La 28-an de aŭgusto, en la aĝo de 91 jaroj, forpasis unu el la plej elstaraj kantistinoj de la pola opero. Ŝia unika lirika soprano allogis per voĉkoloro kaj drameco la operŝatantojn de la tuta mondo. Temas pri la naskiĝinta la 23-an de januaro 1930 en Landwarów, proksime al la tiam apartenanta al Pollando Vilno, Teresa Żylis-Gara. Gajninte la unuan premion en la Nacia Konkurso de Junaj Voĉoj en Varsovio en 1953, ŝi debutis en la Krakova Operejo plenumante la titolan rolon de Halka en la opero de Stanisław Moniuszko. Alia sukceso (la 3-a premio) en la Internacia Muzikkonkurso en Munkeno en 1960 donis al ŝi la eblecon prezentiĝi sur germanaj operscenejoj, interalie en Oberhausen, Dortmund kaj Duseldorfo. Neforgesebla estis ŝia rolo de Donna Elvira en la mozarta “Don Giovanni” el la 1966-a jaro en Parizo. Ĝuste tiu ĉi rolo alportis al la pola artistino grandan famon. En 1968 en Salzburgo ŝi havis la okazon kanti akompanite de orkestro sub la gvido de Herbert von Karjan. En la sama jaro, ŝi debutis en la londona Covent Garden en la rolo de Violetta en “Traviata” de Giuseppe Verdi. Tuj poste ŝi ricevis inviton al Novjorko, en kies Metropolitan Opera ŝi plensukcese prezentiĝis dum 16 opersezonoj. Konstante ŝi kunlaboris ankaŭ kun operejoj kaj teatroj en Berlino, Hamburgo, Munkeno, kun la milana La Scala kaj la Viena Staatsoper. La repertuaro de Teresa Żylis-Gara estis ampleksa: 24 grandaj roloj en la operoj de Giuseppe Verdi, Richard Strauss, Giacomo Puccini, Wolfgang Amadeus Mozart, Ernest Chausson. Inter ŝiaj partneroj sur la scenejo troviĝis la plej grandaj operartistoj kiel Carlo Bergonzi, Fiorenza Cossotto, Placido Domingo, Sherrill Milnes, Luciano Pavarotti, Rugiero Raimondi, Jon Vickers, Ingvar Wixell. Teresa Żylis-Gara ne limigis sian aktivadon nur al operkanto. Ŝi partoprenis plurnombrajn muzikfestivalojn en Salzburg, Glyndebourne kaj Gant popularigante popolajn kantojn de slavaj komponistoj, interalie la verkojn de Karol Szymanowski. Teresa Żylis-Gara kunlaboris kun la plej renomaj diskoeldonejoj kiel: EMI, Deutsche Grammophon, Harmonia Mundi, Erato, kaj ankaŭ kun la pola Polskie Nagrania. Inter ŝiaj registraĵoj troviĝas “Don Giovanni”, “Le Roi Arthus” de Ernest Chausson, “Ariadne auf Naxos” de Richard Strauss), “Messa da Requiem” de Giuseppe Verdi kaj ankaŭ kantoj de Fryderyk Chopin, Stanisław Moniuszko kaj Édouard Lalo. Sian sursenejan aktivadon ŝi kombinis kun pedagogia laboro estante profesorino pri muzika arto. Rekone pro sia arta aktivado, ŝi ricevis multajn premiojn kaj distingojn, inkluzive de la premio de la pola Ministro pri Kulturo kaj Arto en 1979; en novembro 2004, profesorino Teresa Żylis-Gara ricevis la titolon de doktoro honoris causa de la Muzikakademio Karol Lipinski en Vroclavo. La pola prezidento distingis ŝin en 2011 per komandora kruco kun la stelo de la Ordeno de Renaskiĝo de Pollando. En januaro 2012, siavice, de la Prezidanto de la Respubliko de Francio, la artistino ricevis la Oficiran Ordon de la Honora Legio de Franca Respubliko.

El la elsendo 03.09.2021. Legas Maciek – 3′ 56″