Morgaŭ, la 4-an de septembro okazos la tutlanda evento sub la patroneco de la pola prezidento. Temas nome pri la Tago de la Nacia Legado, kiu ankaŭ de kelkaj jaroj okazas eksterlande, ankaŭ en la esperantistaj medioj. Por la nuna jaro estis elektita la teatraĵo „Moralo de s-ino Dulska” de Gabriela Zapolska. Tio estas rakonto pri malsincera, mensogema, avida kaj egoisma burĝino. Unu el la plej ofte enscenigataj polaj teatraĵoj ekde sia premiero en 1906 estis prezentitaj sur teatraj scenejoj 210 fojojn. La familia nomo de la ĉefherono Dulska por konstante eniris la polan lingvon kiel „dulszczyzna”, kiu vorto karakterizas burĝan hipokritecon, malprogresemon, malvastajn penshorizontojn ligitajn kun alta pritakso de propraj moralaj valoroj.

El la elsendo 03.09.2021. Legas Barbara – 1′ 04″