Yusef Komunyakaa – usonano, militveterano de la vjetnama milito, poeto inspiriĝanta per ĵazo kaj bluso fariĝis la laŭreato de Internacia Literatura Premio, kies patrono estas fama pola poeto, Zbigniew Herbert. Pravigante tiun elekton la prezidanto de la ĵurio Tomasz Różycki konstatis i.a., ke Yusef Komunyakaa estas unu el la plej originalaj kaj plej karakterizaj poetoj de la nuntempo. Lia voĉo kunliganta la spertojn de la nigrahaŭta viro naskiĝinta en la usona sudo, soldato batalinta en Vjetnamio, artisto edukita en la tradicio de ĵazo kaj bluso, verkanta pri la plej doloraj spertoj de la nuntempa vivo en Usono referencante al tradicio de multaj kulturoj – estas samtempe universala”. Yusef Komunyakaa komencis verki dum la vjetnama milito. Ĝis nun li aperigis dek kelkajn poezivolumetojn. Li aŭtoris libretojn por ĵazoperoj, estas redaktoro de poeziaj antologioj, laŭreato de Pulitzer-premio 1994, lekcianto. La pola leganto konatiĝis kun lia poezio dank’ al la volumo „Laŭdo de obsukraj lokoj” el 2005. Nun oni reeldonas ĝin en ampleksigita versio titolita „La blua horo”.

El la elsendo 03.09.2021. Legas Gabi – 1′ 34″