Kulturkroniko
Grafikaĵoj de Goya en Cervantes-Instituto en Krakovo
La Instituto Cervantes en Krakovo prezentas ĝis la 25-a de novembro ekspozicion „Goya fizionomi-desegnisto. La lingvo de la vizaĝo en la grafika arto de Goya”. Ĝi kreiĝis kunlabore kun la Reĝa Akademio de Belartoj de St. Ferdinand, kun la subteno de la hispana ambasado en Pollando. La ekspozicio montras kiel Goya konstruis siajn originalajn, ofte mornajn grafikaĵojn, precipe se temas pri homaj vizaĝoj – misformitaj, karikaturitaj, bestecaj kaj patologiaj. La ekspozicio malkaŝas ne tiom la talentofonton de Goya, kiom lian metiejon, lian metion. Brutaleco, la ĉeftrajto en la vizaĝoj de Goya, baziĝas sur kvar tendencoj origine kreitaj de tiaj artistoj kiel Leonardo da Vinci, Albrecht Dürer, Giovanni Batista della Porta kaj Lavater. En grafikaĵoj de Francisco Goya, ofte antaŭkurieraj, oni rimarkas ne nur bestecajn trajtojn, sed ankaŭ karikaturon aŭ frenezon. Liaj patologiaj, distorditaj bildoj de la homaj vizaĝoj firme gravuriĝas en la memoro kaj ne lasas la spektanton indiferenta. La kredo, ke la vizaĝo estas spegulo de la animo deriviĝas el la antikva epoko. Jam Homero estis konvinkita, ke malbelaj homoj havas maletikajn emojn; fabelpoetoj zorge elektis siajn bestfigurajn heroojn reference al la homsimilaj trajtoj. La enorme alta nivelo, kiun Goy atingis kiel fizionomi-desegnito eniris la arthistorion. La krakova ekspozicio prezentas liajn desegnaĵojn el la plej fama grafika serio: “Kapricoj”, “Milito-Hororoj” kaj “Frenezo”. Temas pri 40 grafikaĵoj rigardeblaj en tre interesa maniero, ĉar unuflanke oni rigardas grafikaĵojn mem, kaj aliflanke – iliajn grandigitajn fragmentojn.
El la elsendo 30.08.2022. Legas Maciek – 2′ 12″
La 11-a Tago de la Nacia Legado
La plej proksiman sabaton okazos la 11-a eldono de la Tago de la Nacia Legado. Por la nunjara evento estis elektitaj „Balladoj kaj romancoj” de Adam Mickiewicz, epokfara poemaro, inaŭgurinta gravan periodon en la pola kulturo kaj historio, Romantikismon. Tiu ĉi elekto de la pola prezidento referencis al la deklarita por 2022 Jaro de Pola Romantikismo. La unuan fojon tiu ĉi verko de Mickiewicz, la nuntempa klasikaĵo, estis eldonita en Wilno antaŭ 200 jaroj, kaj tiam revoluciigis la pensadon kaj klerisman percepton de la mondo. Tradicie en la inaŭguro de ĉi tiu grava kultura evento okazonta en la varsovia Saski-ĝardeno la 3-an de septembro partoprenos la pola prezidenta paro, elstaraj aktoroj. Ĝi ricevos adekvatan scenografian kaj muzikan kadron. La organizantoj atendas, ke en la publika debato post la legado oni respondos i.a. la demandon ĉu la romantikaj rezonadoj influas la nuntempan homojn, ĉu daŭre emociigas. La Nacia Legado okazos en la tuta Pollando kaj sendube – kiel en la antaŭaj eldonoj – partoprenos ĝin ankaŭ elsterlandaj esperantistoj. Bjalistoka E-Societo kaj la Podlaĥia Libraro en Bjalistoko tradicie aperigis „Baladojn kaj romancojn”, nunjare en du lingvoversioj – pola kaj Esperanto. Ĉi-lasta enhavas 16 tradukojn de Antoni Grabowski, Lidia Ligęza kaj Walter Żelazny. La Tago de la Nacia Legado estas organizita de la Pola Prezidento ekde 2012.
El la elsendo 30.08.2022. Legas Maciek – 1′ 43″
Bene Merito por aktivuloj de juda medio
La nunjare distingitaj per „Bene Merito”, atribuataj de la ministro por la eksterlandaj aferoj fariĝis aktivuloj de juda medio en Pollando, animantoj de la juda socikultura kaj religia vivo en Pollando. Ministro Zbigniew Rau enmanigis ilin i.a. al la direktoro de la Juda Historia Instituto, Monika Krawczyk, rabeno Shalom Dow Ber Stambler, direktoro de la Varsovia Geto-muzeo, Alfred Stankowski. La honora insigno “Bene Merito” estas aljuĝita ekde 2009 rekone por la la agadoj firmigantaj la pozicion de Pollando sur la internacia areno.
El la elsendo 30.08.2022. Legas Mialda – 0′ 52″
Tri skulptaĵoj de Rodin en la varsovia Łazienki-parko
Tri skulptaĵoj de Auguste Rodin, elstara franca artisto, antaŭkuriero de moderna skulptarto estas prezentitaj ĝis la 15-a de novembro 2022 en la Palaco sur la Insulo en la Reĝa Łazienki-Parko en Varsovio. Por la ekspozicio “La esenco de impresionismo” ili estis pruntitaj el la Dresdena Ŝtata Artkolekto.
La ekspozicio en la Reĝa Łazienki-Parko proksimigas la filozofion de la franca artisto kaj lian starpunkton pri la arto, aliron al arto. Dum akademiaj skulptistoj emfazis la idealigon de la prezentitaj karakteroj Rodin opiniis, ke la arto devojiĝis tro malproksime for de la reala vivo kaj la defioj de la nova epoko. Por la bezonoj de skulptarto li adoptis la formalajn kaj stilajn principojn de impresionismo. Liaj verkoj entenas la esencon de impresionismo laŭ ĝiaj bazaj principoj, moviĝo, spontaneco kaj lumo.
Al la publiko estis prezentataj liaj tri skulptaĵoj: “Jean d’Aire”, “Eve” kaj “Malgranda vira torso”. Ili ebligas konatiĝi kun tiaj aspektoj de lia laboro kiel materialaj, movaj aŭ emociaj statoj de homo, tre gravaj por la artisto. Li intence lasis nefinitajn partojn de la ŝtonblokoj laŭ la tekniko „non finito” por emfazi tension kaj lasi lokon por la krea imago de la rigardanto.
El la elsendo 20.08.2022. Legas Maciek – 01’31”
.
Ekspozicio pri Feliks Janiewicz en Edinburgo
Ĝis la 22-a de oktobro 2022, en la Muzeo Georgian House en Edinburgo estas vizitebla ekspozicio dediĉita al la pola-brita muzikisto, Feliks Janiewicz. Li naskiĝis en 1762 en Wilno, sed mankas fidindaj informoj pri lia familio kaj infanaĝo. Kiel tre juna persono, havante 15 jarojn, li fariĝis membro de la kortega orkestro de la reĝo Stanisław August Poniatowski. Lia violonista kariero evoluis tre rapide. Havante 22 jarojn li veturis al Francio, jaron poste al Vieno (kie li estis amiko de Joseph Haydn kaj Wolfgang Amadeus Mozart), li vojaĝis ankaŭ al Italio kaj Anglio. Post la falo de la Pola Reĝolando Janiewicz hejmiĝis en Francio, kie li ligiĝis kun la rondoj de la loka aristokrataro. Pro la revolucio Feliks Janiewicz elmigris al Britio, kie li antaŭe multfoje koncertis. Li unue vivis en Londono, poste translokiĝis al Liverpool kaj finfine ekloĝis en Edinburgo. Tie li pasigis la lastajn 33 jarojn de sia vivo. Li asimiliĝis kun la brita socio kaj ŝanĝis la ortografion de sia nomo al Felix Yaniewicz. Li estis ne nur muzikisto. Li ankaŭ estis entreprenisto vendantan notojn kaj instrumentojn. Feliks Janiewicz kiel pioniro de la nuntempa muzika vivo estis unu el la kunfondintoj de la Filharmonia Societio de Londono kaj la Edinburga Muzika Festivalo.
El la elsendo 20.08.2022 Legas Milada
Omaĝa murpentraĵo por hetmano Jan Klemens Branicki en Bjalistoko
Antaŭneloge estis oficiale lanĉita la murpentraĵo en Bjalistoko omaĝanta la hetmanon Jan Klemens Branciki, kiel la plej grandan artmecenaton en la historio de la urbo. En 2021 pasis lia 250-a mortodatreveno kaj la tuta jaro estis dediĉita al eventoj ligitaj kun lia figuro.
Jan Klemens Branciki dum sia vivo plenumis altrangajn ŝtatajn postenojn, inkluzive militistajn, li estis la senatano de la Pola Respubliko. Jan Klemens Branciki meritiĝis por evoluo de la urbo, dank’ al li Bjalistoko akiris la urborajtojn komence de la 18-a jarcento. La palaco de Brancki-familio estas la ĉefa turisma objeko de la tuta Podlaĥia Vojevodio.
La muralo kreiĝis laŭ la iniciato de la fondaĵo de lokaj merkatistoj Proanima. Laŭ la ideodonintoj la mulpentraĵo celas veki enpensiĝon pri elektoj, kiujn ĉiutage ni faras en la kuteksto de kulturo kaj ĉiutaga vivo. Ekde la pasinta jaro en Bjalistoko estis realigitaj multaj iniciatoj ligitaj kun la familio Branicki. I.a. la Podlaĥia Muzeo organizis sciencan konferencon „Branicianum-simpozion”. Nun estas realigata ciklo da popularsciencaj-sciencaj renkontiĝoj “Colloquia Braniciana” ligitaj kun la vivo kaj laboro de Branicki-familio. Somere antaŭ la bjalistoka sidejo de la muzeo estos prezentitaj spektakloj de stratteatroj, kio ankaŭ ligas al Branicki-epoko. En septembro la Podlahia Muzeo planas eventojn ligitajn kun la 333-a naskiĝdatrevno de la hetmano Branciki.
El la elsendo 20.08.2022 Legas Maciek – 01’46”
Pola Muzeo en la svisa Rapperwil en nova sidejo
La Pola Nacia Muzeo en la kastelo en Rapperswil, Svislando, dum pli ol 150 jaroj estis centro de la pola scienca kaj socia vivo en elmigrejo. Post la dua mondmilito oni planis establi tie centron de sovetia propagando, kio ne okazis. La Muzeo en Rapperswil renovigis sian aktivadon en 1975 dank’ al la pola-svisa Societo de Amikoj de la Pola Muzo en Rapperswil. Ĝi okupiĝis pri la kolektado de eksponaĵoj ligitaj kun la pola historio, kulturo, scienco kaj arto. Ĝi enhavas ankaŭ memoraĵojn kun la historia signifo. En la kastelo estis organizitaj sciencaj konferencoj kaj renkontiĝoj dedeiĉitaj al la pola historio.
Ekde 2008 la lokaj aŭtoritatoj klopodis forigi la Muzeon el ĝia historia sidejo en Rapperswil-kastelo. Por ĝia pluekzisto la decida evidentiĝis la 2021-a jaro, kiam la pola registaro aĉetis por ĝia nova sidejo la Schwanen-komplekson. En la 19-a jarcentro Schwanen estis la centro de la societa vivo de Rapperswil samtempe estante la rendevuejo de poloj vivantaj en Svislando. Tie estis organizitaj multaj polaj patriotaj festoj kaj tie okazis regulaj renkontiĝoj de la tiamaj aŭtoritatoj de la Pola Muzeo. La funkciigita komence de julio la Pola Muzeo en Rapperswil en la nova sidejo sian agadon kompletigos per renkontiĝoj de intelektuloj, sciencistoj kaj ĵurnalistoj, internaciaj konferencoj kaj debatoj pri la lastatempa historio de Eŭropo kaj la mondo.
El la elsendo 30.07.2022. Legas Maciek – 01’40”
Koloro en Grafiko, aŭtune en Poznano
La artverkoj de la franca grafiko el la limperiodo de la 19-a kaj 20-a jarcentoj, el la kolekto de la Nacia Muzeo en Krakovo, estos prezentitaj ekde septembro en la Kulturcentro Zamek en Poznań (la okcidenta Pollando). Oni prezentos pli ol 100 grafikaĵojn de la plej elstaraj francaj artistoj el ĉi tiu periodo, kiel Pierre Bonnard, Jules Chéret, Lucien Pissarro, Henri Riviere, Auguste Renoir aŭ de artistoj longe ligitaj kun Francio, kiel Georges de Feure kaj Alfons Mucha. La ekspozicio ebligos spuri la evoluon de la uzo de koloro en grafiko, kiu ĝis tiam estis dominita de la koloroj nigra kaj blanka. Tion reliefigas la titolo de la ekspozicio “La Triumfo de Koloro”.
La ekspozicio en la Kulturcentro Zamek estos kompletigita i.a. per afiŝoj el la kolektoj de la krakova Muzeo pri Teknologio kaj Industrio. Akompanos ĝin riĉa eduka programo, kiu inkluzivos speciale preparitajn lecionojn, renkontiĝojn, prelegojn kaj laborrenkontojn. La tuta eduka programo estas fokusita ĉirkaŭ koloro, ĝia esenco, naturo, karakterizaĵoj, strukturo, historio kaj aplikoj. Oni koncentriĝos krome pri koloro en la kunteksto de grafikaĵoj kaj koloroj en la Kastelo mem. Dum la prelegoj, la publiko profundigos konojn pri koloro en la naturo, oni esploros la sekretojn de pigmentoj kaj ilian uzon en la industria grafiko.
El la elsendo 30.07.2022. Legas Tomek – 01’41”
Arĝenta Ŝalmo
Inter la 3-a de julio kaj la 18-a de septembro 2022 en Varsovio daŭras la 29-a Internacia Festivalo de la Religia Muziko „La orgeno de la Arkikatedralo”. Dum ĝia inaŭguro pastro profesoro Kazimierz Szymonik transprenis la premion de la prezidanto de la Pola Episkoparo „La Arĝentan Ŝalmon”. Profesoro Kazimierz Szymonik estas direktisto, pedagogo, muzikologo, laŭreato de multaj premioj kaj distingoj. Li kunlaboris kun la filharmonioj de Częstochowa, Kielce, Jelenia Góra kaj la Nacia Filharmonio en Varsovio. Dum jaroj li gvidis sciencan laboron kaj lekciis en la Universitato de Kardinalo Stefan Wyszyński kaj en la Muzikaj Akademioj de Varsovio (kie li estis la rektoro), de Krakovo kaj Bydgoszcz. La Festivalo de la Orgena Muziko, unu el la plej gravaj varsoviaj festivaloj kreiĝis en 1994. La koncertoj okazas ĉiudimanĉe dum tri someraj monatoj (julio, aŭgusto, septembro) en la arkikatedralo de s-ta Johano Baptisto. En la nunjara repertuaro troviĝas i.a. komponaĵoj de Johann Sebastian Bach, Dmitrij Bortnianski, Samuel Scheidt, Georg Muffat, Charles-Marie Jean Albert Widor.
El la elsendo 30.07.2022. Legas Pamela – 01’33”
Surporcelanaj pejzaĝoj en la Reĝa Kastelo
Surporcelanaj urbaj panoramoj kaj pejzaĝoj, laŭ la pentraĵoj kaj grafikaĵoj de eminentaj aŭtoroj, unuavice Bernard Bellotto-Canaletto, estas rigardeblaj en la nova ekspozicio de la varsovia Reĝa Kastelo. Ĝi estis pretigita lige kun la 300-a naskiĝdatreveno de la artisto. La porcelanajn objektojn apudas la grafikaj originalaĵoj.
La ekspozicion inspiris la kafokruĉo el Meissen ornamita per du bildoj de Varsovio laŭ la pentraĵoj de Belotto, devenanta el la manĝoservico de la reĝo Stanisław August Poniatowski. La porcelanaĵoj estas prezentitaj en du grupoj. La unua inkluzivas vazojn ornamitajn per panoramaj bildoj laŭ la pentraĵoj kaj gravuraĵoj de Belotto, montrantaj krom Varsovio ankaŭ tiajn saksajn urbojn kiel Dresdeno, Pirna, fortikaĵo Koenigstein kaj krome Vienon. En la dua grupo troviĝas teleroj kaj salatujo ornamitaj per nederlandaj panormaj bildoj, el kiu la plej granda parto estis faritaj en Meissen en la jaroj 1772-74 kaj apartenis al Vilhelmo la 5-a, Oranĝdinastia.
La ornambildoj estis bazitaj sur la krokizoj de diversaj nederlandaj artistoj. La prezentitaj objektoj devenas ĉefe el la kolektoj de eksterlandaj muzeoj, interalie el la Porcelana Kolekto de Dresdeno kaj Bavaria Nacia Muzeo en Munkeno, Virtenbergia Nacia Muzeo en Stuttgard, Viena Muzeo de la Aplikata Arto kaj la amsterdama Rijksmuseum. La ekspozicio en la varsovia Reĝa Kastelo “Pejzaĝoj sur porcelanaĵoj. Pentrista inspiro kun Bellotto-arto fone” funkcias ĝis la 4-a de septembro. Akompanas ĝin riĉe ilustrita katalogo.
El la elsendo 20.07.2022. Legas Gabi kaj Barbara – 2′ 12″