nacia Opero, same kiel individuaj kantistoj, inkluzive de Elżbieta Chojnacka kaj Jerzy Artysz.
En la jaroj 1997-2001 Paweł Mykietyn estis la muzikdirektoro en la Teatro Studio en Varsovio, kaj ekde 2008 li plenumas tiun funkcion en la varsovia Nowy Teatr. Mykietyn akiris jam multajn premiojn, inkluzive dum la Pola Filmbeletra Festivalo en Gdynia por la muziko al la filmoj “33 Scenoj el la vivo” de Małgorzata Szumowska kaj “Essential Kiling” kaj “11 Minutoj” de Jerzy Skolimowski. Paweł Mykietyn estis distingita per la Kavalira Kruco de la Ordeno de Polonia Restituta kaj per la Arĝenta Medalo Meritiĝinto por la Kulturo Gloria Artis.
El la elsendo 20.06.2022. Lagas Tomek – 01’39”
Finalo de la folklora konkurso “Pentrita Ĥato”
Meze de junio en la vilaĝo Zalipie okazos la finalo de la 59-a konkurso “Pentrita Ĥato”. Partoprenas ĝin pentristoj kaj tutaj familioj el la loko Zalipie (la suda Pollando) kaj najbaraj vilaĝoj. Popolaj artistoj ornamas siajn domojn kaj bienkonstruaĵojn per floraj motivoj.
Temas pri la plej longdaŭra popolarta konkurso en Pollando (1948) organizata de Pentristina Asocio de Zalipie kaj la muzeo de Tarnów. Dank’ al ĝi konserviĝis la tradicio de la ornamado per floraj motivoj de domoj, grenejoj, staloj, putoj, bariloj kaj eĉ hundobudoj.
Ĉirkaŭ cent personoj partoprenas ĉiujare la konkurson – profesiaj pentristoj kaj vilaĝanoj. Unue, la ĵurio konsistanta el etnografoj, arthistoriistoj, artistoj kaj ĵurnalistoj vizitas anoncitan al la konkurso domojn taksante la artan nivelon de la pentritaj objektoj, iliajn kolorojn kaj fidelecon al la tradicio. La finalo de la konkurso en Zalipie, dum kiu oni anoncas la gajnintojn kaj aljuĝas la premiojn, okazas kadre de la tradicia dimanĉa festivalo..
Nunjare en la Etnografia Muzeo de Tarnów antaŭ la finalo estas planita la ekspozicio “Pentristinoj el Powiśle Dąbrowski”, dediĉita al elstaraj dojeninoj de tradicia domornamado el la loko Powiśle Dąbrowski, kiuj meritiĝis por la konservado kaj popularigo de ĉi tiu unika arto.
El la elsendo 10.06.2022. Legas Maciek 01′ 33”